Moravio

historia lando en Ĉeĥio

Moravio (loĝata de Moravianoj, ĉeĥe Morava) estas unu el historiaj ĉeĥaj landoj (hodiaŭ kun areo 26 095 km²). Ĝi etendiĝas en orienta parto de Ĉeĥio. Kun Moravio najbaras okcidente Bohemio (344 km), sude aŭstria federacia lando Aŭstrio Malsupra, sudoriente, oriente poste Slovakio kaj nordoriente Slovakio kun Ĉeĥa Silezio, norde poste Pola Silezio – konkrete regiono Klodsko, kiu estas hodiaŭ parto de pola Malsupra Silezio (vojevodio) (20 km). Se ni kalkulas al Moravio ankaŭ eksajn moraviajn enklavojn en Silezio, do Moravio najbaras ankaŭ kun pola Opola vojevodio, kiu situas en historia teritorio de Pola Silezio. Kiel metropolo de Moravio estas konsiderata Brno, nome ekde la jaro 1641. Antaŭe ĉefurbo estis Olomouc, kiu eĉ plu apartenas al signifaj historiaj urboj de Moravio. Je iom pli malfrue kun progreso de minejoj kaj industrio signifiĝis urbo Ostrava. Inter pli konataj regionoj de Moravio estas Valaĥio, Moravia Slovakio, Hanakio.

Moravio
ĉeĥe Morava, latine Moravia, germane Mähren, pole Morawy
teritorio
Štramberk, iam markata kiel "Moravia Betlehemo"
Blazono
Oficiala nomo: Morava
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Etnografiaj regionoj
Apartaj regionoj Valticio, Dija triangulo
Administraj regionoj
Historiaj regionoj
Montaroj
Najbaras kun
Plej grandaj urboj
Kelkaj riveroj
Ĉefurbo Brno historie
Plej alta punkto
 - situo Praděd
 - alteco 1 492 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo Kunfluejo de Morava kaj Dyje
 - alteco 148 m s. m.
Areo 22 348,87 km² (2 234 887 ha)
Loĝantaro 3 000 000
Denseco 134,23 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Supramoravia valego, Moravia pordego
Situo de Moravio enkadre de Ĉeĥio
Situo de Moravio enkadre de Ĉeĥio
Situo de Moravio enkadre de Ĉeĥio
Ruĝe estas markitaj Moraviaj enklavoj en Ĉeĥa Silezio
Ruĝe estas markitaj Moraviaj enklavoj en Ĉeĥa Silezio
Ruĝe estas markitaj Moraviaj enklavoj en Ĉeĥa Silezio
Vikimedia Komunejo: Moravia

Historio de Moravio redakti

Slava loĝigo redakti

La plej malnova historie dokumentita etno estis keltaj triboj de Volkoj-Tektosagoj, alternitaj en eraoŝanĝo de ĝermanaj Kvadoj (verŝajne ĉi tien tuŝis influo de Regno de Marobudo). En la 6-a jarcento loĝis en Moravio slavaj triboj: Holasicoj en Regiono Opava (sed kies ekzistado estas tre problema) kaj Moravianoj (de tie la nomo – unuafoje ili estas menciataj nur en la jaro 822, sed evidente temis pri suma nomo por ĉiuj loĝantoj de unu tribo, kiu en la 8-a aŭ la 9-a jarcento subjugis la ceterajn tribojn vivantaj en tiu ĉi regiono), vivantaj precipe ĉirkaŭ la meza kaj suba fluo de rivero Morava, verŝajne ĝis kunfluejo kun rivero Danubo.

Grandmoravia epoko redakti

En la 7-a jarcento Moravio kreis parton de Regno de Sámo. En la jaro 833 okazis unuiĝo de moravia princlando (en la teritorio de moraviaj triboj) kaj nitra princlando (sudokcidenta Slovakio), en la jaroj 833906 Moravio tiel fariĝas centro de unua frue feŭda ŝtato en la teritorio de ĈeĥioGrandmoravia regno. En la jaro 863 komencas en la teritorio de Grandmoravia regno agadi bizanca misio de fratoj Cirilo kaj Metodo. La alia el ili je iom pli malfrue fariĝas la unua grandmoravia ĉefepiskopo. Granda Moravio estis krom sia kultura signifo kiel lulilo de malnovslava klereco ankaŭ politike kaj armee la plej forta mezeŭropa ŝtato. Post ties pereo Moravio en la jaroj 906/907 estis influita proksimume por 50 jaroj sub influon de hungaroj, dum kio la restoj de la devena profana kaj eklezia administradoj estis sendube konservitaj.

Přemyslida Moravio redakti

 
Flago[1][2]

Nur post kelkfoja malvenko (955, 965) de hungaroj ĉeĥa princo Boleslav la 1-a enkondukis Moravion iom post iom en sian sinjorujon. La limoj de Moravio tiutempe tre diferenciĝis de ilia nuna paso. Sude la natura limo tuŝis pli suden ĝis norda parto de hodiaŭa Aŭstrio Malsupra, oriente ĝi kondukis sur okcidenta montpiedo de Blankaj Karpatoj. La norda limo ne estis por longa tempo evidenta, ĝi kondukis proksimume tra profundaj densaj arbaroj en hodiaŭa suda limregiono de Regiono Opava.

