Jangzio

longa rivero en Ĉinio

Jangzio[1] (Pinjino: Cháng Jiāng: "Longa rivero"), ankaŭ nomata Blua Rivero, estas la plej longa rivero en Azio kaj post la Amazono kaj Nilo, la tria plej longa riverego de la mondo. (En ĉina E-a medio uzatas la formo Yangzi-rivero)

Jangzio
ĉine: 扬子江, pinjine: Yángzǐ Jiāng
rivero
Qutang Gorge on Changjiang.jpg
Vido de gorĝo Kutang laŭlonge laŭ Jangzio el Baidiĉeng
Oficiala nomo: 扬子江
Signifo de la nomo: Longa rivero
Kutime nomata: 长江
Lando Ĉina Popola Respubliko Ĉinio
Trafluas tra provincoj
Kelkaj gravaj alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Gravaj urboj
Fontrivero Geladaindong
 - situo Tibeta Altebenaĵo, Tanggula, Ĉinghajo
 - alteco 5 042 m
 - koordinatoj 33° 25′ 44″ N 91° 10′ 57″ O / 33.42889 °N, 91.18250 °O / 33.42889; 91.18250 (mapo)
Enfluejo Orientĉina Maro
 - alteco m
 - koordinatoj 31° 23′ 37″ N 121° 58′ 59″ O / 31.39361 °N, 121.98306 °O / 31.39361; 121.98306 (mapo)
Suma longo 6 300 km (3 915 mi)
Suma akvokolektejo 1 808 500 km² (180 850 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 30 166 /s
 - maksimuma 70 800 /s
 - minimuma 2 000 /s
Mapo de rivero
Mapo de rivero
Mapo de akvokolekteja areo de Jangzio
Mapo de akvokolekteja areo de Jangzio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chang Jiang

Ĝi trafluas 6.300 km, el kiuj ŝipveturebla estas 2.800 km en Ĉinio. La akvokolekta areo estas 1.970.000 km², kie vivas ĉirkaŭ 350 milionoj da homoj. Tie troviĝas duono de la agrikultura kaj pli ol 40% de la industria produktado de Ĉinio. Ĉe la buŝo (elfluo) ĝi liveras averaĝe ĉirkaŭ 35.000 m³ akvon je sekundo.

La Jangzio fontas en la alto de ĉirkaŭ 5.500 m sur la Tibeta Altebenaĵo kaj trakuras en la supra kaj meza fluo ĝis Yichang multajn ravinojn, gorĝojn ktp. La plej konata estas la Tri Gorĝoj inter Chongqing kaj Yichang, kie oni konstruis akvo-energiocentralon, la t.n. Baraĵo Tri Gorĝoj, tiel estiĝas 600 km longa diglago. Poste fluas la rivero pli malrapide kaj larĝe tra la Mezĉina Ebenaĵo. La unua granda natura detena lago, kiu plenumas gravan funkcion en defendo kontraŭ la superfluoj, estas la Lago Dongting. Ĝia akvonivelo, ĝis etendiĝo varias laŭ la alvenanta akvokvanto kiel ĉe la plej granda lago de Ĉinio, la Lago Pojang. La Imperiestra Kanalo interligas Jangzion ĉe Janĉĵou al Flava Rivero. Ĉe Ŝanhajo elfluas ĝi al riverdelto en la Orientĉina Maro.

Gravaj urboj de Jangzio estas Chongqing, Vuhano, Nankino kaj Ŝanhajo. Aliaj preterpasataj urboj estas Jibino, Luzhoŭ, Janĉĵou, Jiĉang, Ĉĵencjan, Jiŭjiango, Ankingo, Tonglingo, Vuĥu, Ĉĵencjan, Nantong ktp.

Tiu rivero estas la plej longa en la mondo kiu fluas entute ene de unusola lando. Ĝi drenas unu kvinonon el la tera areo de Ĉinio (PRĈ) kaj ties riverbaseno estas hejmo de unu triono de la enlanda loĝantaro.[2] La Jangzio estas ankaŭ unu el plej grandaj riveroj laŭ volumo de akvoŝarĝo en la mondo, fakte la sesa.

