Domo

konstruaĵo por homa loĝado
(Alidirektita el Dometo)

Domo estas konstruaĵostrukturo konstruita de homoj por uzado de tiuj aŭ de aliaj bestoj [1][2], kiu ĝenerale havas murojn kaj tegmenton, sed povas inkludi simplajn loĝejojn range el toskaj kabanetoj aŭ tendoj de nomadoj al kompleksaj strukturoj komponitaj el multaj sistemoj [3][4]. Ĝi ŝirmas kontraŭ polvo, pluvo, vento, varmo, malvarmo kaj invadantaj homoj aŭ aliaj bestoj. Kiam ĝi estas la regula loĝejo de iuj homoj, ĝi estas nomata ilia hejmo; tiam oni subkomprenas ke temas pri familia unuo, sed povas utili ankaŭ por aliaj grupoj aŭ unuopuloj. Homoj eble forestas de sia hejmo dum la tago pro la laboro aŭ hobioj, sed ĝenerale almenaŭ dormas hejme. Domo havas minimume unu enirejon, ĝenerale pordon, kaj povas havi iom ajn da fenestroj, eĉ neniujn.

Terem – Tradicia domo en okcidenta Rusio.
15ajarcentaj Pendantaj Domoj en Cuenca, Hispanio.
Ranĉeca domo en Salinas (Kalifornio), Usono.
Mongola jurto proksime de Gurvan Saikhan Uul; parto de la nacia parko Gobi Gurvansaikhan.

Apartaj formoj estas arba domo, neĝa domo, kaverno kaj domboato.

Historio de domoj redakti

La historio kaj evoluo de domoj iel apudas al la historio de la urbo. Ĝi ne estas homogena, nek la kvalito de la konstruaĵoj estas ascenda por ĉiuj loĝantoj, ĉar en ĉiuj epokoj kunestis ekzemploj de riĉaj domoj kiuj kontrastas kun la enorma abundo de malriĉegaj loĝejaĉoj.

 
Maketo de kabano el Neolitiko. Civilizacio de Kukuteni.

La kabanoj de ĉasistoj, antaŭaĵo de la unuaj domoj, simplaj portempaj ŝirmejoj el branĉoj kaj arbustoj, estis konstruitaj de la plej fruaj prauloj, antaŭ almenaŭ 300 000 jaroj. Oni trovis restaĵojn de tendoj de ĉasistoj konstruitaj el feloj kaj ostoj de mamuto, de ĉirkaŭ 35 al 10 000 a.K. La porvintraj kampadejoj el ligno por grandaj familiaj grupoj de nomadaj ĉasistoj el Eŭropo datas el ĉirkaŭ 12 000 a.K.

 
Ebura dometo trovita en Abu Ruaŝ, de la epoko de la reĝo Den (Unua egipta dinastio ĉirkaŭ 3000 a.K.), Muzeo Luvro.

Aperis la unuaj konataj setlejoj ĉirkaŭ 6000 a.K., en la fruktodonaj bordoj de la grandaj riveroj de Mezoriento, ligitaj al agrikultura agado. En la regionoj de la Mediteraneo ĉirkaŭ 5500 a.K., oni konstruis domojn el adobo apud la kultivkampoj. Sude de la duoninsulo Anatolio troviĝas la kuŝejo Çatalhöyük, nome urba setlejo de la periodoj de Neolitiko kaj Kalkolitiko. Estis formita de ortangulaj domoj el adobo, la enirado estis farata tra la tegmentoj ĉar la domoj estis amasigitaj kvazaŭ abelsvarmo.

Antikveco redakti

En la Antikva Egipto ties loĝantoj konstruis loĝejojn jam ĉirkaŭ 3000 a.K. kiuj estas similaj al la kampardomoj de postaj jarcentoj, kun muroj el adobo kaj tegmentoj el "ligno" el palmoj. La riĉuloj konstruigis palacetojn. En la nova urbo Amarna de Aĥnaton oni konstruis domojn kun centra korto.

En la valo de Induso, urboj kiel Mohenjo-Daro, Kalibangan kaj Harappa, havis grandajn domojn kun korto (ĉirkaŭ 1800 a.K.). La palaco de la reĝo Minoo datas el 1700 a.K.

Estas ankoraŭ palafitoj (domoj sur fostoj) meze de lagoj, en diversaj partoj de Centrameriko. Ĉirkaŭ la jaro 1300 a.K. aperis la civilizacio de olmekoj. La olmekoj de Centrameriko konstruis domojn el koto, el kiuj kompreneble apenaŭ restas io.

La keltoj de Nordeŭropo konstruis ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. cirkloformajn domojn el ŝtono, kun tegmento el pajlo. En la grekaj urbo-ŝtatoj oni konstruis domojn kun korto ĉirkaŭ la jaro 400 a.K. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke Aleksandrio en la jaro 200 a.K. havis ĉirkaŭ 300 000 loĝantojn, kio povas havigi ideojn pri kiom da domoj estas.

