Ŝirmejo estas baza arkitektura strukturo aŭ konstruaĵo kiu havigas protektadon el la loka medio.

Rokŝirmejo ĉe Malgrandaj Karpatoj.
Bugac puszta, Hungario.

Havi lokon por ŝirmo, sekureco kaj ripozo, t.e. domo, estas ofte konsiderata fundamenta fiziologia homa bezono, nome fundamento el kiu povas disvolvi pli altajn homajn motivaĵojn.

Ŝirmejo estas termino kiu povas taŭgi same por luksaj domoj kiel por simpla protektaĵo kontraŭ suno (tolaĵo aŭ tendo), vento (muro), akvo (palafito), malvarmo (kaverno) ktp.