La rivero Jangzio ludis gravan rolon en la historio, kulturo kaj ekonomio de Ĉinio. La prospera Jangzia Riverdelto generas tiom multe kiom ĝis 20% el la historia malneta enlanda produkto de Ĉinio. La rivero Jangzio fluas tra ampleksa gamo de ekosistemoj kaj estas ĝi mem habitato de kelkaj endemiaj kaj endanĝerigitaj specioj kiaj la Ĉina aligatoro, la Nigra foceno, la Elefanta fiŝo, la (eble formortinta) Blanknaĝila delfenobaiji, kaj la Jangzia acipensero. Dum miloj da jaroj, la rivero estis uzata por akvo, irigacio, akvoeligado, transportado, industrio, limo-markado kaj milito. La Baraĵo Tri Gorĝoj sur la rivero Jangzio estas la plej granda akvobaraĵo en la mondo.[3][4]

En ĵusaj jaroj, tiu rivero estis suferinta pro industria poluado, agrikultura produktado, sedimentigo, kaj perdo de malsekejoj kaj lagoj, kion malbonigas laŭsezonaj inundoj. Kelkaj sekcioj de la rivero estas nune protektitaj kiel naturaj rezervejoj. Zono de la Jangzio kiu fluas tra profundaj gorĝoj en okcidenta Junano estas parto de la Junanaj Protektitaj Areoj de la Tri Paralelaj Riveroj, nome Monda heredaĵo de Unesko. Meze de 2014 la ĉina registaro anoncis ke ĝi konstruos multnivelan transportan reton, kiu enhavas fervojojn, ŝoseojn kaj flughavenojn, por krei novan ekonomian zonon laŭlonge de la rivero.[5]

FluejoRedakti

 
La glaĉeroj de la montoj Tanggula, nome tradicia fonto de la rivero Jangzio.

La rivero ekas el kelkaj alfluantoj en la orienta parto de la Tibeta Altebenaĵo, du el kiuj estas ofte referencata kiel "la fonto." Tradicie, la ĉina registaro agnoskis la fontn kiel la alfluanto Tuotuo sur la bazo de glaĉero okcidente de la monto Geladandong en la montoj Tanggula. Tiu fonto estas je 33°25′44″N 91°10′57″E kaj kvankam ĝi ne estas la plej malproksima fonto de Jangzio, ĝi ja estas la plej alta fonto je 5,342 m super marnivelo. La vera fonto de Jangzio, hidrologie la plej longa riverdistanco el la maro, estas en la monteto Jari en la elfluejo de la Akvorezervejo Ku, proksimume 325 km sudoriente de Geladandong.[6] Tiu fonto estis malkovrita nur fine de la 20-a jarcento kaj kuŝas en malsekejoj je 32°36′14″N 94°30′44″E kaj 5,170 m super marnivelo ĝuste sudoriente de Ĉadan en Zadoi, Gubernio Ĝuŝu, Ĉinghajo.[7] Kiel historia spirita fonto de la Jangzio, la fonto de Geladandong estas ankoraŭ ofte referencata kiel lafoonto de la Jangzio ekde la mlakovro de la fonto de la monteto Jari.[6]

Tiuj alfluantoj kuniĝas kaj la rivero poste fluas orienten tra Ĉinghajo, kaj turniĝas suden tra kruta valo malsupren al la limo de Siĉuano kaj Tibeto ĝis atingi Junanon. Laŭ tiu valo, la alto de la rivero falas el super 5,000 m ĝis malpli ol 1,000 m. Tiel la fontoj de Jangzio estas je alto de ĉirkaŭ 4,900 m. Malsupren al marnivelo, la rivero falas ĝis alto de 305 m en Jibino, Siĉuano, kie ekas navigacio por riverboatoj, kaj ĝis 192 m en Ĉongĉingo. Inter Ĉongĉingo kaj Jiĉang, je alto de 40 m kaj distanco de ĉirkaŭ 320 km, ĝi trapasas la spektaklan pejzaĝon de la Jangziaj Gorĝoj, kiu famas pro sia natura beleco, sed estas danĝera por la navigacio.

 
Jiĉang estas la unua urbo de la Jangzia Altebenaĵo.

Ĝi eniras en la baseno de Siĉuano en Jibino. Ankoraŭ en la Siĉuana baseno, ĝi ricevas kelkajn akvoabundajn alfluantojn, kiuj ege pliigas ties akvokvanton. Ĝi poste trairas la monton Vuŝan borde kun Ĉongĉingo kaj Hubejo ĝis krei la famajn Tri Gorĝojn. Oriente de la Tri Gorĝoj, Jiĉang estas la unua urbo de la Jangzia Altebenaĵo.

Post eniri en Hubejo, Jangzio ricevas akvon el nombraj lagoj. La plej granda de tiuj lagoj estas la Lago Dongting, kiu estas sur la limo de la provinco Hunano kaj Hubejo, kaj estas la rezulto el plej el la riveroj en Hunano. En Vuhano, ĝi ricevas sian plej grandan alfluanton, nome rivero Han, kiu portas akvon el sia norda baseno tiom for kiom ĝis Ŝenŝjio.

Je la norda pinto de Jiangksi, la Lago Pojang, nome la plej granda nesalakva lago en Ĉinio, kuniĝas en la riveron. La rivero poste fluas tra Anhujo kaj Ĝjangsuo, ricevas plian akvon el nombraj pli malgrandaj lagoj kaj riveroj, kaj fine atingas la Orientĉinan Maron en Ŝanghajo.

Kvar el la kvin ĉefaj nesalakvaj lagoj kontribuas per sia akvokvanto al Jangzio. Tradicie la supra parto de Jangzio referencas al la parto el Jibino al Jiĉang; la meza parto referencas al la parto el Jiĉang ĝis Hukou, kie la Lago Pojang kunfluas al la rivero; la malsupra parto estas el Hukou ĝis Ŝanghajo.

AlfluantojRedakti

 
Rivero Jalong ĉe Ganzi.

La rivero Jangzio havas ĉirkaŭ 700 alfluantojn. La plej gravaj (listitaj el supra fluejo al malsupra) kun la lokoj kie ili kuniĝas al la Jangzio estas la jenaj:

  • Jalong (Panĵihua, Siĉuano) estas 1323 km longa rivero en Siĉuano en Sudokcidenta Ĉinio. Ĝi elfluas el la Tibeta Altebenaĵo en Sudorienta Ĉinghajo kaj kunfluas al Jangzio en Panĵihua en Sudokcidenta Siĉuano. Jalong fluas inter la motoj Ŝaluli okcidente kaj Daksue oriente.
  • Min (Jibin, Siĉuano) estas 735 km longa rivero en centra Siĉuano, kiu kunfluas al Jangzio en Jibino. En Ĉinio, ĝi estis tradicie konsiderita kiel la ĉefa fluaĵo al la supra Jangzio antaŭ ties etenda ekspluatado de siaj fontoj.[8][9]
  • Tuo (Luzhoŭ, Siĉuano) estas 655 km longa rivero en Siĉuano, kiu kunfluas al Jangzio en Luzhoŭ, pasinte tra Jintang, Jianĝang, Zijang, Ziĵong, kaj Nejĝjan.
  • Ĉiŝui (Hejiang, Siĉuano) estas 523 km longa rivero elfluanta el Junano, kies nomo aludas al ruĝa koloro pro sedimentoj. Tie okazis en 1935 granda batalo dum la Longa Marŝado.
  • Jialing (Ĉongĉingo) estas 200-600 km longa rivero, ĉar la meandreca fluejo longas 600 km sed trairas distancon de nur 200 km. Ĉefa trajto estas ties verdeca koloro.
  • Vu (Fuling, Ĉongĉingo) estas 1150 km longa rivero fluanta tra montara regiono Gŭiĝoŭo.
  • King (Ĝidu, Hubejo) estas 423 km longa dekstra alfluanto, kiu havas tri grandajn akvobaraĵojn.
  • Juan (tra la Lago Dongting) estas 864 km longa grava rivero en Hunano.
  • Li aŭ Liŝui (tra la Lago Dongting) estas 388 km longa grava rivero en Hunano.
  • Zi (tra la Lago Dongting).
 
La rivero Ksiang ĉe Ĉangŝa.
  • Ksiang (Juejang, Hunano, Xiang aŭ Hsiang, en ĉina 湘) estas la ĉefa rivero de la akvokolekta baseno de la Lago Dongting en la mezo de la fluejo de Jangzio, kaj la plej granda rivero en la provinco Hunano. Ĝi estas la dua plej granda alfluanto (post la rivero Min) laŭ kolektita akvo, la kvina plej granda alfluanto laŭ akvokolekta areo de la alfluantoj de Jangzio.
  • Han (Vuhano, Hubejo) estas maldekstra alfluanto de Jangzio (Ĉáng Jiāng) kun longo de 1,532 kilometroj (952 mejloj). Historie ĝi estis referencata ankaŭ kiel Hanŝui kaj tiu nomo estas ankoraŭ foje uzata nuntempe. La rivero ŝuldas sian nomon al Hanĵong, kiu siavice ŝuldas sian nomon al la Dinastio Han.
  • Gan (apud Jiŭjiango, Ĝjangŝjio) estas 885 km longa grava rivero el okcidenta Ĝjangŝjio.
  • Ŝuiĝang (Dangtu, Anhujo) estas 254 km longa maldekstra alfluanto el Anhujo.
  • Kingĝi (Vuĥu, Anhujo) estas 709 km longa, la plej longa el malsupra fluejo de Jangzio, alfluanto el montaro Huangŝan.
  • Akvosistemo de la lago Ĉao, 52 km longa.
  • Akvosistemo de la lago Taj, kun areo de 2250 km², jam en la delto.

Aparte menciindas la jena:

  • Huai, iam latinigite Hŭai, fluas mezvoje inter la Flava Rivero kaj la Jangzio, nome la du plej grandaj riveroj en Ĉinio, kaj kiel ili fluas el okcidento orienten. Historie dreninte rekte en la Flava Maro, la inundoj ŝanĝis la fluejon de la rivero tiel ke ĝi estas nune grava alfluanto de Jangzio. La Huai estas notinde suferanta pro inundoj.

DeltoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jangzia Riverdelto.
 
Jangzia Riverdelto.

La Jangzia Riverdelto aŭ la Ora Triangulo de Jangzio, ĝenerale enhavas la triangulforman teritorion de Vu-parolanta Ŝanhajo, suda provinco Ĝjangsuo kaj norda provinco Ĝeĝjango. La areo kuŝas ĉe la kerno de la regiono tradicie nomita Jiangnano (laŭvorte, "sude de la rivero Jangzio"). La rivero drenas en la Orientĉina Maro. La urba zono en la areo kreskiĝis en kio estis la plej granda koncentriĝo de la apudigitaj metropolaj areoj en la mondo. Ĝi kovras areon de 99,600 km² kaj estis hejmo al ĉirkaŭ 115 milionoj da personoj en 2013, el kiuj ĉirkaŭkalkulitaj 83 milionoj estas urbaj. Baze sur la pli granda zono de la Jangzia Riverdelto, ĝi havas ĉirkaŭ 140 milionojn da personoj. Havante fekundan grundon, la Jangzia Riverdelto abunde produktas grenon, kotonon, kanabon kaj teon.[10]

StrukturojRedakti

 
La rivero Jangzio ĉe la kunfluo de la riveroj Min kaj Jinŝa. Malsupre de Jibin, la Jangzio estas konata en ĉina kiel Ĉang Jiang aŭ la "Longa Rivero". Supre de Jibin, la Jangzio estas konata kiel Jinŝa aŭ Orsabla Rivero.

Krom la konstruo de la Energicentralo Tri Gorĝoj ekzistas dua granda projekto: "Dolĉakvon norden", kio temas pri akvoalkonduka sistemo, kiu helpus al la akvomalriĉa Norda Ĉinio per akvo el Jangzio. La unua traceo apud la Imperiestra kanalo jam pretas, uzatas; la dua traceo estas ankoraŭ en plana stadio.

La nuntempa plej granda arkoponto en la mondo estas la Ponto Ĉaotianmen super la rivero Jangzio kun longo de 1,741 m kaj spano de 552 metroj. La ponto estis malfermita la 29an de Aprilo, 2009 en Ĉongĉingo.[11]

Baraĵo Tri GorĝojRedakti

La Baraĵo Tri Gorĝoj (ĉine Sānxiá Dà Bà) estas akvoenergia baraĵo sur la Jangzi-rivero. Ĝi plene ekfunkcias ekde 2012-07-04, kiam la lasta turbino komencis liveri energion. Tiu estas la plej granda akvenergia baraĵo el la mondo laŭ areo (2 335 metroj longa) kaj devus fariĝi la 1-a laŭ produktado de elektro (kun 22 500 megavatoj), la nuna unua estas la akvobarejo de Itajpuo en Brazilo (kun 14 000 MW).

 
La Baraĵo Tri Gorĝoj en 2004; kluzoj por rivera trafiko.

Akvoenergio estas riĉa en Jangzi-rivero, kaj la akvoutiliga artiko de la Tri Gorĝoj estas ŝlosila inĝenieraĵo de sinteza jungado kaj ekspluato de la rivero. La sidejo de la Inĝenieriaĵo ĉe la Tri Gorĝoj estis elektata en Sandouping, interna loko de Jiĉang, urbo de la ĉina meza provinco Hubejo, ĉe la meza baseno de Jangzi-rivero. Post la finkonstruado de la akvobaraĵo ĝi ludas funkciojn de preventado de inundo, elektra produktado, navigacio, bestobredado, turismo, protektado de ekologia medio, purigo de medio, kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio kaj akvoprovizado. La akvobaraĵo ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero realigas celojn de akvoakumulado, malfermo de navigado kaj elektra produktado.

InundojRedakti

 
Urbodomo de Hankou dum la inundoj de 1931.

Laŭlonge de la historio tiu ĉi rivero okazigis terurajn inundojn kaj multajn perdojn partikulare multajn mortojn. Dekoj da milionoj da personoj vivas en la inundebenaĵoj de la Jangzia valo, areo kiu nature inundiaĝs ĉiusomere kaj estas loĝebla nur ĉar ĝi estas protektita de riverdigoj. La inundoj estas sufiĉe grandaj por superflui la digojn kaj tio okazigis grandajn problemojn al tiuj kiuj tie loĝas kaj laboras. Gravaj superfluoj estis tiuj de 1931, 1954, kaj 1998.

La inundoj de 1931 en Centra Ĉinio estis serio de superfluoj ĝenerale konsiderataj inter la plej mortigaj naturaj katastrofoj iam registritaj, kaj preskaŭ certe la plej mortigaj en la 20-a jarcento (sen kalkuli pandemiojn kaj malsategojn). Ĉirkaŭkalkuloj de la totala mortaro gamas el 145 000 ĝis 3.7 milionoj kaj 4 milionoj.[12][13] Jangzio denove inundis en 1935, okazigante grandan mortigadon.

 
La popolo de Vuhano luktante kontraŭ la inundoj de 1954 fare de la rivero Jangzio, priskribita de monumento starigita en 1969.

El Junio ĝis Septembro 1954, la Jangziaj inundoj estis serio de katastrofaj superfluoj kiuj okazis ĉefe en la provinco Hubejo. Pro malkutima alta volumo de pluvofalo same kiel pro eksterordinara longa pluvsezono en la meza etendo de Jangzio en la printempo de 1954, la rivero ekplialtiĝis super sia normala nivelo ĉirkaŭ la fino de Junio. Spite klopodojn malfermi tri gravajn inundopordojn por malpliigi la plialtigon de la akvo devojigante ĝin, la supernivelo plue plialtiĝis ĝis ĝi atingis la historian alton de 44.67 m en Jingzhou, Hubejo, kaj de 29.73 m en Vuhano. La nombro de mortoj pro tiu superfluo estis ĉirkaŭkalkulitaj je 33 000, inklude tiujn kiuj mortis pro la rilataj malsanoj en la sekvo de la katastrofo.

