PatrujoPatrio (de la latina patrĭa) kutime temas pri la naskolando (aŭ adoptita) al kiu la homo sentas sin ligita pro kulturaj, historiaj, sentimentaj aŭ aliaj kialoj. Patrio ankaŭ estas la naskolando de la gepatroj de persono kiu estas ligita al ĝi eĉ se tiu persono ne naskiĝis en ĝi. La signifo de patrio povas havi politikajn kaj ideologiajn nuancojn, kaj pro tio ĝi povas havi plurajn interpretojn kaj propagandajn uzojn.

Citaĵo
 Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto 'lando' la vortoj 'patrolando' kaj 'hejmolando' ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn 'patruja regno', 'patruja regiono', 'patruja urbo'. 
— Ludoviko Lazaro Zamenhof, DH1913, VII
Citaĵo
 Patrio estas France patrie. La Esperanta "patrujo" estas la vivospaco, la lando de la patroj kaj prapatroj. 
— Rikardo Ŝulco, Sur la vojoj de la Analiza Skolo, p.20


Vidu ankaŭRedakti