Pado en la nuboj (ĉeĥe: Stezka v oblacích) estas belvedera konstruaĵo konstruita el ligno kaj ŝtalo, kiu troviĝas super municipo Dolní Morava proksime de kabano Slaměnka sub montopinto de monto Slamník en masivo de Králický Sněžník. La objekto estas en trafiko ekde la 5-a de decembro 2015. Aŭtoro de 55 metroj alta konstruaĵo estas arkitekto Zdeněk Fránek. La pado en la nuboj fariĝis ŝatata ekskursa celo – dum la unua jaro ekde la komenco de trafiko vizitis ĝin preskaŭ 200 000 homoj.

Pado en la nuboj
ĉeĥe: Stezka v oblacích
belvedero
Pado en la nuboj
Oficiala nomo: Stezka v oblacích
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Municipo Dolní Morava
Historia regiono Moravio
Montaro Králický Sněžník
Situo Pado en la nuboj
 - alteco 1 116 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 57″ N 16° 49′ 45″ O / 50.14917 °N, 16.82917 °O / 50.14917; 16.82917 (mapo)
Materialoj ligno, ŝtalo
Malfermo 2015
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stezka v oblacích (rozhledna)
Portalo pri Ĉeĥio

Teknikaj indikoj redakti

La konstruaĵo estis konstruita en supermara alteco 1116 m s. m. proksime de supra stacio de telfero Sněžník kondukanta el Dolní Morava. Al la supraĵo de la konstruaĵo en alteco 55 metroj super la nivelo de tereno kondukas ligna pado kun suma longeco 710 metroj. La tuta konstruaĵo estas senbariera. En direkto suben eblas uzi 100 metrojn longa dlouhý toboganon kun fenestretoj, fabrikita el nerustiĝema ŝtalo. En la plej alta parto de la konstruaĵo troviĝas la tn. guto, kio estas reto troviĝanta en alteco 50 metroj super la tero.

Vidu ankaŭ redakti

  • Sky Bridge 721 - la plej longa pendoponto en la mondo troviĝanta proksime

Pluaj fotoj redakti