Terakoto
Terakoto (el la itala: terra cotta, bruligita tero) estas ceramika substanco bakita el brikkolora (ĉar ferenhava) argilo.
Laŭ Francisko Azorín terakoto estas Skulptaĵo de kuirita argilo.[1] Li indikas etimologion el la latina tera + cocta (tero kuirita).[2]
Famaj terakotojRedakti
La plej fama terakotaĵo estas la terakota armeo en la maŭzoleo de la unua imperiestro de la Qin-dinastio.
Koroplasto (el greka koré, pupo, kaj plassein, formi) estas statueto el terakoto aŭ simila materialo el koto.
Famas ankaŭ la Tanagraj figuretoj.
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 200.
- ↑ Azorín, samloke.
BibliografioRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Terakotokaheloj el Hispanio[rompita ligilo]