La elefanta fiŝo (Psephurus gladius) estis fiŝo el la ordo de acipenseroformaj kaj familio de poliodontedoj kiu vivis ĉefe en la riveroj Jangzio, Ĉjantang kaj la malsupra parto de la Flava Rivero en Ĉinio. Ĝi iam vizitis grandajn lagojn ĉe la menciitaj riveroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Elefanta fiŝo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Acipenseroformaj Acipenseriformes
Familio: Poliodontedoj Polyodontidae
Genro: Psephurus
Specio: P. gladius
Psephurus gladius
(Martens, 1862)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

redakti

Ĝi longis pli ol 2 metrojn kaj pezis ĝenerale 500 kg. Ĝi kun longa kapo, granda kaj arkforma buŝo kaj fleksebla mandiblo malsupra estis korpe navetforma kaj plata en la antaŭa parto kaj pli dika ol larĝa en la malantaŭa parto. La dentoj estis akraj, ĉe la buŝo estis paro da mallongaj tentakloj. Ĝiaj okuloj estis malgrandaj, dum la brankoj grandaj. Ĉar ĝiaj grandaj operkuloj tre similis al elefantaj oreloj kaj ĝia longa buŝo similas al rostro, oni nomas ĝin elefanta fiŝo. Ĝia korpo estis glata kaj senskvama, aŭ kun iom da restaĵoj de degenerintaj skvamoj. Ĝiaj flank-linioj estas kompletaj kaj etendiĝis ĝis la supra folio de la malrekta vosta naĝilo. La supra vosta naĝilo, kun 8 ostpecoj rombformaj, estis pli longa ol la malsupra. Ĝiaj kapo, dorso kaj vosta naĝilo estis blugrizaj, kaj la ventro blanka.

La elefantaj fiŝoj estas raraj animaloj propraj al Ĉinio kaj ankaŭ la plej grandaj fiŝoj dolĉakvaj en la mondo, vivantaj en la meza kaj malsupraj tavoloj de la rivero. Ili estis tre ferocaj kaj lertaj en naĝado, manĝis ĉefe alispecajn fiŝojn kaj ankaŭ salikokojn kaj kankrojn. Ili frajis marte kaj aprile en la supra parto de Jangzi-rivero. La maturiĝinta ovario prezentiĝis malhelgriza. La ova diametro longis ĉ. 2,7 mm. La femala fiŝo, 30-35 kg peza, povis enteni 200 000 ovojn.

Formorto

redakti

En la komenco de 2020 oni konfirmis la jaman supozon de la formorto de tiu specio: nome "Psephurus gladius", kiu vivís en la rivero Jangzio, nome la tria plej longa de la mondo kun pli ol 6300 kilometroj kaj hejmo de pli ol 400 diversaj specioj. Ekde 2009, tiu fiŝo ne estis plu vidata, sed la sciencistoj atendis ĉar ne estis certigaj pruvoj de ties formorto. Ĵusa studo publikigita en la revuo Science of the Total Environment montris la malpliigon de la specio ekde 1970 kiel rezulto de troa fiŝkaptado kaj de la habitatofragmentado. Krome, en 1981, oni konstruis la Akvobaraĵon Geĵuba kiu blokis la migradon de la fiŝo necesa por ties reproduktado. Inter 1981 kaj 2003, la specio estis vidata nur 201 fojojn — kaj 95,2% antaŭ 1995— kaj ekde 1996 oni deklaris ĝin endanĝerigita, laŭ la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservado de la Naturo. En 2003, oni konstruis la Baraĵon de la Tri Gorĝoj, kaj tio malbonigis la situacion de la specio kiu jam ne trovis frajejojn. En tiu jaro oni konfirmis la lastan vidon de tiu specio. La esplorado de la ĉinaj sciencistoj konfirmis, ke la specio komplete malaperis kaj probable inter 2005 kaj 2010. Dum lasta detala esplorado tra la tuta regiono, oni identigis 322 fiŝospeciojn, kaj eĉ ne unusolan specimenon de elefanta fiŝo.[1]

  1. Agathe Cortes, La primera especie extinguida de 2020: un pez de hasta siete metros de largo, El País, 8a de januaro 2020 - 09:14 CET Alirita la 8an de januaro 2020.