Vinbero

manĝebla frukto (por la genro, uzu Q191019; por la ĉefa vin-specio, uzu Q30046)

Vinberoj,[1] uvoj[2] (el la latina ūva) aŭ traŭboj[3] (el la germana Traube) estas beroj rikoltataj el la grapoloj de vito el la familio Vitacoj.[4][5] Ili estas ofte uzataj por suko (mosto), fermentado (vino),[6][7][8] ĵeleo, sekvinberoj, aŭ manĝataj krude. Vinberoj konsistigas proksime 50% de ĉiuj fruktoj kultive produktataj en la mondo.

Vinberoj en vito
Grapolo de vinberoj

Plantejoj por produktado de vinberoj estas vitejoj; vinberoj kreskiĝas en vitoj inter po ses ĝis tricent vinberoj por grapolo.[9] Ili enhavas pulpon jen blankan jen purpuran kun dolĉa gusto, kaj oni konsumas ilin —krom ties industria uzado por vino kaj sekvinberoj— kiel freŝa frukto kaj en sukoj.[10]

Uzataj specioj redakti

 
Jen vinberoj elpremiĝontaj cele al kreado de mosto kaj poste de vino.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vito.

Vinberoj por la homa konsumado estas normale nur la fruktoj de Vitis vinifera, planto kultivata ĉirkaŭ la Mediteraneo ekde antaŭ miloj da jaroj. Nuntempe, tiu specio estas kultivata en pluraj landoj kun taŭga klimato, ekzemple Usono (precipe en Kalifornio), Novzelando kaj Aŭstralio.

Multe gravas tamen ankaŭ alia specio, Vitis labrusca, kiu nature kreskas nur en Nordameriko. Preskaŭ ĉiuj kultivataj vitoj estas plantoj de Vitis vinifera greftitaj sur Vitis labrusca, ĉar la unua produktas pli bonajn fruktojn sed la dua pli bone kontraŭstaras plurajn malsanojn. La beroj de Vitis labrusca, kvankam malpli bongustaj ol tiuj de Vitis vinifera, estas manĝeblaj.

Kvankam ĉefaj specioj kultivataj estas devenaj el la eŭropazia Vitis vinifera, gravas ankaŭ aliaj specioj el Azio kaj Ameriko, nome la jenaj:

Uva kokolobo, Coccoloba uvifera, estas la nomo de frukto tute ne rilata kun la vituvo, ĉar ĝi apartenas al la familio Poligonacoj, kvankam ĝi montras guston iom similan al vinbero; ankaŭ ĝia formo estas simila, sed kun ununura granda semo. La planto estas arbo, kiu povas atingi imponan grandon kaj estas ofta en Karibio. Ĝi gravas ankaŭ pro komponanto nome acidomitozo, kiu kontribuas al kresko kaj vigligo de korpaj muskoloj.

Priskribo de la planto redakti

 
Vita ĉiro

La vito (aŭ vinberujo) estas grimpoplanto: la radikoj estas en la tero, sed la trunko ne kreskas rekte, tamen sin apogas sur iu subtenanto, natura aŭ artefarita. La vito ne estas parazita, ĉar ĝi ne elprenas sukojn aŭ nutraĵon el la subtenanto. Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. Iliaj palmobranĉaj folioj enhavas kvin lobojn kaj ili estas baze korformaj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). Ili enhavas kvin petalojn supre unuiĝitaj. La fruktoj estas beroj.

La folioj estas grandaj, manformaj, vintre falantaj.

La floroj estas malgrandaj, verdaj aŭ flavaj, kunigataj en floraroj, kiuj poste naskas fruktarojn. Ofte oni nomas tiujn arojn "grapoloj", sed la vera grapolo estas pli simpla; science ĉe Vitis estas tirsoj (grapoloj de cumetoj).

La fruktoj estas beroj, kun blua, ruĝa aŭ verda ŝelo (eĉ preskaŭ nigra aŭ preskaŭ blanka). Ili kreskas grupigitaj en grapoloj de 6 al 300 vinberoj. Ili povas esti nigraj, violaj, flavaj, orkoloraj, purpuraj, rozkoloraj, brunaj, onanĝkoloraj aŭ blankaj, kvankam tiuj lastaj estas reale verdaj kaj evolue ili devenas el ruĝaj vinberoj per mutacio de du genoj kiu faras ke ili ne disvolvigas antocianojn, kiuj estas kio havigas pigmentadon.

Koloroj de vinberoj
Tre malhelaj, preskaŭ nigraj
Bluaj
Ruĝaj
Helaj
Verdaj

Produktado redakti

 
Pintaj 20 vinberproduktantaj landoj en 2012.[11]
 
Vitejoj ĉe la rivero Mozelo, Germanio.

La produktado de vinberoj en la tuta mondo dum 2012 estis, laŭ FAO[12] de 67 milionoj da tunoj (35% en Eŭropo, 33% en Azio, 23% en Ameriko). Ĉinio produktis preskaŭ 10 Mt, Usono ĉirkaŭ 6.7, Italio ĉirkaŭ 5.8, Francio ĉirkaŭ 5.3. Laŭ informoj de FAO la tutmonda produktado de vinberoj okupas ĉirkaŭ 75 866 kvadratajn kilometrojn. Proksimume 71 % de la produktado estas uzata por fabrikado de vino, 27 % por freŝa konsumo kaj 2 % kiel sekigitaj fruktoj. Parto de la produktado de mosto estas uzata kiel sukersurogato (dolĉigaĵo) por sukoj komercigitaj sub la motoj "sen aldonita sukero" kaj "100 % natura". La tereno dediĉita al la vitoj kreskas ĉiujare ĉirkaŭ 2 %.

La produktado de vinberoj malrapide kreskis dum la lastaj jaroj. Antaŭ 20 jaroj, la monda produktado estis ĉirkaŭ 60 milionoj da tunoj. Tamen, la listo de la plej gravaj produktantaj landoj ege ŝanĝis: en 1992 Italio estis la unua produktanto, Eŭropo produktis pli ol 50% de vinberoj tutmonde kaj Ĉinio produktis nur la dekonon de sia nuntempa produktado.

 
La plej malnova vito de la mondo "Stara Trta"/ Malnova vito en urboparto Lent, en Maribor (Slovenio), en la jaro 2007

Vinberoj estas kultivataj nur en regionoj kun klimato mediteranea aŭ modere varma. La planto toleras vintre temperaturojn ĉirkaŭ ĝis −15 , sed dum la printempo la temperaturo ne devas fali sub −5 , kaj la varma sezono devas daŭri sufiĉe longe[13][14]. Tamen, la eltenkapablo dependas de la kulturvario.

La vinbero estas rikoltata preferinde fine de somero al komenco de aŭtuno en la mediteraneaj klimatoj de la Norda Hemisfero.

La jena tabelo de la ĉefaj produktantoj de vino montras la korespondon kun la areoj dediĉitaj al plantado de vitejoj:

 
Produktado de vinberoj en 2005.
 
Vitejoj de Montrachet en Burgonjo, Francio.
Lando Dediĉita areo
Hispanio 11.750 km²
Francio 8.640 km²
Italio 8.270 km²
Turkio 8.120 km²
Usono 4.150 km²
Irano 2.860 km²
Rumanio 2.480 km²
Portugalio 2.160 km²
Argentino 2.080 km²
Ĉilio 1.840 km²
Aŭstralio 1.642 km²
Anglio 1.053 km²

Fonto: FAO, Internacia Organizo pri Vito kaj Vino Arkivigite je 2011-10-01 per la retarkivo Wayback Machine, Aŭstralia Organizo pri vino kaj brando Arkivigite je 2008-07-22 per la retarkivo Wayback Machine.

Kelkaj vinberejoj
Vidu ankaŭ la voĉon "vinkultivado"

Historio redakti

 
Mezepoka bildo de vinberproduktado.

La vinbero estas origina de Azio, kaj pli precize el la areo inter Kaŭkazo kaj Okcidenta Azio, nome en Mezoriento kie oni kultivis ĝin antaŭ 6 000 ĝis 8 000 jaroj.[15][16][17] La kultivo de la vinbero datiĝas el prahistoriaj tempoj, pruvite per trovitaĵoj de semoj en arkeologiaj kuŝejoj de la Bronzepoko.[18] Estas historia registro de ĉirkaŭ la jaro 4000 a.n.e., pri la plej antikva vinkelo konata ĝis hodiaŭ.[19] Gisto, unu el la plej fruaj aldomigitaj mikroorganismoj, ekzistas nature en la ŝeloj de vinberoj, kio povis konduki al la malkovro de alkoholaĵoj kiel vino.

La historio de vinberoj kaj vino daŭras dum miloj da jaroj kaj estas proksime interplektita kun la agrikultura historio kaj okcidenta civilizo. La unuaj signoj de ĝia kultivado estas en Kartvelio ĉirkaŭ 6 000 a.n.e.[20][21][22][23][24][25], tiam pli ĝeneralaj indicoj baldaŭ estis trovitaj poste en la Proksima Oriento, kie la vito kaj la alkoholaĵo produktita per fermentado de ĝia suko estis gravaj al Mezopotamio, Israelo, kaj Egiptujo kaj al esencaj aspektoj de fenica, greka, kaj romia civilizoj. Tiukadre multaj kulturaj elementoj de tiaj civilizoj estis ligitaj al la vinbero kaj al la vino, nome Dionizo, greka dio de vino,[26] la miraklo de konverto de akvo en vinon fare de Jesuo en la kristanaj evangelioj dum la epizodo nomita Nupto de Kanaano[27] kaj la akompano al pano de vino en la Lasta Vespermanĝo ktp. En Antikva Egipto oni kultivis la malhelan vinberon kiel estis registrita en antikvaj hieroglifoj, same kiel grekoj, fenicoj kaj romianoj, kiuj uzis ilin kaj por rekta manĝado kiel freŝa frukto kaj por la produktado de vino.[28]

Multaj el la plej gravaj vin-produktantaj regionoj de Okcidenta Eŭropo kaj regiono de Mediteranea Maro unue estis establitaj dum antikvo kiel grandaj plantejoj de vitoj, nome vitejoj.[29] Vinfarada teknologio pliboniĝis konsiderinde dum la tempo de la Romia Imperio: multaj vinbervarietatoj kaj kultivadaj teknikoj estis konataj tiam.[29] Oni konsideras la kulturon de la Romia Imperio responsable pri la etendo de la kultivo kaj uzo de la vinbero por granda parto de Eŭropo,[30][31] eĉ al nordiaj landoj, kie la malvarmo detruis facile la kultivojn, kaj eĉ oni kreis plantejojn de vinberoj protektitaj per vitroj en forcejoj.[31]​ Paralele al la romiaj kultivoj, ankaŭ la grekaj kulturoj disvolvis la vitikulturon, kaj la praktiko jam tiom etendiĝinta de la vitikulturo en Eŭropo, tiu fenomeno pludaŭris laŭlonge de la tuta historio.[32]

En la 9-a jarcento, la urbo Ŝirazo estis fama pro produktado de kelkaj el la plej bonaj vinoj de Mezoriento. Pro tio oni kredas, ke la ruĝa vino Sirazo devenas de la nomo de tiu urbo de la Persa Imperio.[33]

 
Filoksero, plago de la vitoj kiu damaĝis la plimulton de eŭropaj kultivoj fine de la 19-a jarcento.

Vinproduktado kaj konsumo de vinberoj pliiĝis, burĝonante de la 15-a jarcento pluen kiel parto de eŭropa ekspansio.[31][33] Malgraŭ la giganta laŭsoatako de 1887 fare de filoksero, moderna scienco kaj teknologio adaptiĝis kaj industria vinproduktado kaj vinkonsumado nun okazas ĉie en la mondo. La vito kaj produktado de vinberoj kaj vino transiris el Eŭropo al Ameriko kiel parto de la kolumba interŝanĝo. Fakte la unuaj navigistoj ofte kunportis vinon kiel parto de la navignecesaĵoj, foje anstataŭ aŭ krom akvo, pli malfacile konservebla. En Ameriko etendiĝis rapide la vitikulturo, sed pro plago de latinoamerika deveno, nome la filoksero, la eŭropaj kultivoj de vitoj poluiĝis de tia insekto kaj la eŭropa vitikulturo estis grave damaĝita dum multaj jaroj, speciale fine de la 19-a jarcento.[31][33] Pro tiu plago, la eŭropaj vitikultistoj estis devigitaj formi hibridojn kun la amerikaj vitejoj, kiuj jam estis rezistantaj kontraŭ la filoksero.[31][33] Tio pavis la vojon al granda reinventado de la vitikulturo, ĉar oni kreis multajn variaĵojn tute novajn de vitoj.

