Belvedero

3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 26 dec. 2022.

Belvedero, belvidejo,[1] elrigardoturo estas turo, kiu konstruiĝis por vidi la tutan panoramon en 360 °. Ĝi havas ĉefe turisman celon kaj uzon. Belvidaj turoj konstruiĝas ekzemple el ŝtono, ligno, betono aŭ, fero. Ilia nombro grandiĝis precipe depost invento de lifto.

Elvidejo en Auersberg
42 metroj alta belvedero Killesbergturm en Stuttgart

Simila konstruaĵo estas gardoturo, sed ĝin ĝenerale ne rajtas viziti civiluloj.

Elvidejoj foje servas ankaŭ aliajn celojn. Ekzemploj estas telekomunikaj turoj, preĝejoturoj, ventocentralojakvoturoj. Ofte elvidejoj konstruiĝas sur montopintoj, ekzemple en Budapeŝto sur monto Jánoshegy. Konata elvidejo estas Eiffel-Turo, kiu servas ankaŭ kiel ornamaĵo de Parizo, restoracio kaj telekomunika turo.

en Hamburgo

Belvederoj

redakti

Esperanto

redakti

Elvidejo nomata Zamenhof konstruiĝis en 1973 fare de Esperanto-grupo en Vác. Ekde tiam dum la socialismo ĉiujare oni aranĝis ekskurson tien, kiu troviĝas en Hungario, en montaro Börzsöny, proksime de Kismaros. Post disfalo de la socialismo la ekskurso forgesiĝis, ĉar ties nomo estis "Zamenhof Internacia Pacmarŝo". En 2003 esparantistoj denove ekskursis la elvidejon, kaj ili konstatis, ke la arboj jam superis la elvidejon.

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Laŭ Francisko Azorín Belvedero estas Alte starigita konstruaĵo en ĝardebo, kamparo, por admiri paronamon. Belvidejo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35. Kaj li indikas etimologion el latina bellus + vedere (belo vidi). Azorín, samloke.