Kahelo estas tabulo el bakita kaj glazurita argilo aŭ similaj fortikaj materialoj kiel ceramikaĵo, ceramiko, ŝtono, ardezo, porcelano kaj vitro, kaj ĝi estas uzata por pavimi kaj tegi plankojn kaj murojn, en banĉambro, kuirejo; la fornon, kamenon ktp., kaj ankaŭ objektojn kiel la supra surfaco de tabloj.

Kaheloj por planko

Laŭ Francisko Azorín Kahelo estas Plato el iu ajn materio, krom ligno, uzata por pavimi aŭ tegi internon de domo.[1] Li indikas ankaŭ terminon kaheli por Tegi surfacon per kaheloj.[2]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
  2. Azorín, samloke.