Sekvinbero

sekigita frukto de vinberujo

Sekvinberoj (aŭ malofte rosinoj) estas sekigitaj fruktoj de la vinberujo. Ili estas rikoltataj maturaj kaj sekigataj en suno aŭ ombro ĝis la humido atingas nur 25% ĝis 15%. Tiel la sukerenhavo atingas ĝis 60%.

Sekvinberoj
Sekigi vinberojn al la suno por igi ilin sekvinberoj, en Kreto

Pro tio sekvinberojn oni ofte enmetas en dolĉaĵojn, sed oni povas ankaŭ manĝi ilin krudaj.

Sekvinberoj estas ĉefe produktataj en Turkio, Aŭstralio, Sudafriko kaj Kalifornio.

Vidu ankaŭ redakti