Alajos Kovács [alajoŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Alajos estis hungara statistikisto, demografo, juristo, membro (korespondanta en 1920) de Hungara Scienca Akademio.

Alajos Kovács
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1877 (1877-01-06)
en Gyöngyöspüspöki
Morto 14-an de aprilo 1963 (1963-04-14) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo statistikisto
vdr

Alajos Kovács [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1877 en Gyöngyöspüspöki (nuntempa urboparto de Gyöngyös). Li mortis la 14-an de aprilo 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Alajos Kovács frekventis mezlernejojn en Budapeŝto kaj Eger, poste en 1898 li eklaboris en statistika oficejio. Post la 1-a mondmilito li partoprenis en la packreaj traktatoj. En 1920 li estis gvidanto de la tutlanda popolnombrado. Post 4 jaroj li estis vicdirektoro de la oficejo, baldaŭe direktoro. Li pensiuliĝis en 1936, sed poste li estis subministro. Li okupiĝis precipe pri demografio kaj pri la judoj. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je prizono. Li ricevis premion en 1930.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A magyar szentkorona országainak népmozgalma I–IV. (1905–1916)
  • A magyarországi munkások morbiditása és mortalitása (1914)
  • Magyarország népességi statisztikája (1920)
  • A csonkamagyarországi zsidóság a statisztika tükrében (La hungaria judeco en spegulo de la statistiko), (1938) - rete hungare
  • Magyarország népe és népesedésének kérdése (1941)

Fontoj redakti