Cécile Tormay

Cécile Tormay [sEsil tormai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tormay Cécile estis hungara verkisto, tradukisto. Ŝia nobela antaŭnomo estis nádudvari. Ŝia patro estis Béla Tormay, ŝia avo estis Károly Tormay.

Cécile Tormay
Busto pri Cécile Tormay
Memortabulo pri Cécile Tormay

Cécile Tormay [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1875 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 2-an de aprilo 1937 en Mátraháza.

BiografioRedakti

Cécile Tormay lernis private. Ŝi debutis sukcese kiel novelisto en 1899. Ŝi kaŝiĝis dum Hungara Sovetrespubliko, ĉar ŝi politikadis kontraŭe. Ŝi fondis asocion por virinoj, kie ŝi strebis por la burĝaj interesoj. Ŝi estis tutmonde konata pro la tradukitaj verkoj en 1923. Ekde la sama jaro ŝi redaktis literaturan revuon. Baldaŭe ŝi apogis politikadon de Benito Mussolini. Ŝi ricevis signifan ŝtatan premion en 1930 (en 2012 postmortan premion). Ŝi havis seksajn kontaktojn kun virinoj.

MemorigilojRedakti

  • busto kaj memortabulo en Budapeŝto de 2012
  • memorkolono en Mátraháza de 2012

Elektitaj verkojRedakti

  • ’’Apródszerelem’’ (1899) – novelaro
  • ’’Apró bűnök’’ (1905) – novelaro
  • ’’A régi ház’’ (1914) – romano
  • ’’Megállt az óra’’ (1923) – novelaro
  • ’’A virágok városa’’ (1935) – vojaĝpriskribo
  • triopa romano nefinita

FontojRedakti