Azuleĥoazuleho[1] estas kahelo, emajlita kaj ornamita per bildoj, kiuj origine estis nur bluaj,[2] uzataj en Hispanio, Portugalio kaj Maroko, ĉefe por kovri murojn. La termino azuleĥo venas de la hispana azulejo, el araba الزليجا az-zulaiŷ (polurita ŝtono), kaj aludas al maldika peco de ceramiko, ĝenerale kvadrata, kies unu flanko estas emajlita, rezulte de varmigado pere de substanco baza sur emajlo kiu iĝas akv-imuna kaj brila.

Azuleĥo el placo El-Hedine de Meknezo, Maroko.
Azulejo de merkato-ceno sur muro en Funchal, Madejro, Portugalio

Tiu flanko povas esti unukolora aŭ multkolora, tutebena aŭ kun reliefo. La azuleĥo estas ĝenerale uzata grandkvante kiel elemento asocia al la arkitekturo por kovro de areoj internaj aŭ eksteraj, aŭ kiel izola ornamelemento. Oni ankaŭ trovas azuleĥojn en tiuj lokoj, kiuj estis hispanaj kaj portugalaj kolonioj.

Azuleĥoj estas grava elemento de la portugala arkitekturo; ili estas metitaj sur muroj, plankoj kaj plafonoj, kaj oni konsideras ilin kiel simbolon de la lando.

Referencoj

redakti
  1. Laŭ Francisko Azorín azuleho estas Kaĥelo [tiel] emajlita, ornamita ofte per diverskoloraj desegnoj. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 28.
  2. "Azul" el la sama araba deveno signifas en la hispana blua.

Literaturo

redakti
  • CALADO, Margarida; PAIS DA SILVA, Jorge Henrique, Dicionário de Termos da Arte e Arquitectura, Editorial Presença, Lisboa, 2005, ISBN 20130007
  • KOEPF, Hans; BINDING, Günther (Überarbeitung), Bildwörterbuch der Architektur, Alfred Kröner Verlag, Stuttgart, 1999, ISBN 3-520-19403-1
  • MECO, José, O Azulejo em Portugal, Lisboa, Publicações Alfa, 1993.
  • SABO, Rioletta, FALCATO, Jorge Nuno, Azulejos in Portugal – Fliesendekor in Palästen, Gärten und Kirchen, Hirmer Verlag, München, 1998, ISBN 3-774-7640-4
  • VASCONCELOS, Flórido de, A Arte em Portugal 2, Verbo, 1984
  • CASTALDO, Lluis, Miró al llindar de la modernitat, revista: Estudis Baleàrics 47-48. Institut d'Estudis Baleàrics, Setembre-Desembre de 1993 / Gener-Abril de 1994

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti