Sentinelbudo, en militarkitekturo, konsistas en tureto kun embrazuroj aŭ pafofenestroj, ĝenerale situanta ĉe la plej elstara angulo de la bastiono de fortikaĵo, kiu utilas kaj funkcias kiel ŝirmejo kaj protektilo por la sentineloj kiuj gvatas ĉe la militejo.

Sentinelbudo malantaŭ kanono en la Fortikaĵo San Miguel, Kampeĉo, Meksiko.

Estis sentinelbudoj en la plej malnovaj fortikaĵos de Eŭropo dum la Mezepoko. Plej verŝajne la unuaj sentinelbudoj estis faritaj el ligno, kiaj la embrazuroj, kiuj estis provizore lokigitaj en tempo de milito.

En la aktualo ĉar tiu elemento de la militarkitekturo populariĝis en Karibio kaj eĉ estas simbolo de kelkaj lokoj kial ĉe Kubo aŭ Puertoriko, tiu termino estas uzata ankaŭ por la enirejoj ĉe landlimoj internaciaj, kiaj ĉe la Garita de San Ysidro inter Tijuana, Meksiko, kaj San Diego, Usono.

Bildo redakti