Banĉambro
Banĉambro aŭ duŝĉambro estas ĉambro konstruita speciale por ke homoj povu en ĝi sin bani aŭ duŝi, ĉu pro higieno, ĉu pro komforto. Kutime en banĉambro troviĝas krom banujo aŭ duŝo ankaŭ lavujo, sapo, brosoj, sekigaj tukoj, k.a. Necesujo ankaŭ povas troviĝi en ĝi, ĉefe se temas pri hejma banĉambro.

Banĉambro de la frua dudeka jarcento en apartamento en la Casa Milà en Barcelona
Laŭ Francisko Azorín banĉambro estas Adekvata ĉambro por bano. kaj li indikas per bildo ke en banĉambro estas jenaj elementoj: bankuvo, duŝilo, klozeto, bideto, lavpelvo, spegulo.[1]
EsprimojRedakti
En Usono kaj Brazilo la indikpeto pri banejo (bathroom), fakte celas necesejon.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 31.