Dinastio Ming

eksimperio en orienta Azio (14a–17a jarcentoj)

La dinastio Ming (ĉine 明朝, Míng cháo), nomita ankaŭ Imperio de la Granda Ming, estis la reganta dinastio de 1368 ĝis 1644 nome dum 276 jaroj en Ĉinujo, haltiginte la mongolan fremdregadon de la dinastio Yuan kaj finis en la 17-a jarcento per la dinastio Qing. La Ming, priskribita de kelkaj kiel "unu el plej grandaj epokoj de laŭorda regado kaj de socia stabileco en la homa historio,"[1] estis la lasta dinastio en Ĉinio regata de etnaj Hanoj. Kvankam la dekomenca ĉefurbo Pekino falis en 1644 pro ribelo kondukita de Li Ziĉeng (kiu establis la ekon de la dinastio Ŝun, tuj anstataŭigita de la Manĉu-regata dinastio Qing), reĝimoj fidelaj al la trono Ming - kolektive nomata Suda Ming - estis kio survivis ĝis 1662.

Dinastio Ming
Dinastio
Blazono
Blazono
historia Ĉinia ŝtato • historia epoko • suverena ŝtatokulturostilo
Apero 1368 vd
Fino 1644 vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Ming Qing vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
History of China
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Dinastio Xin
  Orienta Han
Tri Reĝlandoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin Dek ses regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Historio redakti

Fondiĝo redakti

 
La imperio Ming sub la imperiestro Jongle (1402-1424)
 
La unua imperiestro de la dinastio Ming, (1368 - 1398)

En la jaro 1368 la ribelestro Ĝu Juanĝang, kiu gvidis rupon de la ruĝaj turbanoj kontraŭ la estreco de la mongoloj, kroniĝis imperiestro en la ĉina urbo Nankino kaj fondis la dinastion Ming. En 1363 li sukcesis surakvan venkon kontraŭ sian plej gravan kontraŭulon, la Han-princon chen You-liang kaj tiel mutigis ankaŭ aliajn kontraŭulojn en la sekvaj jaroj. Samtempe li komencis organizi la adminstracion kaj jam en 1363 eldonis 38 milionojn da moneroj. En la jaro 1368 lia armeo forpelis la ĥanon Togan Timur el Pekino kaj tiel ĉesigis la mongolan regadon.

Jam en 1380 okazis proceso de la imperiestro kontraŭ iama konfidulo, en kiu estis fine enmiksitaj 15 000 homoj. Tiel la tuta potenco koncentriĝis ĉe la imperiestro, kiu rekte regis ĉiujn ministerion, tio estas sen la imperiestra sekretariejo. La posteno de grandkanceliero aŭ ĉefministro estis de tiam malpermesita. En la jaroj 1385 kaj 1390 la imperiestro ripetis tiajn procesojn.

Tamen Ĝu Juanĝang tenis la kronon 31 jarojn kaj ege potencigis la feŭdan aŭtokratian centralizismon; li mortigis meritoplenajn korteganojn, fortigis la imperiestran potencon, subpremis opozician forton. La administracia aparato de la dinastio Ming supervivis dum la sekvaj ducent kvindek jaroj kvankam la loĝantaro ege kreskis kaj okazis grandaj ekonomiaj ŝanĝoj. Ĝi restis modelo por la sekvaj registaroj ĝis la jaro 1911.

Sekvaj regantoj redakti

Post la forpaso de Ĝu Juanĝang, lia nepo tenis la kronon kiel imperiestro Ĝjanŭen, poste estis venkita de sia onklo Ĝu Di, la imperiestro Ĉengzu post enkroniĝo. La Imperiestro Jongle (ĉine 永樂) (n. la 2-an de majo 1360 - m. la 12-an de aŭgusto 1424), naskita kiel Ĝu Di, estis la tria imperiestro de la Dinastio Ming de 1402 al 1424. Lia nomo Jongle signifas "Porĉiama Feliĉo". Li estis la Princo de Jan (燕王), posedanta armean bazon en Beiping. Li iĝis konata kiel Chengzu de Ming. Li iĝis imperiestro per planado uzurpi la tronon kiu estis kontraŭ la deziroj de imperiestro Hongŭu. Li translokigis la ĉefurbon de Nankino ĝis Pekino en la jaro 1421 kie ĝi situis en la sekvantaj generacioj, kaj kie estis konstruita la Malpermesita Urbo. En tiu epoko Ĉeng He estis fama maristo, esploristo kaj diplomato. La imperiestro Hongŝi (洪熙 prononce xʊ̌ŋɕí; 16a de Aŭgusto 1378 – 29a de Majo 1425), laŭ persona nomo Ĉu Gaoĉi (朱高熾), estis la kvara imperiestro de la Dinastio Ming. Li sukcedis sian patron, la imperiestron Jongle, en 1424. Lia politika nomo signifas "Vaste brila". La imperiestro Ŝŭande (en ĉina: 宣德帝, p Xuāndédì; 16a de Marto 1399[2] - 31a de Januaro 1435), persona nomo Ĉu Ĉanji (朱瞻基), estis la kvina imperiestro de la Dinastio el 1425 al 1435. Lia ĉina politika nomo signifas "Proklamo de Virto".

