Ĝardeno estas (ofte ĉedoma) ĉirkaŭbarita tereno, kultivata agreto.

Vidaĵo tra la parko de Wörlitz al la Templo de Venuso
herbeja fruktoĝardeno

Nuntempe jam ne aperas aparta ĝardeno ĉe la domoj, ĉar sur la etaj parceloj oni ne kultivas agron, flegas plantojn por utilaj fruktoj. Nuntempe en la ĝardenoj kreskas florplantoj kaj ornamplantoj aŭ ili estas tute gazonigitaj.

Laŭ Francisko Azorín Ĝardeno estas Loko, ordinare ĉirkaŭbarita, kie oni kulturas kreskaĵojn por plezuro aŭ profito.[1] Li indikas etimologion el antikva germana gards (domo), el garda (korto); kaj el saksa geard (ĝardeno),[2] kaj li aldonas terminojn ĝardenisto, por homo zorganta ĝardenon; vintra ĝardeno, por ĝardeno vitrumita; infanĝardeno, por ĝardena lernejo por infanetoj; ĝardenurbo, por urbo, domaro, kies domoj staras inter ĝardenoj; botanika ĝardeno, zoologia ĝardeno, pendanta ĝardeno, anglestila ĝardeno, itala ĝardeno.[2]

Vidu ankaŭ pri: fruktoĝardeno, vitejo, parko

Ĝardenisto kaj hortikulturisto redakti

 
ĝardenisto laboranta

Ambaŭ esprimoj ofte estas uzataj sinonime. Oni ankaŭ povas distingi:

Pejzaĝisto (ĝardenisto) redakti

Pejzaĝisto estas ĝardenisto kiu konstruas ĝardenoj kaj pejzaĝaj verdejoj. Pli preciza nomo por la profesio estas ĝarden- kaj pezaĝisto

Legomĝardenoj redakti

Teĥnikoj ĝardenaj redakti

Vidu ankaŭ:

 
Ĝardeno, Monaĥejo de El Escorial.

Publikaj parkoj redakti

Historio redakti

Stiloj de ĝardenoj redakti

Anglastila ĝardeno redakti

Tiu ĝardenostilo estiĝis en Anglio dum 18-a jarcento, kiam oni volis fari ĝardenojn, kiuj male al la antaŭaj (vidu "francastilaj ĝardenoj" kaj "italaj ĝardenoj") similu la "naturon", t. e. la kamparon de Anglio: vastaj herbejoj kun altaj arboj izolitaj meze, vojoj ĉiuj kaj ĉiam kurbaj, boskoj, lagetoj naturaspektaj, dum 18-a jarcento pro la antaŭromantisma sento ofte aldonitis falsaj ruinoj. Tiu stilo pro ĝuste la antaŭromantisma sento tuteŭrope disvastiĝis en la aliaj eŭropaj landoj, kaj plurestis la ĉefa inspirstilo de publikaj parkoj ĝis nun.

Famaj ekzemploj da "anglastilaj ĝardenoj":

Arabaj ĝardenoj redakti

Ĉinaj ĝardenoj redakti

Francastila ĝardeno redakti

 
Florbedoj de la Oranĝerio de la kastelo de Versajlo

Tiel nomatas la stilo de ĝardenoj disvolvitaj ĉirkaŭ palacoj kaj kasteloj, en Francio, en la dua duono de la 17-a jarcento, kaj tiuj, kiuj sekvis tiun stilon.

Ilin karakterizas ne nur, samkiel en la italstilaj ĝardenoj, razenoj, tajlitaj arboj kaj boskoj, mikso de arĥitekturaĵoj, skulptaĵoj, akvo-basenoj kaj ŝprucoj en la kreskaĵoj, geometriaj bedoj, ktp, sed, ĉar konceptitaj, malsimile, en ebenaj pejzaĝoj, ankaŭ vastaj perspektivoj, perdiĝantaj en la foro aŭ fermitaj per vastaj arbomasivoj; ili estas "juvelkestoj" por la kasteloj, kiujn ili ĉirkaŭas, kaj kunligas samtempe ilin pogradtransire je la ekstera kamparo kaj la ĉiel'.

Famaj ekzemploj da "francastilaj ĝardenoj":

Italstila ĝardeno redakti

Japanaj ĝardenoj redakti

 
La parko Sofijivski en Ukrainio ekestis dum la jaro 1796.

Kastela ĝardeno redakti

Kastelparko (ankaŭ kastelĝardeno) estas ĝardeno apartenanta al kastelo, kiu kompletigas kaj kadrigas la domon. La arthistoria evoluo de la kastelparkoj en Eŭropo pasis plejparte paralele al la konstruarĥitekturo.

Pejzaĝa ĝardeno redakti

La termino pejzaĝa parko aŭ foje pejzaĝa ĝardeno ofte uziĝas por priskribi la parkodezajnan stilon de "angla ĝardeno", karakteriza por la 18-a jarcento, aparte por la laboro de la ĝardena arkitekto Lancelot Brown. La vorto tamen ne grandkvante uziĝis dum la 18-a jarcento, kaj populariĝis nur dum la 19-a jarcento, kiam la antaŭaj barokecaj parkoj iĝis malmodaj, kaj aparte multaj "anglaj parkoj" ekestis ĉie en Eŭropo.

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 86.
  2. 2,0 2,1 Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti