La pilotfiŝo (Naucrates ductor) estas mara karnovora fiŝo el la ordo perkoformaj, el familio karangedoj. La specio vivas ĉie en la varmaj kaj tropikaj malfermaj maroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pilotfiŝo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Perkoformaj Perciformes
Familio: Karangedoj Carangidae
Genro: Naucrates
Rafinesque, 1810
Specio: N. ductor
Naucrates ductor
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pilotfiŝoj sekvantaj ŝarkon

La pilotfiŝo havas sveltan korpon, forkan vostonaĝilon, kelkajn dornetojn antaŭ la dorsa kaj subvosta naĝiloj. ĝi kreskas ĝis ĉ. 60 cm, sur la blua korposurfaco troviĝas 5–7 okulfrapaj, vertikalaj malhelaj strioj.

Ĝi sekvas ŝarkojn kaj ŝipojn por nutri sin per la parazitoj kaj la nutraĵ-restaĵoj.

Bildaro redakti