 
Ĝiaĝing.

La imperiestro Ĝjaĝing (ĉine: 嘉靖; piĝine: Jiājng; Wade-Giles: Chia-ching; 16-an de septembro 1507 - 23-an de januaro 1567) estis la 12-a imperiestro de la Ming-dinastio kiu regis de 1521 ĝis 1567. Ĝiaĝing estas inteligenta kaj efika; dum poste li strikis, kaj elektis ne partopreni iujn ŝtatajn kunvenojn, li ne neglektis la dokumentarojn kaj aliajn registarajn aferojn. La imperiestro ankaŭ estis konata kiel kruela kaj memgrandiga imperiestro kaj li ankaŭ elektis resti ekster la Malpermesita Urbo en Pekino por povi vivi izolite. Ignorante ŝtatajn aferojn, la imperiestro fidis je Ĵang Cong kaj Jan Song por pritrakti aferojn de la ŝtato.

La imperiestro Ŭan Li aŭ pinjine Wanli (ĉine 萬曆, prononco Ŭànlì), n. la 4-an de septembro 1563; m. la 18-an de aŭgusto 1620, apartenis al la dinastio Ming. Li ekregis la 19-an de julio 1572, estante 8-jara knabo. Komence li estis sub la forta influo de sia edukisto Ĵang Juĵeng, pli poste sub tiu de diversaj potencemaj grupoj de eŭnukoj.

Kvankam la dinastio Ming potencigis la centralizismon, tamen pluraj imperiestroj estis sentalentaj aŭ tro junaj, ne administris la kortegajn aferojn, tiel la regpotenco falis en la manojn de eŭnukoj, kiuj malversaciis kaj ĉantaĝis, persekutis honestajn korteganojn, pro tio la reĝimo pli kaj pli koruptiĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj akriĝis. En la meza tempo de la dinastio Ming okazis multaj kamparanaj ribeloj, kiuj tamen estis subpremitaj.

 
Ĉina lignogravuraĵo de la komenco de la 17-a jarcento, reprezentanta ŝipojn de Ĉeng He.

En la dinastio Ming estis fama politikisto nomata Ĵang Juĵeng. Por mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj savi la regadon de la dinastio Ming, li praktikis reformadon. Li reordigis la administradon super oficistoj, vigligis agrikulturon, jungis riverojn, reduktis impostojn kaj publikajn servojn, tiel li certgrade malpezigis la ŝarĝon de la popolo.

La agrikulturo de la dinastio evoluis iom pli ol en la antaŭa dinastio, evoluis ŝpinteksado kaj porcelanado, plimulte evoluis ankaŭ ekspluatado de fererco, kuprofandado, peperfarado, ŝipfarado kaj similaj. Evoluis la eksteraj ekonomiaj kaj kulturaj interfluoj. La navigisto Ĉeng He sepfoje navigis al pli ol 30 landoj kaj regionoj de Azio kaj Afriko. Tamen post la meza tempo de la dinastio, Ĉinio estis agresita de Japanio, Hispanio, Portugalio kaj Nederlando.

