Luŝan (en simpligita ĉina skribo 庐山, tradici-karaktre ĉine 廬山, pinjine: Lúshān) estas montgrupo en sudorienta Ĉinio. Ĝi situas en la provinco Ĝjangŝio (Jianĝi), en samnoma nacia parko, kiu en 1996 aldoniĝis al la listo de la Monda kulturheredaĵo de Unesko. La parko estas grava turisma vidindaĵo. En montgrupo kovras areon proksimume 25 km longan kaj 10 km larĝan, norde apudata de la urbo Ĝiuĝiang kaj rivero Jangzio, sude de la urbo Nanĉang, kaj oriente de lago Pojang. La montgrupo Luŝan konsistas el centoj da krutaj pintoj, el kiuj la plej alta estas Dahanjang, kaj altas 1 474 metrojn super la marnivelo.

Luŝan
monto [+]

Supermara alteco1 474 m [+]
Koordinatoj29° 34′ 21″ N, 115° 58′ 24″ O (mapo)29.5725115.97333333333Koordinatoj: 29° 34′ 21″ N, 115° 58′ 24″ O (mapo)
Plej alta punktoHanyang Peak [+]
Areo282 km² (28 200 ha) [+]

Luŝan (Ĉinio)
Luŝan (Ĉinio)
DEC
Luŝan
Luŝan
Map
Luŝan
Vikimedia Komunejo:  Lushan Geopark [+]
vdr
Grota faŭko en la nacia parko Luŝan

Hui-juan fondis la Budhismon de la Pura Lando sur la nordokcidenta deklivo de Luŝan ĉ. la jaro 402. Tio estas unu el la plej gravaj branĉoj de Mahajano en Ĉinio kaj precipe Japanio. La templo Donglin konstruita de Hui-juan en 386 ankoraŭ staras tie.

Inter la vidindaĵoj ĉe Luŝan estas botanika ĝardeno kun dekmiloj da plantaj specioj.

Malsupre de la pintaro Kvin Maljunuloj (五老峰) situas la Akademio de la Groto de la Blanka Cervo (白鹿洞书院). Nomita pro tio ke la poeto Li Bo paŝtis blankajn cervojn tie, ĝi estas unu el la plej malnovaj altlernejoj de antikva Ĉinio. Okcidente situas la Flora Pado, kiu inspiris la poeton Bai Juyi de la dinastio Tang.

Inter Jangzio kaj lago Pojang troviĝas la lagoj Tianĉi (Granda kaj Malgranda), la valo Ĝingŝiu, la lago Lulin. Ĉe la norda bordo de lago Lulin estas la Muzeo Luŝan, kun argilaĵoj kaj bronzaĵoj el diversaj epokoj de antikva Ĉinio, kaligrafiaĵoj, kaj pentraĵojn el la dinastioj Ming kaj Qing.