Sándor Galamb
Sándor Galamb [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Galamb Sándor estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, dramaturgo, kritikisto, reĝisoro, dramisto, teatrestro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1949).
Sándor Galamb | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1886 en Gyöngyös |
Morto | 8-an de novembro 1972 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | György Galamb |
Okupo | |
Okupo | teatra produktoro teatrestro literaturhistoriisto pedagogo kritikisto |
Sándor Galamb [1] naskiĝis la 21-an de marto 1886 en Gyöngyös. Li mortis la 8-an de novembro 1972 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiSándor Galamb komencis sian karieron kiel instruisto en mezlernejo. Inter 1918-1929 li instruis aktorojn en aktora lernejo, poste li gvidis ĉeflernejon en Szeged. Li estis dramaturgo kaj reĝisoro en 1933 en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li denove instruis aktorojn jam en ĉeflernejo en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li gvidis malgrandan teatron. Liaj kritikoj kaj aliaj artikoloj aperis en tiutempe gravaj gazetoj.
Liaj reĝisoraĵoj
redakti- Ede Szigligeti: Fenn az ernyő, nincsen kas
- Ibsen: A fiatalok szövetsége
- Pierre Corneille: La martiro
- Pierre Carlet de Marivaux: "Le Jeu de l'amour et du hasard"
Liaj libroj
redakti- Sándor Hevesi (1930)
- A magyar dráma története 1867-től 1896-ig (Historio de la hungara dramo) (1937–1944)
- Teatraĵoj de Gergely Csiky (1942)
Liaj dramaturgaĵoj
redakti- József Gaál: A peleskei nótárius (1937)
- Karolo Kisfaludy: Csalódások (Trompiĝoj (1938)
- József Eötvös: Éljen az egyenlőség! (Vivu la egaleco!) (1938)
- László Teleki: Kegyenc (1941)
Liaj teatraĵoj
redakti- Első diadal, Sorompó (1940)
- Hatalom (1943)