Tiu ĉi artikolo temas pri pri simpla dometo. Krome la japana termino "budō" (武道) aludas al vasta gamo da japanaj luktartoj.

Budo estas malgranda, simpla konstruaĵo el tabuloj aŭ el tolvandoj, ne uzata kiel loĝejo (PIV).

Ekspozicia budo dum foiro
Gardostara budo en Prago

Laŭ Francisko Azorín Budo estas Simpla dometo, ofte ligna, por baraketo, stando, butiketo, gardistejo, k.c.[1] Li indikas etimologion el budh (kabano, tendo).[2]

Ekzemploj estas gardostara budo (de soldato), ekspozicia budo (en bazaro), gazetbudo (sur strato), telefonbudo (en publikaj lokoj) kaj teo-budo. Primitiva afrika kabano ankaŭ nomiĝas pajlobudo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 42.
  2. Azorín, samloke.