Hubejo
Hubejo (ĉine 湖北, pinjine: Húběi, «norde de la lago») estas provinco de Ĉinio.
Hubejo | |||||
| |||||
Mallongigo: 鄂 (è) | |||||
provinco de Popola Respubliko Ĉinio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉinio kun Hubejo montrata
| |||||
Signifo de nomo | norde de la lago | ||||
Administra speco | Provinco | ||||
Ĉefurbo | Vuhano | ||||
Plejgranda urbo | |||||
Provincestro | Wang Xiaodong
(ekde 20-a de januaro 2017) | ||||
Areo | 187 500 km² | ||||
- Latitudo | |||||
- Longitudo | |||||
Loĝantaro | (2020) | ||||
- Ĉirkaŭ | 57 752 557 | ||||
- Loĝdenso | 311/km² | ||||
Ekonomio | () | ||||
- MEP | |||||
- MEP po kapo | |||||
HDI | () () | ||||
Etnoj | 732 komunumegoj, 277 kvartaloj, 200 komunumoj, 10 komunumoj de naciaj malplimultoj | ||||
ISO 3166-2 | CN- | ||||
Oficiala retejo | |||||
Laŭ la stato de 2020 en la provinco vivis 57 752 557 loĝantoj sur areo de 185 900 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 311 loĝantoj/km². La provinca ĉefurbo estas Vuhano. Politika centro krom la ĉefurbo estas ankaŭ Jingzhou, ekonomiaj centroj krom la ĉefurbo ankaŭ Shiyan kaj Xiangfan.
Geografio
redaktiHubejo situas en la granda Nord-Ĉinia Altebenaĵo. La provincon trafluas la riverego Jangzio, la plej longa rivero de Azio. Sian nomon la provinco havas pro sia situo norde de la laga regiono lime al la regiono Hunan, kiu troveblas laŭlonge de la rivero Ĉangĝiang.
La klimato estas subtropika, la unuopaj sezonoj klare diferencigeblas kaj la averaĝa jara temperaturo estas inter 15 kaj 17 °C. La vintro estas seka, la temperaturoj dum januaro atingas 3 ĝis 4 celsiusajn gradojn, dum la someroj varmas kaj humidas kun juliaj temperaturoj de 27 ĝis 29 °C. La jara kvanto de pluvo estas 600 ĝis 1.600 mm, el kiuj ĝis 50 procentoj pluviĝas inter junio kaj aŭgusto. La apud-riveraj regionoj ofte inundiĝas.
La evoluon de la provinco influis, ke Hubejo - kvankam sen mara haveno - havas bonajn riverajn konektojn kun la apudmaraj regionoj kaj la eksterlando. Vuhano post Ŝanhajo havas la duan plej grandan havenon borde de la rivero Jangzio. La grava nord-suda fervoja linio de Vuhano gvidas norden al Pekino (Beijing) kaj suden al Kantono.
Administra divido
redaktiLa provinco sur regiona nivelo konsistas el 12 eksterdistriktaj urboj, kiuj fakte estas grandaj regionoj kaj multe pli ol "urbo", kaj el 1 aŭtonoma regiono. Aldoniĝas 3 urboj sur distrikta nivelo, kiuj ne ligiĝas al regiona registaro, sed rekte al la provinca administrado. En la unuopaj regionoj (la 12 eksterdistriktaj urboj) sur distrikta nivelo aldoniĝas 12 urbaj distriktoj, 37 distriktoj, 2 aŭtonomaj distriktoj, 1 arbara areo, kaj sur la komunuma nivelo 732 komunumegoj, 277 kvartaloj, 200 komunumoj, 10 komunumoj de naciaj malplimultoj.
La ekster-distriktaj urboj estas
- urbo Vuhano (武汉市);
- urbo Huangshi (黄石市);
- urbo Xiangfan (襄樊市);
- urbo Shiyan (十堰市);
- urbo Jingzhou (荆州市) kun siaj du urbodistriktoj Jingzhou kaj Shashi;
- urbo Jiĉang (宜昌市);
- urbo Jingmen (荆门市);
- urbo Ezhou (鄂州市);
- urbo Xiaogan (孝感市);
- urbo Huanggang (黄冈市);
- urbo Xianning (咸宁市);
- urbo Suizhou (随州市);
- aŭtonoma regiono Enshi de la naciaj malplimultoj Tujia kaj Miao (恩施土家族苗族自治州).
Urboj sur distrikta nivelo, kiuj ne ligiĝas al regiona registaro, sed rekte al la provinca administrado:
Partnera regiono
redaktiLa provinco havas partnerajn rilatojn kun
- la federacia lando Saksio de Germanio (ekde 2004).