La inundoj de 1998 en Jangzio estis serio de gravaj superfluoj kiuj daŭris de meza Junio al la komenco de Septembro 1998 laŭlonge de la tuta Jangzio.[14] En la somero de 1998, Ĉinio suferis amasajn inundojn de partoj de la Jangzio, kio rezultis en 3,704 mortoj, 15 milionoj da senhejmigitoj kaj 26 mil milionoj da usonaj dolaroj en ekonomia perdo.[15] Aliaj fontoj registris totalan perdon de 4150 personoj, kaj 180 milionoj da personoj suferantaj.[16] Gapiga kvanto de 100 000 km² estis senhejmigita, 13.3 milionoj da domoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj.[16]

El meza Junio ĝis mezo de Julio 2016 terurajn inundojn okazigis grandajn perdojn de 22 mil milionoj da usonaj dolaroj kaj 180 mortojn.

Ĉefaj urbojRedakti

 
Ponto Jingvuĵu super la rivero Jangzio en Vuhano.
 
Ponto super la rivero en Nankino, konstruita en 1968,[17] nome la unua ponto super la rivero Jangzio konstruita sen eksterlanda helpo.

EkologioRedakti

Biogeografie la Jangzio troviĝas en la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono, kaj estas unu el la 53 dolĉakvaj ekoregionoj de la tutmondaj 200. Tiu ĉi estas listo de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) por ilia graveco pri la naturprotekto.

FaŭnoRedakti

En la rivero vivas la blanknaĝila delfeno, tre protektata besto, inter aliaj interesaj bestoj.

La jangzia giganta testudo aŭ ruĝ-rivera giganta testudo (Rafetus swinhoei) estas testudo-specio el familio de molkarapacaj testudoj (TrionychidaeTrioniĥedoj), kiu iam havis sian arealon en la Jangzirivera Baseno, de kie ŝajne ĝi jam malaperis. Ĝi havas nuntempe nur kelkajn ekzistantajn ekzemplerojn en kaptiveco kaj estas forte minacata je formorto.

FiŝojRedakti

La Jangzia acipensero (Acipenser dabryanus) estas specio de fiŝoj en la acipensera familio, nome Acipenseredoj. Aliaj komunaj nomoj estas Ĉiangjianga acipensero, kaj rivera acipensero.[18] Ĝi estas endemia de la Jangzirivera Baseno. Ĝi estis la bazo de fiŝaĵo de komerca gravo. Ties populacioj malpliiĝis draste, kaj en la komencaj 1980-aj jaroj, ĝi estis deklarita endanĝerita specio kaj ties komerca rikoltado estis malpermesita.[18] Ĝi estis listita kiel draste endanĝerita specio fare de la IUKN ekde 1996 kaj ekde 2010 (eble formortinta) estis aldonita al ties statuso.[19]

 
La arĝentokarpo (Hypophthalmichthys molitrix) estas indiĝena de la rivero, sed ĝi estis (kiel aliaj karpoj de Azio) estis disvastigita tra grandaj partoj de la mondo pere de akvokulturo kaj nun estas invada specio en kelkaj mondoregionoj ĝis en 88 landoj.