 
Imperiestro Ŭan Li sur la ŝtata reprezenta ŝipo

En la dinastio la komercaĵa ekonomio evoluis kaj aperis kapitalisma ĝermo. En la komenco de la dinastio en la socio estis multe da dezertoj sen mastro. La imperiestro Taizu kolektis migrantojn, reduktis aŭ eliminis impostojn, pro tio ege multiĝis la memkultivistoj. Tabako, batato, maizo, arakido kaj aliaj novaj agrikulturaj specoj sinsekve enkondukiĝis en Ĉinion. En tiu tempo relative altnivele disvolviĝis metio inkluzive de porcelanado kaj ŝpinteksado. Precipe en silkŝpinteksado aperis metiejoj kun dekoj da tekstiloj kaj dungitaj metiistoj. Tio montras, ke en Ĉinio jam aperis malforta ĝermo de kapitalismo. En la dinastio multiĝis la specoj de komercaĵoj, oftis interŝanĝoj. En tiuj lokoj, kie abundis produktaĵoj kaj oportunis trafikado, jam formiĝis komercaj centroj grandaj kaj malgrandaj. Aperis prosperaj urboj, kiaj Pekino, Nankino, Suĵou, Hangĵou kaj Kantono.

 
Tri Herooj de Tri regnoj, silkopentraĵo de Sekkan Sakurai (1715–1790), priskribanta Liu Bei, Guan Yu kaj Zhang Fei.

En la dinastio furoris okparta eseo en ŝtata ekzameno. Tre prosperis la verkado de romanoj, presiĝis la romanoj “Ĉe Akva Rando”, Tri regnoj, “Pilgrimado al Okcidento” kaj aliaj. Cetere aperis nombro da klasikaj verkoj, ekzemple, “Vojaĝnotoj de Xu Xiake”, “Kompendio de Medicinaj Materialoj” kaj ankaŭ verkoj pri agrikulturo, metiarto kaj dokumentoj.

En la lasta periodo de la dinastio, la agroj ege multe aparteniĝis al la imperistra familio, regnestroj kaj similaj, impostoj pli kaj pli peziĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj pli kaj pli akriĝis. Iuj oficistoj esperis mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj postulis bremsi privilegiojn de eŭnukoj kaj burokratoj. Ili, titolitaj kiel “donglin-anoj”, lekciis kaj komentis la politikajn aferojn. Tamen poste ili estis persekutitaj de burokratoj kaj eŭnukoj. Tio ankoraŭ pli malkvietigis la socion.

Ankaŭ la kontraŭdiroj en la kamparo akriĝis. En 1627 en la provinco Ŝanŝjio aperis trosekeco, oficistoj devigis pagi impostojn, tio incitis ribelon de kamparanoj. Miloj kaj miloj da malsatuloj organiziĝis kiel kamparanaj ribelaj armeoj. Kiam en 1644 kamparanaj ribelantoj konkeris Pekinon, la imperiestro Ĉongĵen sin pendumis.

Falo de la dinastio Ming redakti

 
La imperio Ming en 1580

Komenciĝis la falo de la dinastio per atakoj de la Manĉuoj, al kiuj aldoniĝis kamparanaj ribeloj.

Kiam la armeo Ming mortigis en la jaro 1583 familianojn de la manĉu-princo Nurhaci, tiu iĝis malamiko de la Ming. En 1619 li venkis kvar armeojn de la Ming, kiuj samtempe atakis lin ĉe la monto Sarhu ĉe Mukden.

Samtempe pluraj misrikoltoj en la jaroj 1627/28 okazigis malsategon. Ribelis kamparanoj en Ŝenŝjio kaj Ŝanŝjio, kiuj gvidataj de Gao Qinĝiang, Li Zicheng kaj ankaŭ Zhang Xianzhong organiziĝis kaj fine celis la faligon de la dinastio. En aprilo de la jaro 1644 Li Zicheng invadis Pekinon kaj proklamiĝis imperiestro, la lasta imperiestro Chongzhen pendumis sin.

Tamen Li Zicheng mistaksis la financan situacion de Pekino kaj ne sukcesis restarigi ordon en la ĉefurbo. La generalo Wu Sangui, kiu estris la reston de la armeo Ming ĉe la norda landlimo fine aliĝis al la manĉu-princo Dorgon, kiu regis en la nomo de la sesjara manĉu-imperiestro Shunzhi. Ili marŝis al Pekino en la jaroj 1644/61 kaj fine forpelis Li Zicheng kaj fondis la dinastion Qing.

Ĝis 1662 ekzilitaj familianoj de la Ming starigis kontraŭimperiestrojn en suda Ĉinujo, kiuj restis tamen senefikaj.

Kulturo redakti

Literaturo redakti

Laŭlum, en sia artikolo "Ĉina klasika beletro en Esperanto" disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo kaj dediĉas laŭdajn paragrafojn al tiu dinastio.[3] Li elstarigas la verkiston Feng Menglong (1574-1646) kiu kolektis rakontojn de la antaŭaj dinastioj kaj el tiu inspiro li verkis pli ol 70 proprajn novelojn; li eldonis tri novelarojn nome "Parabola novelaro", "Averta novelaro" kaj "Admona novelaro", kiuj rikoltas entute pli ol 120 verkojn: Temoj estis amo de junuloj, metiistoj, komercistoj ktp., kontraste al tiraneco de superuloj. Famaj estas ""Olevendisto kaj belulino", "Perfidita prostituitino Du Shiniang kaj ŝia trezorujo". Menciindas ankaŭ Ling Mengchu" (1580-1644) kiu verkis du novelarojn, nome "Unua kolekto de mirindaj okazaĵoj" kaj "Dua kolekto de mirindaj okazaĵoj", kiuj entute enhavas 78 rakontojn pri vivo en urboj.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Edwin Oldfather Reischauer, John King Fairbank, Albert M. Craig (1960) A history of East Asian civilization, Volume 1. East Asia: The Great Tradition, George Allen & Unwin Ltd.
  2. 《宣宗章皇帝實錄》. “仁宗昭皇帝嫡長子,母今太皇太后,以己卯歲二月九日生上於北京。” en ĉina
  3. Laŭlum, "Ĉina klasika beletro en Esperanto", en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 748-760.
  4. Laŭlum, p. 757.

Bibliografio redakti

  • Andrew, Anita N. kaj John A. Rapp. (2000). Autocracy and China's Rebel Founding Emperors: Comparing Chairman Mao and Ming Taizu. Lanham: Rowman & Littlefield Publishers Inc. ISBN 0-8476-9580-8.
  • Atwell, William S. "Time, Money, and the Weather: Ming China and the "Great Depression" of the Mid-Fifteenth Century," The Journal of Asian Studies (Volume 61, Number 1, 2002): 83–113.
  • Brook, Timothy. (1998). The Confusions of Pleasure: Commerce and Culture in Ming China. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-22154-0 (Paperback).
  • Chan, Hok-Lam. (1988). "The Chien-wen, Yung-lo, Hung-shi, and Hsuan-te reigns, 1399-1435" en The Cambridge History of China: Volume 7, The Ming Dynasty, 1368–1644, Part 1, 182–384, eldonita de Denis Twitchett kaj John K. Fairbank. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-24332-7.
  • Chang, Michael G. (2007). A Court on Horseback: Imperial Touring & the Construction of Qing Rule, 1680–1785. Cambridge: Published by Harvard University Asia Center; distribuita de Harvard University Press. ISBN 0-674-02454-0.
  • Jonathan Clements: Coxinga and the Fall of the Ming Dynasty (Coxinga kaj la falo de la dinastio Ming), Sutton Publishing, Phoenix Mill 2005, ISBN 0-7509-3270-8
  • Crosby, Alfred W., Jr. (2003). The Columbian Exchange: Biological and Cultural Consequences of 1492; 30th Anniversary Edition. Westport: Praeger Publishers. ISBN 0-275-98092-8.
  • Dupuy, R. E.. (1993) The Collins Encyclopedia of Military History: From 3500 B.C. to the Present. Glasgow: HarperCollins. ISBN 0-00-470143-7.
Source for "Fall of the Ming Dynasty"
  • Fall of the Ming Dynasty. (Falo de la dinastio Ming) en: R Ernest Dupuy, Trevor N Dupuy: Collins Encyclopedia of Military History. HarperCollins, Glasgow 1993. ISBN 0-00-470143-7
  • Jacques Gernet : Die chinesische Welt (La ĉina mondo). suhrkamp taschenbuch. Frankfurt, Suhrkamp 1997. ISBN 3-518-38005-2
  • Ray Huang: 1587, A Year of No Significance, The Ming Dynasty in Decline (1857, jaro de nesignifo, la deklino de la dinastio Ming). Yale University Press, New Haven 1982. ISBN 0-300-02518-1
  • Denis Twitchett, Frederick W. Mote : The Cambridge History of China. (La kembriĝa historio de Ĉinujo) Bd 7. The Ming Dynasty 1368–1644. Teil 1. Cambridge University Press, Cambridge 1988. ISBN 0-521-24332-7
  • Denis Twitchett : The Cambridge History of China. (La kembriĝa historio de Ĉinujo) Bd 8. The Ming Dynasty 1368–1644. Teil 2. Cambridge University Press, Cambridge 1998. ISBN 0-521-24333-5

Eksteraj ligiloj redakti