La mezeŭropa tempo (MET) (angle Central European Time (CET)) estas por partoj de Eŭropo – interalie por la germanlingvaj landoj kaj teritorioj – kaj partoj de Afriko laŭleĝe valida horo. Ĝi egalas al la averaĝa suntempo sur la longitudo 15° oriente. La diferenco de la mezeŭropa normala tempo (MET) al la universala tempo UTC estas +1 horo, mallonge UTC+1. La diferenco de la mezeŭropa somera tempo (MEST, angl. CEST) al la universala tempo estas +2 horoj, mallonge UTC+2. Ĝi do egalas al la averaĝa suntempo sur la longitudo 30° oriente.

Horzonoj en Eŭropo:
blua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
Okcidenteŭropa Somera Tempo (UTC+01:00)
helblua Okcidenteŭropa Tempo (UTC±00:00)
ruĝa Centreŭropa Tempo (UTC+01:00)
Centreŭropa Somera Tempo (UTC+02:00)
okro Orienteŭropa Tempo (UTC+02:00)
Orienteŭropa Somera Tempo (UTC+03:00)
flava Kaliningrada Tempo (UTC+02:00)
helverda Fora-orienteŭropa Tempo (FET, UTC+3),
Minska Tempo / Moskva Tempo
Helaj koloroj indikas landojn kiuj ne observas la someron tempon: Alĝerio, Belorusio, Islando, Maroko, Rusio, Tunizio kaj Turkio.
Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie kie troviĝas la ĉefa parto de la lando.

Valideco redakti

Kun validiĝo de la leĝo pri la enkonduko de unueca difino de tempo la 1-an de Aprilo 1893 estis difinita la mezeŭropa tempo kiel unueca tempo por la tuta Germana Imperiestra Regno. Antaŭe tie validis la Berlina tempo.

 
Memorŝtono, kiu simbolas la etendiĝon de la 15-a meridiano, en Görlitz, la plej orienta urbo de Germanio

En Eŭropo la sekvaj urboj situas sur la 15-a meridiano – tio estas ĉi tie MET kaj la averaĝa suntempo estas egalaj:

La ideala okcidenta limo de la submetita horzono etendiĝas sur la longitudo 7,5° oriente, do tra Dortmund kaj iomete okcidente de Straßburg, do estas klare transirata en multaj okcidenteŭropaj landoj per MET. En Benelukso, Francio kaj Hispanio egalus plie la Greenwich-tempo (UTC) kaj en Galegio la Acora tempo (UTC−1) al la respektive lokala suntempo.

La ideala orienta limo (22,5° oriente) de la horzono etendiĝas proksime al la urbo Lublin en la oriento de Pollando. Ĝi estas esence transirata nur en la nordo de Norvegio (la orienta loko Vardø situas kun 31° 6′ eĉ 6' oriente de la meridiano por la orienteŭropa tempo, UTC+2).

La validotereno de la MET etendiĝas en centra Eŭropo de Kap Touriñán en Hispanio (9° 17′ okcidente) ĝis la rivero Bug apud Hrubieszów en Pollando (24° 10' oriente), en la ĉepolusa regiono eĉ ĝis Vardø en Norvegio (31° 6′ oriente). La ideala latituda diferenco de 15° estas grave transirata kun preskaŭ 33,5° resp. preskaŭ 39,5°. Sufiĉe granda estas la malsameco inter zona tempo kaj averaĝa suntempo je la randoj de la fakta horzono: pli ol +1½ horoj (en somero +2½ horoj) ĉe Kap Touriñán, proksime −1 horo en Vardø.

En la sama horzono situas pluraj afrikaj ŝtatoj, ekzemple Angolo, Benino, Kameruno, Libio, Niĝero, Niĝerio, Ĉado, la Centr-Afrika respubliko, la Respubliko Kongo kaj la okcidenta parto de Demokratia Respubliko Kongo.

En Germanio la MET estas disvastigata kiel laŭleĝe difinita tempo per la longonda sendejo DCF77 en Mainflingen, kies tempa signalo devenas de atoma horloĝo de la Fizika-Teknika federacia institucio en Braunschweig. Tiel nomataj radiosignalaj horloĝoj povas akcepti ĉi tiun temposignalan sendejon.

Uzado redakti

Landoj, en kiuj la mezeŭropa (somera) tempo estas aŭ estis uzata.

Enkonduko ĝis la 1920aj jaroj redakti

Enkonduko dum la Dua Mondmilito redakti

Enkonduko post la Dua Mondmilito redakti

  • Monako: 1945
  • Hispanio: 1946 (krom Kanarioj)
  • Andoro: 1946
  • Ĝibraltaro: 1957
  • Unuiĝinta reĝlando kaj Irlando: 1968–1971 British Summer Time/Irish Standard Time tutjare[2]
  • Portugalio: 1966–1976 kaj 1992–1996: Portugalio enkondukis la MET por intensigo de la komercaj rilatoj kun Hispanio kaj Francio, sed denove rezignis pri ĝi, ĉar la infanoj ankaŭ dum somero (intensigata de la somera tempo) ankoraŭ dum malhelo devis iri al la lernejo, la lando situas sur proksimume 7,5° okcidente, havas do proksimume 1½ horan tempodiferencon al 15° oriente

Referencoj redakti

  1. Lighter nights would keep youngsters fitter and safer, say doctors …. =Western Mail (27-a de Junio 2005). Arkivita el la originalo je 2019-12-15. Alirita 2009.
  2. Press Release October 22, 2008 It’s Time For A Change To Save Lives And Reduce Injuries. RoSPA Press Office. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2011-06-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2015-11-18.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti