Hejmo (loĝejo)

La loko, kie persono aspektas kiel sia ŝirmejo de la ekstera mondo

Hejmo estas loĝejodomo de homoj, precipe por familioj. Ĝi esence estas konstruaĵo, havante murojn kaj tegmenton. Ĝi ŝirmas siajn loĝantojn kontraŭ vetero. La internon de hejmo homoj plikomfortigas per mebloj, kiel tablo, seĝo, kaj lito. La ĉirkaŭon de la hejmo oni povas beligi per ĝardeno kaj arboj.

Le Rat cottage Jersey.jpg

Tamen, hejmo povas esti pli primitiva. Oni povas loĝi en hejmo malpli fiksata, kiel tendoiglo. Primitiva homo loĝis en kavernoj.

Modernaj hejmoj havas elektran servon por lampoj, telefonon, akvotubojn, kaj kloaktubojn. Iuj hejmoj havas kablan televidonsatelitan televidon.

Pliofte, hejmo havas kelkajn ĉambrojn, kvankam iuj havas multajn, kaj iuj havas nur unu. Ofte, ĉambron oni uzas por specifa tasko. (Ekzemple, oni kuiras ĉefe en kuirejo.)

Oftaj ĉambroj en hejmojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • Hejma vortaro
  • HEJMA VORTARO Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto, Unua libroforma eldono: Universala Esperanto-Asocio 1999, Redaktoro: Jouko Lindstedt, Nacilingvaj respondeculoj: angla Brian Moon, finna Jouko Lindstedt, franca Suzanne Bolduc, germana Rudolf Fischer, hebrea Amri Wandel, hispana Jorge Camacho, hungara HIDEG Sándor, itala Mauro La Torre, japana NAGATA Hiroshi, nederlanda Jorg De Mulder, portugala Cícero Soares, rusa Alexander Shlafer, sveda Martin Strid - pri ĉiutagaj esprimoj en Esperanto-familioj – sekurkopio en STEB
  • ViVo