Post la koloniigo de Ameriko, vino produkteblas ĉefe en la moderklimataj zonoj, Kalifornio en Usono, Ĉilio, Argentino ktp. En Argentino ekzemple vino produktiĝas ĉefe kaj tradicie en la provincoj Mendoza, San Juan, Salta, La Rioja, Kordobo, Katamarko kaj en la lastaj jardekoj ekproduktiĝis en la provincoj Neŭkeno, Río Negro, Entre Ríos, Ĉubutio, Bonaero kaj Santa Fe. En tiu samaj areoj vinberoj estas ankaŭ rekte konsumataj.

En Nordameriko, naturaj vinberoj apartenantaj al kelkaj specioj de la genro Vitis abundis en la naturo tra la tuta kontinento, kaj estis parto de la dieto de multaj Indianoj, sed estis konsideritaj de la komencaj eŭropaj kolonoj kiel netaŭgaj por produkti vinon. En la 19-a jarcento, Ephraim Wales Bull de Concord (Masaĉuseco), kultivis semojn el naturaj vitoj de Vitis labrusca por krei la vinberon Concord kiu estos poste grava agrikultura kultivo en Usono.[34]

En 2005 teamo de arkeologoj konkludis, ke kelkaj kruĉoj el la Ĥalkolitiko, kiuj estis malkovritaj en Kipro en la 1930-aj jaroj, estas la plej antikvaj siatipe en la mondo, datitaj el la jaro 3500 a.n.e.[35] Krome, Komandario, dolĉa desertvino ankaŭ el Kipro, estus la plej antikva fabrikita vino en la mondo, kun deveno tiom for kiom ĝis 2000 a.n.e.[36]

Kultivado redakti

 
Vinberoj.

La unua paŝo estas la kultivado de la vito. La vina vito[37], (latine Vitis vinifera), estas planto duonlignagrimpanta kiu, lasita libere kreskanta, povas atingi pli ol 30 metrojn, sed kiu, pro homa agado, per ĉiujara greftado, iĝas limigita al malgranda arbusto de ĉ. 1 m. Ties frukto, la vinbero, estas manĝebla kaj kruda materialo uzata de antikveco por fabrikado de vino kaj de aliaj alkoholaĵoj. Oni uzas la terminon vitejo por la tereno priplantita je vitoj. Vito estas tipa kultivaĵo de regionoj ĉirkaŭ la Mediteraneo kaj de aliaj moderklimataj areoj, ofte kune aŭ rivale kun olivarboj.

La vitoj esence disvolvas la ciklon de la karbono per siaj folioj kaj la fotosintezo generas en la fruktoj (la vinberoj) la necesajn sukerojn por sia stokado. La vinberoj estas tial "stokejoj" de sukeroj uzataj poste por la fermentado de vino. La kultivo de la vinbero centriĝas en la permanenta kontrolado de tiu procezo de iompostioma "stokado" de sukero en la fruktoj. Ajna problemo kiu malprofitu aŭ rompu la ekvilibron, ekzemple malbona stucado faras, ke la sukero koncentriĝu en malgranda nombro de fruktoj; en tero modere malseka la radikoj enprofundiĝas cele al absorbado de la mineraloj necesaj (ĉefe kalio). La ekvilibro inter la enhavo de sukeroj kaj acidoj ludas gravan rolon en la kvalito de la fina rezulto de la vino.

Ĝenerale al ju pli da suno estas eksponita la vito des pli granda estas la koncentro de sukeroj en la vinberoj, kaj male malmulta ekspono havigas malgrandan kvanton de sukeroj (kaj tial ankaŭ malgrandan kvanton de alkoholo). Tiu koncentro de sukero en la vinberoj kutime estas regulata en la diversaj landoj kaj estas kutime mezurata per portebla refraktometro (sufiĉas malgrandaj kvantoj de vinbersuko por determini la koncentron de sukero en gradoj Brix). Tial, cele al maksimumigo de la kvanto de lumo ricevita, oni adaptas la vitejojn kun formoj de pergolo cele al kaptado de la plej granda kvanto de sunradiado ebla.

 
"Blankaj" (fakte helverdaj) kaj "nigraj" (malhelbluaj) surtable manĝeblaj vinberoj.

