Ĉeĥa Kanado estas populara ĉeĥa turisma loko, kiu etendiĝas en dislimejo de suda Bohemio kaj suda Moravio inter urboj Slavonice, Nová Bystřice kaj municipo Kunžak. Unu el ties plej karakterizaj dominaĵoj estas ampleksa ruino de burgo Landštejn. Grandan turisman popularecon ĝuas ankaŭ renesanca historia centro de urbo Slavonice, strangoplenaj rokaroj kaj ŝtonegoj en arbaroj ĉirkaŭ Valtínov, ruinoj de pereinta mezepoka vilaĝo Pfaffenschlag, monumento de fikcia ĉeĥa genio Jára Cimrman ĉe municipo Kaproun kaj pluaj lokaj naturaj kaj historiaj interesaĵoj.

Vido el burgo Landštejn al akva rezervujo Landštejn kaj ĉirkaŭaj arbaroj
Fiŝlago Hejtman

Aŭtoro de la nomo Ĉeĥa Kanado estis en la dua duono de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento naskiĝinto el Jindřichův Hradec Jaroslav Arnošt Trpák, praga ĵurnalisto, eseisto kaj propaginto de aktiva vivo en la naturo. Plie tio estis granda patrioto de Jindřichův Hradec. En la unua duono de dudekaj jaroj li entreprenis vojaĝon tra Norda Ameriko, dum kiu li konsciis, ke por ekstarti turisman viglon en lia bela naskoregiono estas necesa pripensita propagado. Reveninte Ĉeĥoslovakion li vidis kreskantan malintereson pri vojaĝado esterlanden. Tiuj ĉi rimarkoj gvidis lin krei ekzotike sonantan nomon, per kiu li volis propagi sian naskoregionon. Estiĝis Ĉeĥa Kanado, eĉ kiam tiun ĉi propagan terminon oni uzis plejparte por marki regionon ĉirkaŭ Jindřichův Hradec.

Nuntempa areo de Ĉeĥa Kanado redakti

Post la jaro 1948 ne estis nocio Ĉeĥa Kanado en la publiko fakte entute uzata, kaj se jes, do poste escepte. Sed la nomo supervivis inter turistoj, akvoturistoj kaj trampoj, kiuj la areon de Ĉeĥa Kanado transŝovis pli en limregionajn arbarojn oriente de civilizita Jindřichův Hradec. Fine de la 1980-aj jaroj tiel estis Ĉeĥa Kanado de tiuj komunumoj plej multe komprenata kiel regiono de arbaroj kaj arbaraj lagoj inter Český Rudolec, Slavonice, Nová Bystřice kaj Kunžak.

Naturparko Ĉeĥa Kanado, kiu estis en la jaro 1994 proklamita fare de distrikta ofico en Jindřichův Hradec, kopias la devenan Ĉeĥan Kanadon laŭ Trpák nur en malgranda amplekso.

La ekszistanta nacia parko tiel enmembrigis en siajn limojn tion plej interesan, kion naturaj belecoj de la nordamerika Kanado en certa senco ĝis hodiaŭ rememorigas. Ĝis hodiaŭ ĝi tial ĝojas al granda intereso de turistoj kaj refreŝigantoj.

La hodiaŭa Ĉeĥa Kanado situas en oriento de Sudbohemia regiono en bohemia-moravia-aŭstra dislimejo, proksimume inter urbetoj Nová Bystřice, Slavonice kaj Kunžak. Ĝi troviĝas en sudorienta parto de distrikto Jindřichův Hradec. Ĝuste pro la natura karaktero de la pejzaĝo, multnombraj akvaj surfacoj kaj ampleksaj arbaraj kompleksoj, eĉ pro iom pli humida klimata karaktero, tiu ĉi regiono estas nomata Ĉeĥa Kanado.

Vidu ankaŭ redakti