En 2011, 416 fiŝospecioj estis konataj kiel vivantaj en la akvokolekta baseno de Jangzio, inter kiuj 362 kiuj estas strikte specioj de nesalaj akvoj. La aliaj estas konataj ankaŭ el salhavaj aŭ salhavetaj akvoj, kiel en la estuaro de la rivero aŭ en la Orientĉina Maro. Tio faras tiun riveron unu el la plej speci-riĉaj riveroj en Azio kaj pro multo la plej speci-riĉa en Ĉinio (kompare, la Perlorivero havas preskaŭ 300 fiŝospeciojn kaj la Flava Rivero nur 160).[20] 178 fish species are endemic to the Yangtze River Basin.[20] Multaj troviĝas nur en ioma parto de la riverbaseno kaj speciale la supraj areoj (super Jiĉang, sed malsupre de la komencaj akvoj de la Tibeta Altebenaĵo) estas riĉaj pro enteno de 279 specioj, inklude 147 jangziajn endemiojn kaj 97 striktajn endemiojn (troveblaj nur en tiu parto de la riverbaseno). Kontraste, la supraj akvoj, kie la averaĝa altitudo estas super 4500 m super marnivelo, estas hejmo nur de 14 tre specialaj specioj, sed 8 el tiuj estas endemiaj de la rivero.[20] La plej grandaj ordoj en Jangzio estas Ciprinoformaj (280 specioj, inter kiuj 150 endemioj), Siluroformaj (40 specioj, inter kiuj 20 endemioj), Perkoformaj (50 specioj, inter kiuj 4 endemioj), Tetraodonformaj (12 specioj, inter kiuj 1 endemio) kaj Osmeroformaj (8 specioj, inter kiuj 1 endemio). Neniu alia ordo havas pli ol kvar specioj en la rivero kaj unu endemian.[20]

Ekologia konsekvencoRedakti

En la komenco de 2020 oni konfirmis la jaman supozon de la formorto de la Elefanta fiŝo nome "Psephurus gladius", kiu vivis en la rivero Jangzio, nome hejmo de pli ol 400 diversaj specioj. Ekde 2009, tiu fiŝo ne estis plu vidata, sed la sciencistoj atendis ĉar ne estis certigaj pruvoj de ties formorto. Ĵusa studo publikigita en la revuo Science of the Total Environment montris la malpliigon de la specio ekde 1970 kiel rezulto de troa fiŝkaptado kaj de la habitatofragmentado. Krome, en 1981, oni konstruis la Akvobaraĵon Geĵuba kiu blokis la migradon de la fiŝo necesa por ties reproduktado. Inter 1981 kaj 2003, la specio estis vidata nur 201 fojojn — kaj 95,2% antaŭ 1995— kaj ekde 1996 oni deklaris ĝin endanĝerigita, laŭ la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservado de la Naturo. En 2003, oni konstruis la Baraĵon de la Tri Gorĝoj, kaj tio malbonigis la situacion de la specio kiu jam ne trovis frajejojn. En tiu jaro oni konfirmis la lastan vidon de tiu specio. La esplorado de la ĉinaj sciencistoj konfirmis, ke la specio komplete malaperis kaj probable inter 2005 kaj 2010. Dum lasta detala esplorado tra la tuta regiono, oni identigis 322 fiŝospeciojn, kaj eĉ ne unusolan specimenon de elefanta fiŝo. La baseno de tiu rivero suferis fortan ekonomian disvolvigon ekde la 1950-aj jaroj, kaj eltenas pli ol 40 grandurbojn. Ĝi produktas la 40% de la MEP de Ĉinio kaj enhavas unu trionon de ties loĝantaro. Pli ol 70 akvobestoj estis klasitaj kiel protektendaj. [21]

