Concord (Masaĉuseco)

urbo en Masaĉuseco, Usono


Concord - prononco laŭ IFA-transskribo [kɒn.kord] - estas urbo de Masaĉuseco, subŝtato de Usono. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2020, en la urbo vivis 18 491 loĝantoj[1] sur areo de 67,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 274 loĝantoj/km². La urbo apartenas al la kantono Middlesex.

Concord
urbo de Nova Anglio
Administrado
Poŝtkodo 01742
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 491  (2020) [+]
Loĝdenso 274 347 181 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 28′ N, 71° 21′ U (mapo)42.460277777778-71.349444444444Koordinatoj: 42° 28′ N, 71° 21′ U (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 6,74e-05 km² (0 .00 674 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Concord (Masaĉuseco)
Concord (Masaĉuseco)
DEC
Concord
Concord
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Situo de Concord

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Concord, Massachusetts [+]
vdr
La Malnova Domego

Historio redakti

Laŭ Henry James, Concord estas por la usona literaturhistorio kio Vajmaro estas al germana literatura historio. Multaj el la plej gravaj verkistoj de la usonaa Romantikismo vivis ĉi tie, inkluzive de Ralph Waldo Emerson kaj Nathaniel Hawthorne. Tiutempe, Concord estis konsiderita la hejmo de la usona novidealista movado.

Famas la lageto Walden, ĉe kies bordo Henry David Thoreau loĝis en ŝtipkabano dum du jaroj. Li priskribis siajn spertojn kun la simpla vivo en sia verko Walden. Ankaŭ konata estas La Malnova Domego (angle "The Old Manse"), konstruita fare de la avo de Emerson en 1770 kaj hejmo de Ralph Waldo Emerson kaj poste Nathaniel Hawthorne kaj lia edzino. Louisa May Alcott ankaŭ vivis ĉi tie en la 1860-aj jaroj.

La urbo ankaŭ estas fama apud la loko Lexington kiel loko de la unuaj bataloj en la kunteksto de la Usona Milito de Sendependeco.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti