Jindřichův Hradec

distrikta urbo en Ĉeĥio

Jindřichův Hradec (prononcu jindrĵiĥuv hradec, ĉeĥlingve signifas "Kastelo en Henriko") estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en suda Bohemio, ĉe la kunfluejo de rivero Nežárka kaj rivereto Hamer. Vivas ĉi tie 20 828 loĝantoj (2023).

Jindřichův Hradec
germane Neuhaus
urbo
Urbocentro de Jindřichův Hradec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jindřichův Hradec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Jindřichův Hradec
Historia regiono Bohemio
Parto de Ĉeĥa Kanado
Montaro Montetaro Křemešník
Memorindaĵoj Jindřichův Hradec kastelo, Kripo de Krýza
Riveroj Nežárka, Hamerský potok rojo
Situo Jindřichův Hradec
 - alteco 475 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 00″ N 15° 00′ 00″ O / 49.13333 °N, 15.00000 °O / 49.13333; 15.00000 (mapo)
Areo 74,27 km² (7 427 ha)
Loĝantaro 20 828 (2023)
Denseco 280,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1220
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 377 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0313
NUTS 5 CZ0313 545881
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 14
Bazaj setlejunuoj 37
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jindřichův Hradec
Retpaĝo: www.jh.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velký Ratmírov, Dolní Žďár, Vydří, Jarošov nad Nežárkou, Hospříz, Dolní Pěna, Polště, Horní Skrýchov, Kardašova Řečice, Horní Pěna, Lodhéřov, Rodvínov, Ratiboř, Roseč kaj Kostelní Radouň.

Proksime troviĝas lago Vajgar kun areo de 49 ha, kiu estas ŝatata ripozejo. Historia urbeto kun multaj vidindaĵoj, protektata urba monumentrezervejo, apartenas al plej konataj turismaj lokoj en la lando. La samnoma renesanca kastelo estas tria la plej granda en Ĉeĥio, post tiuj de Prago kaj Český Krumlov.

Historio redakti

Pro la protektata situo inter la du riveroj ĝi estis setlata almenaŭ jam en la 10-a jarcento. En la 13-a jarcento ekestis la dinastio de Hradec, kies ano Jindřich Vítkovec donis al kavalira ordeno la patronecon pri la paroĥa preĝejo sub la kondiĉo, ke la ordeno konstruu hospitalon. Unua administranto (speco de urbestro) tiutempe estis juĝisto Henriko "Kameník" ("la ŝtona").

En 1277 la urbon okupis reĝo Přemysl Otakar la 2-a.

En 1389 Henriko la 3-a de Hradec donis al la urbo kaj ĝiaj anoj la privilegion libere moviĝi kaj komerci per varoj kaj nemoveblaĵoj. En 1410 unuafoje dokumente menciiĝas la nomo Jindřichův Hradec, kiu do verŝajne devenas de Henriko la 3-a, ne de iu el liaj samnomaj antaŭuloj. En 1450 la kavalira ordeno forlasis la urbon.

Dum la husanaj militoj la urbo estis grava intertraktejo inter la malamikaj partioj.

Dum la Aŭstra-Hungara Monarĥio, eble jam antaŭe ĉe siaj germanlingvaj loĝantoj, la urbo havis la germanan kromnomon Neuhaus.

Zakario De Hradec estis grava arĥitekto de la urbo Telč.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18698 650
18808 703
189012 032
19009 285
191010 108
19219 590
JaroLoĝantoj
193010 467
19509 768
196110 701
197013 442
198020 096
199121 822
JaroLoĝantoj
200122 695
201221 850
201421 698
201621 551
201721 568
201821 460
JaroLoĝantoj
201921 445
202021 419
202120 437
202220 774
202320 828

Vidindaĵoj redakti

  • renesanca kastelo Jindřichův Hradec
  • kastela bierfarejo
  • kastela akvomuelejo, rekonstruita je akvoelektrejo
  • distrikta muzeo
  • ĉefplaco kun gotika urbodomo, pestokolono kaj urbanaj domoj
  • preĝejo de Sankta Maria Magdalena
  • preĝejo de Sankta Katarino
  • preĝejo de Sankta Jakobo
  • preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
  • preĝejo de Plej Sankta Triunuo
  • urba muregaro
  • ŝtona ponto inter fixslagoj Velký Vajgar kaj Malý Vajgar
  • sinagogo
  • krucvojo en parko de Jakobo
  • presejo de Landfras
  • franciskana monaĥejo
  • akvaparko
  • densa reto de biciklovojoj en la ĉirkauaĵo

k.a.

Eksteraj ligiloj redakti