En la jaro 1003 polaj soldataroj de Boleslavo la 1-a la Valianta konkeris Moravion. Pollando tenis Moravion ĝis la jaro 1025 (laŭ aliaj indikoj nur ĝis la jaro 1018), sed definitiva akiro de Moravio de ĉeĥa princlando okazis nur en la jaroj 1029/1031, kiam Moravio ĝis Blankaj Karpatoj estis denove priregita de Přemyslido Oldřich kaj administris ĝin lia filo Břetislav la 1-a (tamen ankoraŭ en 11-a kaj la jarcentŝanĝoj parto de Moravio en ĉirkaŭaĵo de Uherské Hradiště, Uherský Brod kaj Strážnice apartenis al Hungario). En la jaro 1055 Moravio fariĝis apanaĝa přemyslida princlando, sed malgraŭ tio ĝi estis senĉese konsiderata kiel memstara politika tutaĵo.

Unue ĉi tie akiris siajn apanaĝojn tri el la filoj de Břetislav la 1-a, post tio ĝi estis dividita dum princo kaj reĝo Vratislav la 2-a en apanaĝojn Olomouc kaj Brno. Sed Konrád Brněnský (1092) sian apanaĝon dividis en apanaĝojn Brno kaj Znojmo (ambaŭ apanaĝojn estis iam kunigataj).

Margraflando Moravio redakti

En la jaro 1182 Moravio estis avancigita de imperiestro Frederiko Barbarossa en memstarajn imperiestrajn margraflandojn – la unua margrafo fariĝis devene apanaĝa princo Konrád la 2-a Ota el Znojmo (pro prirego de ĉiuj moraviaj přemyslidaj apanaĝoj li en la fakto kunigis la tutan Moravion sub sian regadon). La margraflando estis subiĝonta rekte al la imperio, ĝi estis havonta do la saman postenon samkiel Bohemio. Dank‘ al lia t.n. interkonsento de Knín kun Přemysl Otakar la 1-a post sanga batalo ĉe Loděnice (1185), kiun ili fermis la sekvantan jaron, sed Moravio estis subigita eĉ plu al la ĉeĥa princo. Tiu ĉi stato nur firmigis surtroniĝon de Konrád la 2-a Ota sur ĉeĥan tronon, respektive interkonsento de Přemysl Otakar la 1-a kaj de lia filo Vladislao Henriko (1189) pri divido de la regado.

Apartan postenon havis enkadre de Moravio olomouca episkopejo (fondita jam en 1063) kaj precipe opava princlando kreita de Přemysl Otakar la 2-a por duko Mikolao, lia eksteredzeca filo.

Dum luksemburgoj en la unua triono de la 14-a jarcento la moravia margraflando fariĝis apuda lando de Ĉeĥa reĝlando. En la jaro 1311 estas unue eldonita Granda ĉarto de liberecoj kaj rajtoj, en 1348 estas reformigita moravia justico kaj en Brno kaj en Olomouc estas enpraktikigitaj landaj tabuloj (alterna sesio en Brno kaj Olomouc). Dank‘ al disigo de Bohemio Moravion tro signife ne trafis sorto de husanaj militoj.

En la paso de la 15-a jarcento Moravio estas dum longa tempo sub regado de hungara reĝo Matiaso la 1-a Korvino. En la jaro 1535 estis eldonita Establo landa de la moravia margraflando, estiĝis tiel regiono Nový Jičín, Olomouc, Brno kaj Uherské Hradiště. En la tempo post batalo sur Blanka Monto estis en la jaro 1628 eldonita Renovigita establo landa por Moravio, en la jaro 1641 estas el Olomouc ĝis Brno transloĝigita la reĝa tribunalo. Teritorie administra reformo el la jaro 1714 destinis regionojn Brno, Jihlava, Znojmo, Olomouc, Přerov kaj Uherské Hradiště. En 1749 la moravia margraflando en konekso kun centraligo de la potenco fariĝas sensignifa. En la jaro 1777 olomouca episkopejo estas avancigita je ĉefepiskopejo. En la jaro 1782 Moravio estas kunigita kun Aŭstria Silezio, estiĝas lando Moravia-Silezia kun sidejo en Brno, dividigita en ok regionojn – regionojn Brno, Olomouc, Znojmo, Jihlava, Uherské Hradiště, Přerov, Opava kaj Těšín. En la jaro 1850 Aŭstria Silezio estas denove apartigita de Moravio. En Moravio ekzistis ĝis la jaro 1918 propra landa parlamento kaj proporcie vasta aŭtonomio.

