Malfermi la ĉefan menuon

Seĝo

meblo sur kiu oni sidas
Seĝo

Seĝo estas - kiel fotelo - meblo por sidado, plej ofte ĉe tablo. La plimulto de la seĝoj havas 4 piedojn, unu sidsurfacon kun sidalto de 42-45 cm kaj unu (dorsan) apogilon. Pro la graveco de la seĝo kiel meblo oni evoluigis multajn variantojn.

Laŭ Francisko Azorín seĝo estas simple Meblo por sidi.[1] Li indikas etimologion el la latina sedes, el sedere (sidi). Kaj li aldonas la terminojn lulseĝo, apogseĝo, brakseĝo, infanseĝo, faldebla seĝo, seĝeto kaj seĝaro.[2]

Moderna oficeja seĝoRedakti

Oficeja seĝo havas minimume 5 rulradetojn (malmolaj por mola grundo kia tapiŝo aŭ molaj por malmola surfaco kia ligno, kahelo aŭ eĉ PVC). Oni povas ekipi tian oficejan seĝon per brakaj apogiloj; tiaj apogiloj, sidalto, dorsoapogilo povas esti alĝustigitaj. Kelkaj donas tiel agrablan komfortsenton, ke laboranto ekdormemas.

Aliaj seĝojRedakti

Oni evoluigis dum jarcentoj diversajn tipojn de seĝoj, ekz. en Germanio ekzistas melka seĝ(et)o, kiu havas nur unu piedon kaj estas alligita al la korpo. Tiel la melkisto povas uzi ambaŭ manojn.

Pliaj tipojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 182.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligilojRedakti