Králický Sněžník (montaro)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Králický Sněžník |
Králický Sněžník, aŭ ankaŭ masivo de Králický Sněžník, estas geomorfologia tutaĵo kaj alta, montoriĉa montetaro sur dislimejo de Bohemio, Moravio kaj Kłodzko. Pli granda parto de la montetaro situas en la pola Kłodzko, kie ĝi estas nomata Masyw Śnieżnika, germane la montaro nomiĝas Glatzer Schneegebirge. La plej alta monto estas Králický Sněžník (pole Śnieżnik Kłodzki, germane Glatzer Schneeberg aŭ Grulicher Schneeberg). Indikoj pri supermara alteco de la monto ne estas unuecaj en la fontoj, la polaj fontoj indikas 1425 m s. m., la ĉeĥaj plej ofte 1424 m s. m.
Králický Sněžník | |
pole: Masyw Śnieżnika | |
montaro | |
Vido al masivo de Králický Sněžník el Hora Matky Boží super urbo Králíky
| |
Oficiala nomo: Králický Sněžník | |
Ŝtatoj | Ĉeĥio, Pollando |
---|---|
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio |
Parto de | Jesenika regiono |
Najbaras kun | Valkaldrono Klodzko, Riĥleba montaro, Hanuŝovica montetaro |
Akvejo | Moravo, Lipkovský potok, Nysa Kłodzka |
Plej alta punkto | Králický Sněžník |
- alteco | 1 424 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 12′ 27″ N 16° 50′ 49″ O / 50.20750 °N, 16.84694 °O (mapo) |
Areo | 76,00 km² (7 600 ha) teritorio en Ĉeĥio |
Geologia konsisto | gnejso, skisto, kalkoŝtono |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Pollando
| |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo de monto Králický Sněžník enkadre de Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Masyw Śnieżnika | |
Portalo pri Geografio |
Konstruaĵoj
redakti- Sky Bridge 721 - la plej longa pendoponto en la mondo
- Pado en la nuboj - belvedero