Vitejovinberĝardeno[1][2]vinberejo [3][4] (angle vineyard, france vignoble, germane Weinberg, hispane viñaviñedo, itale vignavigneto, portugale vinha) estas agrikultura tereno, ofte en dekliva situo, kiu uziĝas por kultivado de vitoj, la plantoj kiuj produktas vinberojn. La dekliva situo sur suda flanko de monto helpas, ke la plantoj ricevu laŭeble multon da suno. Tro dekliva situo tamen signifas, ke dum pluvado la fekunda tero povus esti forlavata; tial relative malebenaj vitejoj havas terasajn murojn, kiuj malhelpu tiun forlavadon de grundo.

Vitejo dum printempo
Vitejo en Čejkovice dum vinrikolto.
Vitejo en Bono vintre.

Ĝenerale la agrikulturo en industriaj landoj uzas multe da maŝinoj: la deklivaj grundoj, eventuale eĉ kun deklivaj muroj, malhelpas tiun maŝinan helpadon kaj kaŭzas, ke en vitejoj daŭre relative multe da plantoflega kaj rikolta laboro devas esti farata permane.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Biblio, Genezo 9:20: "Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon"
  2. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: vinberĝardeno
  3. La Rabistoj ("Die Räuber" de Ŝillero, per Zamenhof): "la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo"
  4. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: vinberejo