Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Perkoformaj
Flava perko (Perca flavescens)
Flava perko (Perca flavescens)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Perkoformaj Perciformes

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La perkoformaj (Perciformes) estas ordo de fiŝoj. La termino originas de ilia simileco al perkoj, kiuj aliflanke estas anoj de la ordo.

Tiu ordo konsistas el pli ol 7.000 specioj; tiel ĝi estas kvante la plej vasta ordo de vertebruloj enhavantaj 30 elcentojn de ĉiuj specioj de ostaj fiŝoj. Ĝi apartenas al la klaso de aktinopterigoj (naĝiloj kun radiaj ostecaj strioj) kaj troveblas en preskaŭ ĉiuj akvaj ekosistemoj (salaj kaj nesalaj).

Pilotfiŝoj kun ŝarko. La pilotfiŝoj estas perkoformaj.

PriskriboRedakti

Ofte la dorsa naĝilo de perkoforma fiŝo estas dividita en du apartajn naĝilojn, kaj la posta havas striojn pli malfortajn ol la antaŭa. La grasa naĝilo malestas ĉiam. Kutime la ventra naĝilo entenas dornon.

Estas kaj grandaj kaj malgrandaj perkoformaj specioj. La plej granda ekzemplero iam kaptita apartenis al genro Makaira, estis longa 5m kaj pezis pli ol 800kg. Kontraŭe, la plenkreskuloj de la specio Schindleria brevipinguis ne atingas la longon de 1cm, kaj ilia pezo estas ĉirkaŭ 1mg.

Subordoj kaj familiojRedakti

Estas pluraj subordoj, el kiuj Percoidei estas la plej granda.

Ĉi sube estas la listo de subordoj, superfamilioj kaj familioj.[mankas fonto] Ne estas tamen plena interkonsento pri tiu ĉi listo.