Ĉĵencjan

Zhenjiang (ĉine 镇江市 / 鎮江市, Zhènjiāng shì) estas eksterdistrikta urbo en la sudokcidenta parto de la provinco Ĝjangsuo de la Popola Respubliko Ĉinio. La urbo situas ĉe la punkto kie la rivero Jangzio krucas la Grandan Kanalon. La administra regiono de la urbo havas areon de ĉirkaŭ 3 799 km² kaj fine de la jaro 2004 havis ĉirkaŭ 2 672 100 loĝantojn.

Ĉĵencjan
Zhenjiang Jinshan.jpg
Administrado
Poŝtkodo 212000 [+]
Retpaĝaro www.zhenjiang.gov.cn [+]
Demografio
Loĝantaro 3 113 384  (2010) [+]
Loĝdenso 809 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 13′ N, 119° 27′ O (mapo)32.21086119.45508Koordinatoj: 32° 13′ N, 119° 27′ O (mapo) [+]
Areo 3848 km² ( 384 800 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ĉĵencjan
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Zhenjiang [+]
Information icon.svg
vdr
situo de Zhenjiang en la provinco Ĝjangsuo

Administra dividoRedakti

La urba areo de Zhenjiang konsistas el tri urbodistriktoj kaj tri urbopartoj mem nomataj "urboj". Temas pri

  • urbodistrikto Jingkou (ĉine 京口区), 316 km², 420 000 loĝantoj, urba centro kaj sidejo de la urba registaro;
  • urbodistrikto Runzhou (ĉine 润州区), 132 km², 240 000 loĝantoj;
  • urbodistrikto Dantu (ĉine 丹徒区), 611 km², 360 000 loĝantoj;
  • urbo Yangzhong (ĉine 扬中市), 332 km², 270 000 loĝantoj;
  • urbo Danyang (ĉine 丹阳市), 1 023 km², 800 000 loĝantoj;
  • urbo Jurong (ĉine 句容市), 1 385 km², 580 000 loĝantoj.

En la oriento de la urbodistriktos Jingkou ekde junio 1998 ekzistas ekonomia-teknika speciala evolua zono kun la nomo Zhenjiang Xinqu (ĉine 镇江新区, "Zhenjiang nova zono"), kiu komune administratas pere de la provinca kaj urba registaro. La "nova zono" grandas proksimume 82 k´vadratajn kilometrojn kaj havas pli-malpli 80 000 loĝantojn. Administre ĝi konsistas el du kvartaloj kaj kvar komunmegoj. Temas pri:

  • kvartalo Dagang (ĉine 大港街道);
  • kvartalo Dingmao (ĉine 丁卯街道);
  • komunmego Dagang (ĉine 大港镇);
  • komunmego Dalu (ĉine 大路镇);
  • komunmego Yaoqiao (ĉine 姚桥镇);
  • komunmego Dinggang (ĉine 丁岗镇).

HistorioRedakti

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Zhenjiang estis la ĉefurbo de la provinco Ĝjangsuo. Tiam la provinca sidejo translokiĝis al la pli orienta urbo Nankino. Dum la dinastioj Ming kaj Qing la urbo estis grava komerca centro. Inter la turismaj vidindaĵoj de la urboj estas inter alie la templo Ĝinŝan (Jinshan).

Ĉina kuirartoRedakti

 
enirejo al la ĉina ĝardeno kaj te-pavilono en la partnera urbo Mannheim

La plej konata kulinara specialaĵo de la urbo estas la Zhenjiang-vinagro.

Partneraj urbojRedakti

En la Luiza Parko de Mannheim dum la jaro 2001 malfermiĝis ĉina ĝardeno kun la plej granda ĉinstila te-paviliono de Eŭropo – la kompleto konstruiĝis pere de granda faka helpo de arkitektoj kaj ĝardenistoj el Zhenjiang.

Koordinatoj: 32° 12' 0" norde, 119° 24' 59" oriente