En la Antikva Grekio, la domoj estis dekomence, el ligno kaj poste el brikoj aŭ ŝtonoj, sed ĉiam tre malgrandaj kaj malriĉaj; la domoj estis dividitaj en du partoj:

  • unu por la viroj kiuj okupis la teretaĝon: nome andronitis.
  • alia por la virinoj kiuj okupis la altan etaĝon aŭ la malantaŭan parton de la teretaĝo: nome gineceo.[5]

En la unua jarcento de la kristana epoko, en la grandaj urboj de Romio oni konstruis kompletajn domblokojn de konnstruaĵoj de loĝejoj, nome insula, kaj en la ĉirkaŭaj "kampardomoj" aŭ "vilaoj". En Romo, la fasado de la multfamiliaj konstruaĵoj estis okupita de tendo aŭ ejo de la pordista sklavo. La vestiblo kondukis al la atrio, ampleksa kvadrata ĉambro, kun malfermejo en la centro tra kiu la pluvakvo falis en akvujo. Tiu estis ĉirkaŭita de la dependejoj kaj utilis por ricevi la nefamilianojn. Posteulo de tiu atrio estas la andaluza korto. El tie, tra vestiblo (tablinum) kaj tra du koridoroj (fauces) oni eniris al la "peristilo" iel komponita kiel la atrio kaj el kiu oni aliris al la ĉambroj (cubicula) dediĉitaj al la familio. En la teretaĝo, estis la ĉambroj por la servistaro (cenakulum).[5] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la Antikva Romo en 100 a.K., havis ĉirkaŭ 450 000 loĝantojn. Tio havigas proksimuman ideon de la kvanto de domoj.

Mezepoko kaj Moderna Epoko redakti

Tamen, ĉirkaŭ la jaro 700, pro diversaj tialoj, ĉu defendaj aŭ klimataj, multaj loĝantoj vivis en kavoj elfositaj kiel la komunumoj de la Oriento de Centrazio (kelkaj ankoraŭ restas), en Ĉinio, ktp. Dume ĉirkaŭ la jaro 800, la palacoj el ŝtono, kiel ĉe majaoj, apud domoj el adobo por la popolo, aŭ el ligno (ĉe la vikingoj) indikis la statuson, la klimaton aŭ la disponeblajn rimedojn. En Eŭropo, en la 13-a jarcento, la novaj riĉaj tavoloj (komercistoj, bankistoj kaj riĉaj nobeloj) konstruis grandiozajn domojn el ŝtono, dum la popolo plue uzis la kabanojn de lignaj muroj superkovritaj el koto kaj ŝirmitaj el pajlo.

En la Mezepoko, depende de la konstrumaterialoj disponeblaj en la regiono, la domoj de kamparanoj estis el adobo kaj nur iom da ŝtono kaj konsistis el ampleksa ejo aŭ ĉambrego, kun ŝirmo el pajlo kaj kun fajrujo (fajrejo) kiel centro de la loĝejo. Estis la loĝejo de la tuta familio kaj estis uzata ankaŭ kiel grenejo, kaj plej kutime ĝi estis ankaŭ la stalo. Ĝis la 13-a jarcento oni ne kreis apartajn ejojn kaj por la homoj kaj por la animaloj en la interno de la domoj. La tablo estis la esenca ero de la meblaro ĉirkaŭ kiu ĉiu familiano atingis komfortan lokon, side sur benkoj. Estis bretoj por stoki la malmultajn objektojn kiujn oni posedis kaj lignajn hokojn por pendigi la vestaĵojn. Plej ofte ne estis litoj, oni dormis surplanke, plej ofte sur pajlo, aŭ sur matracaĉoj plenplenaj el pajlo.

 
Domo de la 18a jarcento, Theux Belgio.

El la 16-a jarcento ĝeneraliĝis la uzado de brikoj el bakita koto por konstrui domojn en Nordeŭropo. Aperis la unuaj senjoraj eŭropaj domegoj. En la 18-a jarcento, en multaj eŭropaj kaj amerikaj urboj, oni starigis konstruaĵojn laŭ "elegantaj stiloj" por la tiea nova burĝaro.

La 19-a kaj 20-a jarcentoj redakti

Komence de la 19-a jarcento la urboj estis plenplenaj je laboristoj kiuj elmigris el la kamparo por serĉi laborpostenon en fabrikoj aŭ minareoj. Ili loĝis en la nomitaj "malaltaj kvartaloj", amasigitaj, en malsanigaj kondiĉoj, sen taŭgaj manĝado, nutrado, varmigado kaj vestoj, la majoritato en totala malriĉego. Fine de la 19-a jarcento aperis la unuaj loĝejaj kvartaloj, la domblokoj de eklektika stilo, la ĉaledoj kaj la ĝardenurboj por la burĝaro. Kelkaj historiistoj konsideras la Ruĝan Domon de Philip Webb (1859) la unua dezajno de "moderna domo".

Dum la 20-a jarcento la denseco de loĝejoj en urboj pligrandiĝas, kaj la nombro de domoj malpliiĝis dum pliiĝis la nombro de etaĝoj aŭ loĝejoj en alteco. La unufamiliaj domoj translokiĝis al la plej riĉaj kvartaloj en la periferio de la urboj. Ili oftas ankaŭ kiel dua loĝejo, por ferioj kaj semajnfinoj kaj la konceptoj de ekstera kaj interna dekoracio pligraviĝis.

Interne de la domo redakti

Kompono redakti

Ideale, arkitektoj de domoj dezajnas ĉambrojn por solvi la diversajn bezonojn de la homoj kiuj vivos (loĝos) en la domo. Tia fasonado, konata kiel "interna arkitekturo", fariĝis populara temo en universitatoj kaj aliaj studinstitucioj. Ĉefaj elementoj, kiujn oni devas konsideri por la dezajno (desegno), estas la grando kaj ebeneco aŭ malebeneco de la tereno disponebla, la media ĉirkaŭo, la situo de la sudo aŭ de la flanko de kie venas la sunradioj kaj la plej oftaj ventoj kaj pluvoj.

Fengŝuo, originale ĉina metodo de loĝado laŭ tiaj faktoroj kiel pluvo kaj mikroklimatoj, ĵus vastigis sian amplekson por trakti la dezajnon de internaj spacoj, kun vido al antaŭenigado de harmoniaj efikoj al la homoj vivantaj ene de la domo. Fengŝuo ankaŭ povas signifi la "aŭron" en aŭ ĉirkaŭ loĝejo. Farante ĝin komparebla al la dom-aŭ-tera vendokoncepto de "endoma/eksterdoma fluo".

La kvadrata plano de domo en Usono raportas la areon de "vivejo", ekskludante la garaĝon kaj aliajn ne-vivejajn spacojn. La cifero por "kvadrataj metroj" de domo en Eŭropo raportas la areon interne de la muroj ĉirkaŭbarantaj la hejmon, kaj tiel inkludas ajnan fiksitan garaĝon kaj ne-vivejajn spacojn. La koncerna koncepto estas "konstruita surfaco". La nombro da etaĝoj, aŭ niveloj konsistigantaj la domon povas klare influi la kvadratan mapon de hejmo. Ĝardenoj ja restas ekster la doma surfaco, kvankam ene de la disponebña tereno por la hejmo.

Partoj redakti

 
Mapo de usona "kvarangula" hejmo.

Multaj domoj havas plurajn grandajn ĉambrojn kun specialaj funkcioj kaj plurajn pli malgrandajn lokojn por aliaj diversaj kialoj. Tiuj povas inkludi vivejan areon aŭ manĝareon, dormareon, kaj (se taŭgaj instalaĵoj kaj servoj ekzistas) apartan aŭ kombinitan lav- kaj necesej-areojn. Plie, kuraclokĉambro, endoma naĝejo, endoma basketbalejo, kaj tiel antaŭen. En tradiciaj agrikultur-orientitaj socioj, bredbestoj kiel ekzemple gekokoj aŭ pli granda brutaro (kiel bovojŝafoj) ofte kunhavas parton de la domo kun homoj. La plej multaj konvenciaj modernaj domoj minimume enhavos dormoĉambron, banĉambron, kuirejon aŭ kuiradareon, studejon kaj loĝoĉambron. Tipa "kvarangula domo" (kiel imagita) okazis ofte en la frua historio de Usono, kiel ekzemplo de nova socio, kie ili estis plejparte konstruitaj, kun ŝtuparo en la centro de la domo, ĉirkaŭita de kvar ĉambroj, kaj ligita al aliaj sekcioj de la hejmo (en pli lastatempaj epokoj garaĝo).

Historio de la interno redakti

Malmulto estas konata pri la plej frua origino de la domo kaj ĝia interno, sed ĝi povas esti spurita reen al la plej simpla formo de ŝirmejoj. La teorioj de romia arkitekto Vitruvio postulis la unuan formon de arkitekturo kiel kadro de ligno-branĉoj finita en koto, ankaŭ konsiderata kiel la primitiva kabano.[6] Philip Tabor poste deklaras la kontribuon de 17-a-jarcentaj nederlandaj domoj kiel la fondo de nuntempaj domoj.

"Tiom kiom la ideo de la hejmo estas koncerna, la hejmo de la hejmo estas Nederlando. La kristaliĝo de tiu ideo eble estos datita al la unuaj tri kvaronoj de la 17-a jarcento, kiam la holanda Nederlando amasigis la senprecedencan kaj unikan amasiĝon de kapitalo, kaj malplenigis siajn monujojn en hejman spacon."[7]

La posta historio de la homaro konsistas en kiel la domoj suferis la plej diversajn transformojn, normale al plibonigoj, sed ne nepre. Krome tio iĝis unu el la plej gravaj fakoj de la tutmonda ekonomio. Ja domo estas universala neceso: ĉiu persono bezonas domon, eĉ nomadoj.

Komunumaj ĉambroj redakti

 
Tradicia domo en Finnlando el komenco de la 20a jarcento en Jyväskylä.
 
Tradicia domo en Japanio.
 
Netradicia bela domo en Maroko, nome muze-domo en belega ĝardeno de Marakeŝo.

En la Mezepoko, la grandaj bienoj faciligis malsamajn agadojn kaj okazaĵojn. Krome, la domoj gastigis multajn homojn, inkluzive de familio, parencoj, dungitoj, servistoj kaj siaj gastoj. Iliaj vivstiloj estis plejparte komunumaj, kiam areoj kiel ekzemple la grandaj salonoj permesis la kutimon de manĝado kaj renkontiĝoj kaj aliaj permesis komunajn dormolitojn.[8] Lastatempe domoj estis adaptitaj pli kaj pli al familiaj unuoj kaj eĉ al unuopaj soluloj, kio certe kondiĉigis la strukturojn kaj servojn de domoj.

Interligante ĉambrojn redakti

Dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, la palacoj de la Itala Renesanco konsistis el abundaj ĉambroj de konektebleco. Male al la kvalitoj kaj uzoj de la grandaj bienoj, la plej multaj ĉambroj de la palaco enhavis neniun celon, ankoraŭ ĝuis plurajn pordojn. Tiuj pordoj ĝislimis ĉambrojn kiujn Robin Evans priskribas kiel "matricon de diskretaj sed ĝisfunde interligitaj kameroj."[9] La dispono permesis al loĝantoj libere piediri el ĉambro al ĉambro de unu pordo al alia, tiel rompante la limojn de privateco.

"Foje ene de ĝi estas necesa pasi de sur ĉambro al la venonta, tiam al la plej proksime aŭ trapasu la konstruaĵon. Kie trairejoj kaj ŝtuparoj estas utiligitaj, tiel neeviteble ili estas, ili preskaŭ ĉiam ligas nur unu spaceton al alia kaj neniam funkcias kiel ĝeneralaj distribuiloj de movado. Tiel, malgraŭ la preciza arkitektura reteno ofertita per la aldono de ĉambro sur ĉambro, la vilao estis, laŭ okupo, malferma plano, relative penetrebla al la multaj membroj de la domanaro."[9]

Kvankam tre publika, la malferma plano apogis societemon kaj konekteblecon por ĉiuj loĝantoj.

Koridoro redakti

Frua ekzemplo de la apartigo de ĉambroj kaj sekva pliigo de privateco povas esti trovita en 1597 ĉe la Beaufort House enkonstruita en Chelsea. Ĝi estis dezajnita fare de angla arkitekto John Thorpe kiu skribis en siaj planoj, "A Long Entry through all" (Longa eniro al ĉio).[10] La apartigo de la trairejo de la ĉambro evoluigis la funkcion de la koridoro. Tiu nova etendaĵo estis revolucia tiutempe, permesante la integriĝon de po unu pordo por ĉambro, en kiu ĉio universale ligiĝas al la sama koridoro. Angla arkitekto Sir Roger Pratt deklaras "laŭ la komuna maniero en la mezo tra la tuta longo de la domo, [evitas] la oficoj de unu molestante la aliajn pro kontinua pasado tra ili."[11] Sociaj hierarkioj ene de la 17-a jarcento estis altagrade rigarditaj, kiam arkitekturo estis kapabla karakterizi la servistojn kaj la superan klason. Pli da privateco estas ofertita al la loĝanto kiam Pratt plue postulas, "la ordinaraj servistoj neniam povas publike aperi preterpase tien kaj reen por siaj okazoj tie."[11] Tiu socia disigo inter riĉulo kaj senhavuloj preferis la fizikan integriĝon de la koridoro en loĝigon ekde la 19-a jarcento.

Sociologo Witold Rybczynski skribis, "la subsekcio de la domo en tagnokton uzas, kaj en formalaj kaj neformalaj areoj, komenciĝis."[12] Ĉambroj estis ŝanĝitaj de publikaj al malpublikaj kiam ununuraj enirejoj devigis nociojn de enirado de ĉambro kun specifa celo.

Labor-libera hejmo redakti

Komparita al la grandaj ŝtuparaj domoj en Anglio kaj de la Renesanco, la 17-a-jarcenta nederlanda domo estis pli malgranda, kaj estis nur loĝita fare de ĝis kvar al kvin membroj.[6] Tio ŝuldiĝis al ilia ampleksa "memfido",[6] kontraste al la dependeco de servistoj, kaj dezajno por vivstilo centriĝis ĉirkaŭ la familio. Estis grave ke la nederlandanoj apartigis laboron de hejmeco, kiam la hejmo iĝis fuĝo kaj loko por komforto. Tiu vivmaniero kaj la hejmo estis tre simila al la nuntempa familio kaj iliaj loĝejoj. Domplano ankaŭ asimilis la ideon de la koridoro same kiel la gravecon de funkcio kaj privateco.

Antaŭ la fino de la 17-a jarcento, la domplano baldaŭ estis transformita por iĝi labor-libera, devigante tiujn ideojn por estonteco. Tio povis atendi favoron de la industria revolucio, akirante grandskalan fabrikproduktadon kaj laboristojn.[6] La domplano de la nederlandanoj kaj ĝiaj funkcioj daŭre estas signifa ankoraŭ hodiaŭ. La nomoj de partoj de domo ofte eĥigas la nomojn de partoj de aliaj konstruaĵoj, sed povis tipe inkludi:

Teknologio kaj privateco redakti

 
Tradicia ŝtona domo en Serbio

La enkonduko da teknologio kaj elektronikaj sistemoj ene de la domo pridubis la impresojn de privateco same kiel la apartigon de laboro disde hejmo. Teknologiaj progresoj de kontrolo kaj komunikado permesas komprenon de personaj kutimoj kaj privatajn vivojn.[6] Kiel rezulto, la "malpubliko daŭre iĝas pli publika, [kaj] la deziro al protektaj familivivaj pliiĝoj, instigitaj fare de la amaskomunikilaro mem kiuj subfosas ĝin" Hill skribas.[6] Laboro ankaŭ, estis ŝanĝita pro la pliiĝo de komunikadoj. La "diluvo de informoj",[6] esprimis la klopodojn de laboro, komforte akirante aliron ene de la domo. Kvankam allaborirado estas reduktita, "la deziro apartigi funkciadon kaj vivi restas."[6] En la libro Immature Architecture de Jonathan Hill, li identigas tiun novan privatecofendon kiel Elektromagneta Vetero. Natura aŭ homfarita vetero restas samtempe interne aŭ ekster la domo, ankoraŭ la elektromagneta vetero povas generi ene de ambaŭ pozicioj. Aliflanke, kelkaj arkitektoj dezajnis hejmojn en kiu manĝi, funkciadi kaj vivadi estas faritaj kune.

Komence de la 21-a jarcento, tamen la evoluo ŝanĝis direkton kaj profesiuloj kiuj laboras ne per grandaj maŝinoj aŭ rimedoj en grandaj fabrikoj, sed en oficejoj tre ofte per malgrandaj komputiloj aŭ aliaj altteknologiaj aparatetoj, kiuj povas esti facile transportitaj al hejmo aŭ eĉ jam ili estas tie, povas parte aŭ tuttempe labori hejme. Tio iom ŝanĝis la koncepton de la familia domo. Unuflanke tute necesas aparta ĉcambro, kiu funkciu kiel laborejo, do anstataŭ la iama ateliero, pro kio oni nuligas la koncepton de provateco en hejmo. Aliflanke infanoj ekzemple ne rajtas veni al tiu neprivata ejo de la privataj hejmoj.

Domotipoj redakti

Loĝdomo estas domo precipe uzata por loĝado, do por kontinua protekto de homoj tie vivantaj kontraŭ klimataj malhelpoj kiaj bruo, polvo, pluvo, neĝo, vento, forta sunbrilo, kontraŭ atakado fare de bestoj aŭ de aliaj homoj kaj kontraŭ ŝtelado de la tieaj havaĵoj. Loĝdomo povas konsisti el unu aŭ el pluraj loĝejoj, kaj sekve povas tre diferenci laŭ grandeco.

 
Rekonstruitaj palafitoj el la bronza epoko en la Bodenlago, komunumo Uhldingen-Mühlhofen, Germanio.

Laŭ Francisko Azorín domo estas simple Loĝebla konstruaĵo.[13] Kaj li indikas etimologion el greka domos, el domeo (konstrui), kaj de tie la latina domus. Li referencas ankaŭ la rilatajn terminojn ludomo, komerca domo, urbodomo, urba domo, kampa domo, biendomo, stacidomo, domaĉo, dometo, domaro, domego, lignodomo, terdomo, hundodomo.[14]

Identigi domojn redakti

Kun la kresko de densa setlado, homoj dezajnis manierojn identigi domojn kaj/aŭ terpecojn. Individuaj domoj foje akiras proprajn nomojn; kaj tiuj nomoj povas akiri en sia victurno konsiderindajn emociajn implicojn: vidu ekzemple la domon de Howards End aŭ la kastelon de Brideshead Revisited. En areoj de duaj loĝejoj, somerdomoj, distraj ripozejoj ktp., en kelkaj landoj estas ofta kutimo nomi la domojn per la nomo de ina familiano, plej ofte edzino, patrino ktp., aŭ per rimarkinda aŭ menciinda elemento. Ekzemple "Villa Ana" en Hispanio, "Quinta da Laranjeira" en Portugalio, ktp. Plej ofte arkitektura afiŝo montranta tiun nomon videblas el la strato.