Moravio en la jaroj 19181948 redakti

En la jaro 1918 Moravio fariĝas parto de Ĉeĥoslovakio, dum kio la landa parlamento estas nuligita kaj aŭtonomio de Moravio estas forte limigita – kiel tio respondis al centralisma politiko de la fondintoj de Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1920 estis al Moravio aligita malgranda parto de Malsupra Aŭstrio (regiono Valticio kaj teritorio sude de Lanžhot – la t.n. Dija triangulo). Dum la unua respubliko estis en la jaro 1927 forlasita ideo anstataŭigi la historiajn landojn per regionoj. En la jaro 1928 poste Moravio fariĝas parto de lando Moraviasilezia, kiu estis unu el kvar aŭtonomiaj landoj, en kiujn la teritorio de Ĉeĥoslovakio dividiĝis (lando Bohemia, lando Moraviasilezia, pejzaĝo Slovaka kaj lando Subkarpatarusia). La kaŭzo por la estiĝo de la lando Moraviasilezia estis ne nur la relative malgranda areo de Ĉeĥa Silezio, sed ankaŭ klopodo limigi politikan influon de ĉi tieaj sudetaj germanoj. En la jaro 1935 estiĝas nova politika distrikto Zlín.

 
Mapo de la nazia Protektorato Bohemio kaj Moravio en la jaroj 1938/19391945

Pro munkena interkonsento el la jaro 1938 estis poste el tiu ĉi lando elŝiritaj ampleksaj plejparte germanlingvaj regionoj (plimulto da teritorio envicigita en nazian regionon Sudetenland, pli malgranda parto – Regiono Hlučín fariĝis parto de Prusia provinco Silezio; parto de teritorio en regiono Těšín aliĝis Pollando, post ties okupo la teritorio estis same aligita al Prusia provinco Silezio), kaj de sudo (tiu ĉi regiono estis de nazioj envicigita en fonditan regionon govion Niederdonau), kiuj dum la jarcentoj kreis partojn de Moravio kaj de Ĉeĥa Silezio. Sed el alia vidpunkto estis iam post Munkeno al Moravio artefarite aligitaj orientaj randaj partoj de devena Bohemio en regiono de Bohemiamoravia montetaro. Samtempe kun tiu ĉi eventoj Lando Moraviasilezia ĉesas oficiale ekzisti kaj ties reston kreis inkluzive de malgranda parto de Ĉeĥa Silezio ĝis la liberigo parton de Moravio. La 15-an de marto de 1939 poste Moravio kaj Bohemio estas okupitaj de la nazia Germanio kaj la 16-an de marto ambaŭ landoj estas envicigitaj ĝis Protektorato Bohemio kaj Moravio, kies parto ili estas ĝis la liberigo. Post la malvenko de la naziisma Germanio estis la plena rezignita limregiona teritorio inkludanta Sudetan regionon redonita reen al Ĉeĥoslovakio kaj samtempe surbaze de Postupima Kontrakto de la venkintaj grandpotencoj (1945) estis granda parto de la germana loĝantaro forloĝigita el Ĉeĥoslovakio, kiam la t.n. sovaĝa forŝovo kunigita kun multe da ekscesoj okazis kontraŭleĝe fakte jam de majo de 1945. Post la liberigo poste okazas renovigo de Lando Moraviasilezia en la devena amplekso. En reago al postulo de renovigo de Silezia aŭtonomio estiĝas Silezia filio de lando Moraviasilezia kun sidejo en Ostrava, en kiun estis envicigitaj apud landoj de la devena Ĉeĥa Silezio ankaŭ devenaj moraviaj politikaj distriktoj Nový Jičín, Moravia Ostrava kaj Místek.

Post komunisma renverso en februaro de 1948 poste estis kun valideco ekde la jaro 1949 la teritorio de Ĉeĥoslovakio dividita inter nove estiĝintajn regionojn, kiuj, escepte de slovaka limo, nerespektis la antaŭajn historiajn limojn (precipe regiono Jihlava). Okaze de ĝisnuna lando Moraviasilezia temis pri Regionoj Olomouc, Ostrava, Brno, Jihlava kaj Gottwaldov; kelkaj vilaĝoj fariĝis parto de Regionoj České Budějovice kaj Pardubice. En la jaro 1960 poste okazis plua administra reformo, kiam estis pli granda parto de la teritorio de la iama lando Moraviasilezia redividita inter Regionoj Sudmoravia kaj Nordmoravia, dum la teritorio nordokcidente de Moravio envicigita en Regionon Orientbohemian (ekde la jaro 2000 parto de Regiono Pardubice), kaj la teritorioj sudokcidente de Moravio al Regiono Sudbohemia, kies parto ili estas en hodiaŭa Sudbohemia regiono. Regionoj Sudmoravia kaj Nordmoravia estas ekde la jaro 2000 dividitaj inter novajn regionojn Moravia-Silezia Regiono (devene Regiono Ostrava), Regiono Olomouc, Regiono Zlín, (plimalgrandigita) Sudmoravia regiono (devene Regiono Brno) kaj Regiono Vysočina (devene Regiono Jihlava).

Geografio redakti

Geografiaj elementoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Svoboda, Zbyšek, "Odborné vexilologické stanovisko k moravské vlajce", Česká vexilologická společnost, 2013, paĝoj 3319, 3320. Arkivigite je 2019-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Pícha, František, "Znaky a prapory v kronice Ottokara Štýrského", Česká vexilologická společnost, 2013, paĝoj 3320-3324. Arkivigite je 2019-09-24 per la retarkivo Wayback Machine