Kiosko
Kiosko estas nefermita paviloneto en ĝardeno, laŭ la turka aŭ persa maniero. Ĝi estas islamdevena konstruaĵo, kun kolonetoj, ronda aŭ plurangula formo. Ĝi havas tegmenton sed ne murojn, ĝi protektas kontraŭ sunradioj kaj pluvo. Se la kiosko estas granda, en parko, povas okazi koncertoj en ĝi kaj aŭskultantoj staras en la parko. Kiosko estas ankaŭ urba, ordinare ronda budeto por vendo de gazetoj, floroj ktp.
Laŭ Francisko Azorín kiosko estas Paviloneto en placo, publika ĝardeno, bulvardo, k.c., por vendi publikigaĵojn, k.c., aŭ por aliaj diversaj celoj.[1] Li indikas etimologion el la araba kusk (paviloneto).[2]
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
- ↑ Azorín, samloke.