Pli sistema kaj ĝenerala aliro al identigado de domoj povas uzi diversajn metodojn de domnumerado (laŭstrate, laŭ stratoflanko, laŭurbe ktp.) per cifera nombrado. Tiel plej ofte la ĉefa adreso de persono aŭ familio konsistas el nomo de strato plus numero de domo, krom la urbonomo, poŝta kodo ktp.

Animalaj domoj redakti

 
Birdodomo farita por aspekti kiel reala domo

Homoj ofte konstruas "domojn" por bred- aŭ sovaĝaj bestoj, ofte similaj al pli malgrandaj versioj de homaj domiciloj. Konataj bestaj domoj konstruitaj fare de homoj inkludas birdejojn, kokejojn kaj hundejojn (hundobredejoj); dum enhavantaj agrikulturajn bestojn pli ofte estas kiel garbejoj kaj staloj. Tamen, homa intereso en konstruado de domoj por bestoj ne ĉesas ĉe la breddorlotbestoj. Homoj konstruas vespertodomojn, nestadejojn por anasoj kaj aliaj birdoj, abeldomojn (abelujoj), ĝirafdomojn, kanguruodomojn, vermodomojn, ermitkrabajn domojn, same kiel ŝirmejojn por multaj aliaj bestoj.

Domoj kaj simboleco redakti

Domoj povas esprimi la cirkonstancojn aŭ opiniojn pri siaj konstruantoj aŭ siaj loĝantoj. Tiel, vasta kaj kompleksa domo povas funkcii kiel signo de okulfrapa riĉaĵo, dum malkosta domo konstruita el reciklitaj aŭ facile kaj proksime disponeblaj materialoj povas indiki subtenon de energiŝparo.

Domoj de speciala historia signifo (iamaj loĝejoj de famuloj, ekzemple, aŭ eĉ ĵus tre malnovaj domoj) povas akiri protektitan statuson en urboplanado kiel ekzemploj de finkonstruita heredaĵo kaj/aŭ de strattertigo. Memortabuloj povas marki tiajn strukturojn. Sen neceso de aparta informo kelkaj domoj estas tutmonde konataj kiel la Blanka Domo aŭ la Rozkolora Domo, kiel centroj de povo.

Domposedo okazigas komunan mezuron de prospero en ekonomio. Kontrastu la gravecon de domdetruo, tendloĝejo kaj domrekonstruado en la sekvo de multaj naturkatastrofoj.

La "House for the Dance of Death" (Domo por la Danco de Morto) de Peter Olshavsky[15] disponigas 'patafizikan' varion pri domo.

Domo kaj arto redakti

 
Roka pentraĵo en sudorienta Utaho, atribuita al la epoko de korbofaristoj de la puebla arkeologia kulturo.

Oni povas kompreni, ke arkitekturo estas la esenca arto rilate al domoj, sed certe ĝi ne estis la unua. Plej frue, kiam homoj ankoraŭ eĉ konstruis nek domon nek ion ajn, ili iel dekoris la murojn de la kavernoj aŭ naturaj ŝirmejoj, kie ili rifuĝiĝis. Oni ne povas certi pri kion sentis tiuj unuaj artistoj kaj ĝis kioma grado ili konsideris la lokon domo aŭ eĉ hejmo. Sed la certo estas estas, ke ili loĝis en ejoj kies muroj estis ornamitaj per rokpentraĵoj. Multaj jarcentoj poste, simila ornamado aperis en plej luksaj domoj, nome tiuj de la reganta klaso en diversaj civilizacioj de Mezoriento. Sen en tiuj palacoj jam aperis ankaŭ kaheloj, artaj ceramikaĵoj, basreliefoj, skulptaĵoj ktp., enkalkulante jam kompreneble la arton arkitekturo por konstruaĵoj el kiuj kelkaj ankoraŭ vizitendas. Ankaŭ en Orienta Azio simila lukso aperis en palacoj ekzemple de Ĉinio, sed ne nur. Tie krome aperis diversaj ornamaj artoj, ekzemple por ceramiko, artoplenaj mebloj ktp. Tiel oni atingis la punkton, ke domoj ne nur plenumis la bazajn necesojn de loĝado, sed ankaŭ la spiritan plaĉon al arta kontemplado.