Dum la maturiĝo de la vinbero en la vito okazas ŝanĝo en la vinbero, laŭ kiu ĝi ŝanĝas sian metabolon kaj ekstokiĝas sukerojn je tre alta rapideco, kaj samtempe malpliiĝas la koncentro de acidoj ene de la vinbero. En la Norda Hemisfero tiu ŝanĝo okazas en la monato julio. Tuj la vinberaro de vito ĉesas esti verdkolora kaj iĝas flavaj, se la variaĵo estas de blanka vinbero aŭ ruĝiĝas, se la variaĵo estas de ruĝa vinbero. Tiu fenomeno ne okazas en ĉiuj vitoj de la vitejo samtempe. Tio utilas al kultivisto por determini la momenton de la vinberrikolto. Ekzistas du aliaj faktoroj kiuj determinas tiun momenton kiel povas esti la transiro de koloro de la semoj de la interno de la vinbero, kiuj kutime el verdaj iĝas brunaj, aŭ la maturiĝo de la polifenoloj. Antaŭe la lertaj vitkultivistoj maĉis po unu vinberon ĉiutage el la momento de la ŝanĝo kaj per la gusto kaj detektitaj odoroj determinis la starton de la vinberrikolto. Nuntempe tiun mezuradon oni faras per precizigaj mezuriloj kiaj refraktometroj, ktp.

Aŭstraliaj kaj kaliforniaj esploristoj studis vitikulturon, atingante interesajn rezultojn, sed eble tro fokusitaj al la praktikado. En la Universitato de Davis, en Kalifornio, per simpla studado de vitikulturo speciale atentinte nek al ampelografio, nek al ampelologio nej al ampelometrio oni atingis rezultojn tre alte valorigitaj en la sciencaj medioj. La malnovaj vitoj havas multajn partianojn, spite al sia plj malgranda rendimento;[38] sed​ poste oni malkovris, ke tiu bona rezulto ne estas okazigita rekte de la maljuneco de la vito, sed pro la fakto ke estante malnova la malmultaj vinberoj kiujn ĝi produktas ricevas pli grandan kvanton de sunradiado. Similan rezulton oni povas atingi pere de novaj vitoj havigante al ili pli grandan eksponon al la sunlumo kaj klopodante por ke la vinberoj ne kaŝu tiun lumon unuj al aliaj. Tradicie oni serĉis terenojn kun alta ekspono al sunlumo kaj tiukadre ankaŭ kun malmulta nubaro kaj sekve precipitaĵo. Sed — kiel asertas la fakulo Carlos Falcó — tiujn samajn rezultojn oni povas akiri pere de laŭguta irigacio kaj la nomita “canopy management”, tradukebla al “administrado de la foliaro” aŭ "de la irigacio", atingante produktadon kiu povus sesobligi la produktadon, kvankam ne tiom la kvaliton.[39] Tian metodon de vitikulturo malpermesas la leĝaro de la Eŭropa Unio kiu favoras ĉiun kriterion kiu certigu ne ekzistadon de plusoj (troa kvanto) de vino. Tiukadre, ankaŭ oni limigas la praktikon pergoligi la vitojn, ĉar tiu estas la metodo aplikita tradicie por multobligi la produktadon.

Konsumado redakti

 
Permana rikolto de vinberoj

Vinberoj estas konsumataj en du ĉefaj manieroj:

  • krude, kiel freŝaj fruktoj;
  • post aparta prilaborado, kiel vino.

Pli malofte, vinberoj estas konsumataj alimaniere:

Ankaŭ la plej kutima vinagro kaj iuj likvoroj devenas de vinberoj, kvankam nerekte (pere de vino).

En popola kulturo redakti

La dek du uvoj de la bona sorto estas hispana tradicio kiu konsistas en la manĝado de dek du uvoj noktomeze de la 31a de decembro koincide kun dej du sonorilfrapoj por bonvenigi la Novjaron. Tiu tradicio ŝaine estas datita de almenaŭ 1895,[40]​ sed definitve establiĝis en 1909. Laŭdire, decembre tiujare, kelkaj vitkultivistoj el Provinco Alikanto popularigis tiun kutimon por vendi plej bone grandan kvanton de uvoj de bonkvalita rikolto. Laŭ la tradicio, manĝi tiujn dek du uvojn kondukas al bonsorta kaj prospera jaro.[41] En kelkaj areoj, oni kreas, ke tiu kutimo malproksimigas sorĉistinojn kaj ĝeneralan malbonon,[42]​ kvankam tiun "magion" oni traktas kiel antikva heredaĵo, kaj en la aktualo oni konsideras nur kiel kultura tradicio por bonvenigi la novjaron. Estas du ĉefaj lokoj en kiuj homoj kuniĝas por plenumi tiun tradicion: ĉu hejme familie post la vespermanĝo ĉu en la ĉefaj placoj de la lando, estanta la Pordo de la Suno (Madrido) la plej fama loko kaj fakte kie startis tiu tradicio.

La Vinberoj de Kolero (angle The Grapes of Wrath) estas romano verkita de John Steinbeck en 14-an de aprilo 1939 konsiderata unu el la ĉefaj verkoj de la usona literaturo. Ekzistas samnoma filmo bazita sur la romano, reĝisorita de John Ford kun Henry Fonda role de Tom Joad. La filmo The Grapes of Wrath, same kiel la fontoromano, rakontas pri familio en Oklahomo, la Joad-oj, kiu iĝis migraj laboristoj dum la granda depresio. La filmo montras ilian malfacilan vojaĝon trans lando al Kalifornio.

Referencoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 5an de septembro 2023.
  2. PIV NPIV Alirita la 5an de septembro 2023.
  3. PIV NPIV Alirita la 5an de septembro 2023.
  4. CONSUMER ([1]), EROSKI. «Las uvas». Konsultita la 7an de junio 2020.
  5. «Urbina Vinos Blog: Taxonomía y Morfología de la Vid». Arkivigite je 2021-01-12 per la retarkivo Wayback Machine Urbina Vinos Blog. 10a de majo 2019. Konsultita la 8an de junio 2020.
  6. Enófilo 2.0, (22a de novembro 2013). «El increíble proceso químico que transforma el mosto en vino». Directo al Paladar. Konsultita la 8an de junio 2020.
  7. «Elaboración del vino II. Fermentación». Guía Vino. Konsultita la 8an de junio 2020.
  8. «Fermentación, un proceso mágico que transforma la uva en vino». Gastropass. 11a de julio 2017. Konsultita la 8an de junio 2020.
  9. «Uva - EcuRed». www.ecured.cu. Konsultita la 7an de junio 2020.
  10. «Uva - Información general». www.frutas-hortalizas.com. Konsultita la 7an de junio 2020.
  11. Top 20 grape producing countries in 2012(el Retarkivo {{{1}}}) faostat.fao.org.
  12. FAOSTAT angle,france,hispane
  13. Istruzione Agraria Online - Vite - Vitis vinifera L. itale
  14. Iowa State University - Cold Climate Cultivars Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine angle
  15. "ANGŪR – Encyclopaedia Iranica". iranicaonline.org. Alirita en 2021-04-06. "According to A. de Candolle (L'Origine des plantes cultivées, Paris, 5th ed., 1912, p. 152) the grape-vine is at home in the region south of the Caucasus, from the Black Sea to the Caspian region of Iran, where "it has the shape of a strong liana climbing over high trees and producing abundant fruit without any pruning or cultivation." His statement is still generally accepted, since the greatest diversity in varieties can be observed there."
  16. This, Patrice; Lacombe, Thierry; Thomash, Mark R. (2006). "Historical Origins and Genetic Diversity of Wine Grapes" (PDF). Trends in Genetics. 22 (9): 511–519. doi:10.1016/j.tig.2006.07.008. PMID 16872714. Arkivita el la originalo (PDF) en 2013-10-04.
  17. «Uva - Origen y producción». www.frutas-hortalizas.com. Konsultita la 7an de junio 2020.
  18. «Uva | Origen y variedades | Frutas | CONSUMER EROSKI». frutas.consumer.es. Konsultita la 7an de junio 2020.
  19. «Earliest Known Winery Found in Armenian Cave». National Geographic News (en angla). 12a de januaro 2011. Konsultita la 7an de junio 2020.
  20. McGovern, Patrick E. (2003). [www.penn.museum/sites/biomoleculararchaeology/wp-content/uploads/2010/04/Georgia%20Wine.pdf Ancient Wine: The Search for the Origins of Viniculture (PDF).] Princeton University Press. Arkivita (PDF) el la originalo en 2013-10-04.
  21. McGovern, P. E. "Georgia: Homeland of Winemaking and Viticulture". Arkivita el la originalo en 2013-05-30.
  22. Keys, David (2003-12-28) Now that's what you call a real vintage: professor unearths 8,000-year-old wine Arkivita en 2013-06-03 ĉe Wayback Machine. archaeology.ws.
  23. Ghost of the Vine: in Georgia, science probes the roots of winemaking, National Geographic.
  24. Now that's what you call a real vintage: professor unearths 8,000-year-old wine, Independent.
  25. Wine Birthplace: Georgia, According to NASA Arkivigite je 2017-04-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  26. Laŭ Francisko Azorín Dioniso estis Greka, mita dio; simbolis la kamparan misteron, la ĝojon k. la vinon; estis identigita je Bakĥo k, ikonografie similprezentita. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 56. Kaj li indikas etimologion el la latina Dionysius, el la greka Dionysios. Azorín, samloke.
  27. «Jesús transforma el agua en vino - Historia de la Biblia - Historias Bíblicas». BibliaVida. Konsultita la 7an de junio 2020.
  28. Services, Department of Health & Human. «Grape». www.betterhealth.vic.gov.au (en angla). Konsultita la 7an de junio 2020.
  29. 29,0 29,1 R. Phillips, A Short History of Wine p. 37, Harper Collins, 2000, ISBN 0-06-093737-8
  30. «Origen, historia y evolución del cultivo de la vid». Carlos Serres. 13 de marzo de 2018. Konsultita la 7an de junio 2020.
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 «Uva- Historia y producción - Región de Murcia Digital». www.regmurcia.com. Konsultita la 7an de junio 2020.
  32. anaescriva (26a de septembro 2008). «Las uvas y su historia (Ana E.)». Nutrición y Tecnología de los Alimentos. Konsultita la 7an de junio 2020.
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 Johnson, Hugh (2004). «58». En Mitchell Beazly, eld. "The Story of Wine" (en angla). New Illustrated Edition. p. 131. ISBN 1-84000-972-1.
  34. Jancis Robinson, Vines, Grapes & Wines (Mitchell Beazley, 1986, ISBN 1-85732-999-6), pp. 8, 18, 228.
  35. "Wine History Cyprus".
  36. "Oldest manufactured wine". Guinness World Records.
  37. vito en PIV ĉe vortaro.net
  38. Vid. prie Jacky Rigaud, «The old vines», en International vintage magazine, 9a de oktobro 1997, p. 10. kaj sekvaj.
  39. Carlos Falcó, Entender de vino, Madrid, 1990, p. 32.
  40. La Correspondencia de España XLVII (13.844) (Madrid). 1a de januaro 1896. p. 3.
  41. Spicer, Dorothy Gladys (22a de februaro 2008). Festivals of Western Europe. BiblioBazaar. p. 256. ISBN 9781437520163.
  42. McCann, Jim; Benedict, Jeanne (2001). Celebrations: a joyous guide to the holidays from past to present. Penguin Group (USA) Incorporated. p. 161. ISBN 9781557883735.