BildaroRedakti

NotojRedakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 495
  2. [1]. Alirita la 10an de Septembro 2010. En ĉina.
  3. Three Gorges Dam, China : Image of the Day. earthobservatory.nasa.gov. Alirita 2009-11-03.
  4. International Rivers, Three Gorges Dam profile, Alirita la 3an de Aŭgusto, 2009
  5. "New stimulus measures by China to boost economic growth", 'Beijing Bulletin'. Kontrolita 12a de Junio 2014.
  6. 6,0 6,1 Winchester, Simon. (1996) The River at the Center of the World. Henry Holt. ISBN 978-0-8050-3888-0.
  7. Wong How Man (2005) New and longer Yangtze source discovered. En Webarchive [2] dato=28a de Oktobro, 2010.
  8. Jamieson, George (1911). "Yangtsze-Kiang". En Chisholm, Hugh (eld.). Encyclopædia Britannica. 28 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 903.
  9. Fan Chengda. James M. Hargett (trad.) Riding the River Home: A Complete and Annotated Translation of Fan Chengda's (1126–1193) Travel Diary Record of a Boat Trip to Wu, p. 77. Chinese Univ. of Hong Kong (Hong Kong), 2008. Alirita la 15an de Aŭgusto 2013.
  10. Yangtze (Yangzi, Changjiang) River Delta. China Today. Alirita 27an de Marto 2013.
  11. Longest bridge, steel arch bridge. Guinness World Records. Alirita 18a de Februaro, 2013.
  12. "Dealing with the Deluge" Arkivita la 18an de Marto, 2010, en Wayback Machine. PBS NOVA Online. 26a de Marto, 1996. Alirita la 3an de Decembro, 2020.
  13. Glantz, Mickey. Glantz, Michael H (2003). Climate Affairs: A Primer. Island Press. ISBN 1-55963-919-9. p. 252.
  14. En Chinanews.com.cn [3] arkive en [4] arkive la 1an de Januaro, 2013, nome 年特大洪水 Alirita en la 1a de Aŭgusto, 2009
  15. Pbs.org. "Pbs.org En Webarchive [5] 2a de Majo, 2015." Great wall across the Yangtze. Alirita en la 1a de Aŭgusto, 2009.
  16. 16,0 16,1 Spignesi, Stephen J. [2004] (2004). Catastrophe!: the 100 greatest disasters of all time. Citadel Press. (ISBN 0-8065-2558-4). p 37.
  17. 车站简介. Nankina fervoja stacio. 2012. Arkivita el la originalo en 2012-11-27. Alirita la 3an de Decembro 2020.
  18. 18,0 18,1 Zhuang, P., et al. (1997). Biology and life history of Dabry's sturgeon, Acipenser dabryanus, in the Yangtze River. Environmental Biology of Fishes 48(1-4), 257-64.
  19. Qiwei, W. 2010. Acipenser dabryanus. In: IUCN 2013. IUCN Red List of Threatened Species. Versio 2013.1. Elŝutita la 15an de Oktobro 2013. [6] Alirita la 22an de Januaro 2016.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Ye, S.; Li, Z.; Liu, J;, Zhang, T.; kaj Xie, S. (2011). Distribution, Endemism and Conservation Status of Fishes in the Yangtze River Basin, China. pp. 41–66 in: Ecosystems Biodiversity, InTech. ISBN 978-953-307-417-7.
  21. Agathe Cortes, La primera especie extinguida de 2020: un pez de hasta siete metros de largo, El País, 8a de januaro 2020 - 09:14 CET Alirita la 8an de januaro 2020.

BibliografioRedakti

  • Carles, William Richard, "The Yangtse Chiang", The Geographical Journal, Vol. 12, No. 3 (Sep. 1898), pp. 225–240; Publikigita de: Blackwell Publishing je konto de The Royal Geographical Society (kun la Institute of British Geographers)
  • Danielson, Eric N. 2004. Nanjing and the Lower Yangzi, From Past to Present, The New Yangzi River Trilogy, Vol. II. Singapore: Times Editions/Marshall Cavendish. ISBN 981-232-598-0.
  • Danielson, Eric N. 2005. The Three Gorges and The Upper Yangzi, From Past to Present, The New Yangzi River Trilogy, Vol. III. Singapore: Times Editions/Marshall Cavendish. ISBN 981-232-599-9.
  • Grover, David H. 1992 American Merchant Ships on the Yangtze, 1920–1941. Wesport, Conn.: Praeger Publishers.
  • Van Slyke, Lyman P. 1988. Yangtze: nature, history, and the river. A Portable Stanford Book. ISBN 0-201-08894-0
  • Winchester, Simon. 1996. The River at the Center of the World: A Journey Up the Yangtze and Back in Chinese Time, Holt, Henry & Company, 1996, hardcover, ISBN 0-8050-3888-4; trade paperback, Owl Publishing, 1997, ISBN 0-8050-5508-8; trade paperback, St. Martins, 2004, 432 pp., ISBN 0-312-42337-3

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yangtze en la angla Vikipedio.