Ege kortuŝa atingo en tiu direkto estis la Piramidoj de Egipto, ne nur simplaj tomboj, sed ankaŭ iel "domoj" de mortintoj. Ja tia estis le kredo, ke la mortintoj pluvivas en la alia vivo kaj pro tio multaj artaĵoj estis entombigitaj kun la mortinta faraono, sed ankaŭ la enormeco de la konstruado mem de la grandaj piramidoj montras grandegan organizadon kaj disponon de laborfortoj. En aliaj civilizacioj de la Antikveco simile oni konstruis artajn palacojn kaj templojn, kiuj montru la superecon de la diversaj regantaj klasoj: imperiestroj, sacerdotoj ktp. Eble estis en la Romia epoko, kiam domoj de mezklasanoj jam povis inkludi artajn murpentraĵojn, mozaikojn ktp. Dekomence tiu lukso eble estis apartaĵo de plej altaj klasoj, sed dum la Romia Imperio disvastiĝis kaj ampleksiĝis, certe tiu kutimo ornami kaj murojn kaj plankojn estis adoptitaj de nenobelaj mezklasanoj, komercistoj ktp.

 
Alhambro, la Ĉambrego de Leonoj: sur la foto estas videbla konstrua solvo helpe de multaj kolonoj kun aliro al korto.

En la Mezepoko tri proksimaj kaj interkonektitaj civlizacioj montris apartajn konsiderojn pri la rilato inter arto kaj domoj. En la Bizanca Imperio, kultura heredanto de la Orienta Romia Imperio kaj de la greka civilizacio, la emo al lukso en palacoj (kaj religiaj konstruaĵoj) rezultis en granda ornamema tendenco pere de murpentraj mozajkoj, oraĵoj, ornamaj artoj ktp. Kompreneble palacoj markis diferencojn kun la domoj de la malriĉa popolo, kiuj ne povis disponi el tiaj superflua. En la kristana Eŭropo arto rifuĝiĝis en preĝejoj kaj monaĥejoj, dum eĉ palacoj kaj kasteloj mem apenaŭ enkondukis artajn ornamerojn kaj nur arkitekturajn elementojn necesajn por la praktikaj postuloj: turoj, kreneloj ktp. Malofte oni nomas palacojn aŭ kastelojn en la kategorio domo, kvankam ja tiuj utilis ankaŭ por loĝaj celoj. Ankaŭ en Eŭropo la domoj de malriĉuloj estis simple evoluoj de kabanoj, kun iom da ŝtono por fundamentoj, adobo kaj lignaj traboj, kaj tegmentoj de vegetalaj materialoj norde kaj el tegoloj sude. Tie apenaŭ estis loko por artaĵoj. Kaj trie en la landoj kie Islamo disvastiĝis, la religiaj konstruaĵoj (moskeoj) disponis el prilaborita arkitekturo (iel heredita el Bizanco) kaj pentrarto, koncentrita ĉefe en azuleĥoj kaj aliaj ceramikaĵoj, kiuj ne montris personajn bildojn kaj ja multe da geometriaj, vegetalaj kaj ornamaj elementoj. Tio povis facile eniri ne nur en palacoj de la regantaj klasoj, sed ankaŭ de mezklasaj domoj,. kie ili trovis naturan kongruon, same kiel pri la ĝardenoj. Ekzemple la konstruo de malgrandaj banujoj aŭ akvujoj pasis de la ofta romia domo al la araba domo, kaj same pri la apartigo de viroj kaj virinoj, kio disvastigis la arton de la ĵaluzio.

Kiam protestantismo enradikiĝis en Nederlando kaj aliaj areoj, novaj konceptoj pri la vivo aperis. La nederlandaj pentrarto kaj skolo montris novajn scenojn pli proksimaj al la burĝoj kiuj mendis iliajn pentraĵojn, tiel domoj ekaperis en bildoj pri popolaj festoj kaj eĉ internoj de domoj aperis kiel etoso por la familia vivo. Tio videblas ankaŭ en la flandra pentrarto, kiel en "La geedzoj Arnolfini" de Jan van Eyck aŭ "La laktistino" de Johannes Vermeer. Tiuepoko aperas en pentrarto kiel rezulto de sia propra hegemonio en la urba vivo la emo al la fasado. La fasado estis ŝirmilo de la privata vivo ene de la domo, sed ankaŭ montro de la potenco de la familia unuo aŭ de la posedanta gravulo. Tiel nova intereso venis al arkitektoj, kiuj jam ne estos simplej metiistoj, konstruistoj, sed ankaŭ artistoj. Pordoj kaj fenestroj estis la esencaj elementoj de tiu nova artosento.

Domo en literaturo kaj fikcio redakti

En la dua duono de la 19-a jarcento disvastiĝis nova tendenco el la franca literaturo, nome "realisma romano" kiu fokusiĝis en la priskribo de la burĝaj familioj, kompreneble en la etoso de la familia domo. Tiele plimultiĝis romanoj kies agado okazas en domaj etosoj kaj foje eĉ la vorto "domo" aliras al la titolo, tiel ĉe Bleak House de Charles Dickens, ĉe la novelo The Fall of the House of Usher de la usona verkisto Edgar Allan Poe[16] kaj ĉe la teatraĵo La casa de Bernarda Alba de la hispana poeto Federico García Lorca. En Hispanameriko menciindas La casa de los espíritus de la ĉilia verkistino Isabel Allende, kiu iĝis german-nederland-portugala filmo Das Geisterhaus. Alidirekte "La ĉokolada nomo" estas en kelkaj lingvoj alternativa nomo por la rakonto Hänsel und Gretel de la Fratoj Grimm.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri domo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[17]:

  •  
     Aliaj domoj, aliaj homoj. 
  •  
     En la propra sia domo ĉiu estas granda homo. 
  •  
     Tolaĵon malpuran lavu en la domo. 

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio en Esperanto redakti

  • Amery, Heather kaj ilustris Stephen Cartwright.: Mil unuaj vortoj en Esperanto. Bilda vortlibro. Esperanto-Asocio de Britio, s.d. pp. 4–13.[18]
  • Chaves, Sylla, Originala Esperanta Bild-vortaro, Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, 1993. Bildoj 55-59.[19]
  • Ledon, G.R.: Konstruu vian domon. Campos de Jordão, SP, Brazilo, 2002.

Referencoj redakti

  1. Shelter de Lloyd Kahn. Shelter Publications, Inc., 1a de Majo, 2000.
  2. American Shelter: An Illustrated Encyclopedia of the American Home By Les Walker. Overlook Press, 1a de Julio, 1998
  3. Schoenauer, Norbert (2000). 6,000 Years of Housing (rev. ed.) (New York: W.W. Norton & Company).
  4. housing papers clerk.house.gov Alirita la 18an de Decembro 2012.. Arkivita el la originalo je 2013-01-17. Alirita 2014-06-04.
  5. 5,0 5,1 Diccionario enciclopédico popular ilustrado Salvat (1906-1914)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 Jonathan Hill, “Immaterial Architecture”, New York: Routledge, 2006.
  7. Tabor, Philip, "Striking Home: The Telematic Assault on Identity". Publikigita en Jonathan Hill, eldonisto, Occupying Architecture: Between the Architect and the User.
  8. Manor House. Middle-ages.org.uk (2007-05-16). Alirita 2012-01-04.
  9. 9,0 9,1 Evans, Robin “Translations from Drawing to Building: Figures, Doors and Passages” London: Architectural Associations Publications 2005
  10. Summerson, John “The Book Of Architecture of John Thorpe in Sit John Soan's museum: 40th Volume of the Walpole Society” England: The Society, 1964.
  11. 11,0 11,1 Pratt, Sir Roger “Sir R. Pratt on Architecture” 1928
  12. Rybczynski, Witold. (1987) Home: A Short History of An Idea. Londono: Penguin, p. 56. ISBN 0-14-010231-0.
  13. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 58.
  14. Azorín, samloke.
  15. [1]
  16. Kun versio en Esperanto ĉe
  17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.
  18. En tiuj paĝoj aperas inter aliaj domaj vortoj kiaj bankuvo, krano, duŝilo, lavkuvo, libroŝranko, vestoŝranko, tablo, radiatoro, tapiŝo, seĝo, telefono, kejloj, ŝtuparo, spegulo, komodo (pp. 4-5), glaciŝranko, kontaktilo, gladilo, lavopelvo, pordo, ampolo, ŝlosilo, kurilo, tirkesto (pp. 6-7), ĝardeno, rubujo, defluilo, eskalo, plantodomo (pp. 8-9), tabulo, stablo, potoj, ŝraŭboj (pp. 10-11), strato, trotuaro, apartamentoj, anteno, tegmento, (pp. 12-13).
  19. En tiuj paĝoj aperas inter aliaj, kaj aparte la jam menciitaj, domaj vortoj kiaj bretaro, televidilo, kurteno, sofo, (55, manĝo-ĉambro) bakujo, fridujo, likvigilo, korktirilo, kribrilo, pesilo, frostigilo (56, kuirejo) lito, littuko, kapkuseno, lulilo, cucumo (57, dormoĉambro) lampo, murŝranko, mato (58, banejo) kamen-tubo, fulmo-ŝirmilo, luko, mansardo, defluilo, balkono, persieno, ŝutroj, verando, kelo, markezo, leterkesto (59, fronta parto), krome en kovrilpaĝo estas fasado, balustrado kaj enir-pordo.

Eksteraj ligiloj redakti