Literaturo redakti

  • Creasy, G. L. kaj L. L. Creasy. (2009). Grapes (Crop Production Science in Horticulture). CABI. ISBN 978-1-84593-401-9
  • Bernd Altmayer: Veränderungen der Inhaltsstoffe von Traubenmosten und Mykotoxin-Bildung durch Weintrauben besiedelnde Pilzarten. Dissertation an der Universität Kaiserslautern, Kaiserslautern 1982.
  • Gemmrich: Anwendungsorientierte Forschung und Entwicklung an Fachhochschulen: Entwicklung eines Optisensors zur automatischen Qualitätskontrolle bei der Anlieferung von Weintrauben in der Kelter. (Kurztitel: Optisensor für Weintrauben; Schlussbericht nach Nr. 3.2 BNBest-BMBF.) Fachhochschule Heilbronn, Heilbronn 1999.
  • Vega G., Juan Luis.; Mora González, Gloria María.; Bojanini, Johana.; Mejia Correa, Lina.; Abad Londoño, María Isabel.; Escobar R., Vanessa. (2014). Los secretos de las plantas : 50 plantas medicinales en su huerta. Fundación Secretos para Contar. ISBN 978-958-57007-6-5. OCLC 1120997289. Konsultita la 8an de junio 2020.

Vidu ankaŭ redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grape en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Uva en la hispana Vikipedio.