Parkumejo

ejo por parkumi veturilojn

Parkumejo estas surfaco sur publika aŭ privata grundo por parkumi veturilojn. Parkumejo estas areo de pli ol unu parkumloko.

Parkumŝildo
Parkumejo de la flughaveno Kolonjo/Bonn
Kamionparkumejo Schnaittach
Subtera parkumejo en Schnaittach
Parkumejo ĉe turisma loko

Publikaj parkumejoj estas gravaj eroj de la trafika substrukturo. Ilia planado estas parto de la trafikpolitiko. Uzo de parkumejoj estas regulita per trafikregularo.

Eco redakti

Parkumejo povas esti ekstera tereno aŭ troviĝi en veturil-enirebla konstruaĵo. Tiukaze la parkejo povas esti en domo, aŭ en subtera konstruaĵo.

Apartaj parkumejoj redakti

Laŭ situo aŭ funkcio ekzistas diversaj parkejoj. Aŭtovoja parkumejo similas al restejo, sed havas nek restoracion, nek benzinstacion.

Migrulparkumejoj estas parkumejoj, kiuj estas elirpunktoj por migradvojoj.

Klientoparkumejo estas parkumejo disponigita de aŭ antaŭ vendejoentrepreno por ties klientoj dum la daŭro de la aĉetumo aŭ vizito.

Busparkumejo troviĝas ofte ĉirkaŭ stacidomo, flughaveno, hotelaro, stadio, kongresejo, turisma vidindaĵo, ktp. Urboj, kiel Parizo, Romo, Salzburg, kiuj ricevas grandan nombron da vizitantoj, disponigas apartajn parkumejojn por vojaĝbusoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti