Tajvano

respubliko en orienta Azio, kies fakta teritorio konsistas el la insulo Tajvano kaj aliaj insuloj en Pacifiko
(Alidirektita el Respubliko Ĉinio)
Ĉi tiu artikolo temas pri la nuna ŝtato "Respubliko Ĉinio" situanta sur insulo Tajvano. Por historia periodo antaŭ "Ĉina Popola Respubliko" rigardu la paĝon Respubliko Ĉinio (1912-1949). Por la insulo legu la artikolon Geografio de Tajvano. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Tajvano (apartigilo).


Tajvano (ĉine 臺灣 aŭ 台灣; pinjine: Táiwān), antaŭe konata kiel Formozo, oficiale Respubliko Ĉinio (ĉine 中華民國, pinjine: Zhōnghuá Mínguó) estas insulo situanta sud-oriente de la kontinenta Ĉinio.

Tajvano
Respubliko Ĉinio
臺灣
Táiwān

Flago de Tajvano

Blazono de Tajvano

Detaloj Detaloj
Nacia himno:
《中華民國國歌》
Nacia Himno de Respubliko Ĉinio
《中華民國國旗歌》
Himno de la Nacia Flago
Nacia devizo: neniu
Situo
neagnoskita ŝtato (1971–)
insula lando (1949–)
demokratia respubliko (1912–)
lando
suverena ŝtato Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tajpeo1
Oficiala(j) lingvo(j) Neniu, sed fakte la ĉina normlingvo
Uzata(j) lingvo(j) ĉina normlingvo, hokla aŭ "tajvana", hakaa, indiĝenaj lingvoj
Areo 35 980 km²
- % de akvo 10,3 %
Loĝantaro 23 440 278 (aŭgusto 2019)
Loĝdenso 636,3 loĝ./km²
Horzono +8
Interreta domajno tw
Landokodo TW
Telefona kodo 886
Plej alta punkto Jadmonto
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidentino Tsai Ing-wen
Ĉefministro Su Tseng-chang
Ekonomio
Valuto Nova tajvana dolaro (TWD)

AkvejoPacifika oceano

Koordinatoj24° 0′ N, 121° 0′ O (mapo)24121
Plej alta punktoJadmonto [+]
Akvokolektejo36 193 km² (3 619 300 ha) [+]
Areo36 193 km² (3 619 300 ha) [+]
Loĝantaro23 593 794 [+] (aŭgusto 2019)
HorzonoUTC+08:00, Azio/Tajpeo, norma horzono en Tajvano [+]

Tajvano (Tajvano)
Tajvano (Tajvano)
DEC
Map
Tajvano

Vikimedia Komunejo:  Taiwan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Tajvanaj najbaroj inkludas Ĉinion, Filipinojn, kaj Japanion. Ekde 1972, Tajvano ne plu estas lando konfirmita de la Unuiĝintaj Nacioj.

Tajvano estas la plej popolriĉa ŝtato kaj la plej granda ekonomio ne membranta en Unuiĝintaj Nacioj.

En la insulo Tajvano loĝis ĉefe indiĝenaj popoloj, antaŭ ol ĉinoj komencis enmigri al la insulo en la 16-a jarcento. Eŭropaj kolonioj kaj la Reĝlando Dongning establiĝis mallonge antaŭ ol la Dinastio Qing, la lasta dinastio de Ĉinio, aneksis la insulon. Poste, Tajvano estis regata de Japanio dum longa tempo, antaŭ ol Respubliko Ĉinio gajnis la administradon de insulon. Nuntempe, Tajvano, kun kelkaj pli malgrandaj insuloj (precipe la insularoj Ĝinmenoj, Macuoj kaj Penghuoj), faras Respubliko Ĉinio.

Tajvano - voĉlegita artikolo

La nomo Tajvano devenas de indiĝena lingvo. Estis indiĝena tribo kun la nomo Tayouan, kaj nederlandana koloniisto nomis la insulon per la vorto, kiam ili unue renkontis indiĝenojn.

Alia malnova sed konata nomo de Tajvano estis Formozo, el la portugala vorto Formosa. Onidire ĝi signifas "bela insulo", sed por tio ne estas sufiĉa pruvo.[1]

La oficiala nomo de la lando estas Respubliko Ĉinio. Sed en diplomataj situacioj, oni ofte mencias ĝin kiel "Ĉina Tajpeo", "Tajvano, Ĉinio", aŭ simple Tajvano.

Historio

redakti

Prahistorio de Tajvano

redakti

Indicoj de homa setlado en Tajvano datiĝas ĝis antaŭ 30.000 jaroj, sed la unuaj loĝantoj de Tajvano estis eble gene malsimilaj de ajna grupo nun loĝanta sur la insulo. Antaŭ ĉirkaŭ 4.000 jaroj, prauloj de la nunaj tajvanaj indiĝenoj setlis en Tajvano. La indiĝenoj havas genan rilaton kun malajoj kaj polinezianoj. Ili parolas diversajn lingvojn, kaj lingvistoj klasas iliajn lingvojn kiel aŭstroneziajn. Oni teorias ke eblas spuri la praularon de polinezianoj ĝis Tajvano.

Fruaj setladoj

redakti

Hanaj ĉinoj eksetlis en la insularo Penghuoj (nomata ankaŭ Peskadoroj aŭ Pescadores) en la 12-a jarcento, sed la malamikaj triboj de Tajvano kaj portempa manko de komercaj riĉoj igis Tajvano nealloga al setlistoj ĝis la 16-a jarcento, krom "okazaj aventuristoj aŭ fiŝistoj emaj al interŝanĝado de varoj".

Registraĵoj el antikva Ĉinio montras, ke hanaj ĉinoj eble konis la ekziston de la ĉef-insulo Tajvano jam de la periodo de la Tri Reĝlandoj (3-a jarcento, 230 p.K.), doninte al proksimaj insuloj nomojn kiel Granda Liuqiu kaj Eta Liuqiu (etimologie, sed eble ne semantike, identaj al Ryūkyū en la japana), kvankam neniun el tiuj nomoj oni povis rilatigi definitive kun la ĉef-insulo Tajvano. Oni asertis sed ne pruvis, ke admiralo Zheng He de la dinastio Ming vizitis Tajvanon inter 1403 kaj 1424.

Nederlanda Orient-hinda Kompanio (1624-1662)

redakti

En 1624 la Nederlanda Orient-hinda Kompanio instalis sin en la insulo, ĉar sur la kontinenta Ĉinio tio estis malpermesata. La administrado de la nederlanda Formozo estis organizata ekde fortikaĵo nomata Fort Zeelandia, en nuna Tainan. La insulo ne estis okupata, sed oni kunlaboris kun la lokaj estroj. La Kompanjo organizis edukadon kun la celo kristanigi la indiĝenojn. La Kompanjo ankaŭ konstruigis sukero-plantejojn.

Pro la ekonomia sukceso de la Kompanjo en la kansukera komerco, ekde 1635, ekloĝis tie pli kaj pli da ĉinaj migrantoj. Poste, kiam ĉirkaŭ 1645 civila milito eksplodis sur la kontinento, tiel ke la dinastion Ming renversis la dinastio Qing, granda armeo de ribela gvidanto Zheng Chenggong (Koxinga), movis sin al la insulo kaj ekbatalis kontraŭ la nederlandanoj. Fine, kun la kapitulaco de Fort Zeelandia en januaro 1662 venis fino de nederlanda Formozo.

Ribeloj estis sange supremitaj, se ne fare de la nederlandanoj do fare de la hispanoj aŭ de la ĉinoj. La kulturo de la indiĝenoj de Tajvano, tiam ankoraŭ nomata Formozo, estis en tiu tempo plejparte forviŝita de la tero [2][3].

Reĝlando Dongning (1645-1683)

redakti

La posteuloj de Koxinga mallonge regis la insulon kiel Reĝlandon Dongning. En 1683 la dinastio Qing konkeris la insulon, kaj el administra vidpunkto ĝi fariĝis parto de la ĉina provinco Fujian.

Respubliko Tajvano kaj japana regado

redakti

Tajvano estis cedita al la Japana Imperio en 1895, post kiam dinastio Qing estis venkita en la Unua Ĉina-Japana Milito. Por kontraŭstari al japana okupado, la Qing-a gubernestro de Tajvano deklaris ĝin sendependa, kiel Respubliko Tajvano. Sed la sendependeco daŭris tra nur 184 tagoj.

Tajvano estis sub japana regado de 1895 ĝis 1945.

Respubliko Ĉinio

redakti

Respubliko Ĉinio establiĝis sur la kontinento en 1912 post la falo de la dinastio Qing. Post la japana kapitulaco al la Aliancanoj en 1945 je la fino de la Dua Mondmilito, RĈ transprenis regadon de Tajvano.

En 1949, la Komunista Partio de Ĉinio prenis al si plenan regadon de la kontinento kaj fondis la Ĉina Popola Respubliko. La RĈ-registaro fuĝis al Tajvano kaj daŭre asertas sin la laŭleĝa registaro de tuta Ĉinio. Hodiaŭ, la ĉefa insulo Tajvano konsistigas 99% de ĝia efektiva teritorio.

Respubliko Ĉinio reprezentis "Ĉinion" en Unuiĝintaj Nacioj ĝis 1971. Ĉijare, la Rezolucio 2758 rekonis konstantan membrecon de la Popola Respubliko en Konsilio pri Sekureca de UN, kaj RĈ eliris el UN. Post la perdo de UN-membreco, internacia rekono de Respubliko Ĉinio grade erodiĝis, dum plej multaj landoj ŝanĝis sian agnoskon de "Ĉinio" al ĈPR. Hodiaŭ, 21 UN-aj membroŝtatoj kaj Vatikano vivtenas oficialajn diplomatiajn rilatojn kun RĈ. Diplomatoj tutmonde evitas mencii la oficialan nomon "Respubliko Ĉinio" kaj anstataŭe uzas diversajn aliajn nomojn kiel "Ĉina Tajpeo", "Tajvano, Ĉinio" aŭ simple "Tajvano" por mencii RĈ.

En la 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj Tajvano ŝanĝiĝis de la unu-partia militreĝimo de Kuomintango al plurpartia sistemo kun universala voĉdonado. La blanka teroro, kiu la militreĝimo faris estas malkaŝita.

Tajvano vivtenas stabilan industrian ekonomion kiel rezulto de la rapida ekonomia kresko kaj industriigo kiu nomiĝis la "Tajvana Miraklo". Tajvano estas unu el la "Kvar Aziaj Tigroj" kaj membro de Monda Organizaĵo pri Komerco kaj Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaborado. La 21-a plej granda ekonomio en la mondo, ĝia alt-teknologia industrio okupas ŝlosilan rolon en la monda ekonomio. Tajvano klasiĝas alte rilate al libereco de la gazetaro, sanservo, publika eduko, ekonomia libereco, kaj homa disvolviĝo.

La komplikaĵoj de Tajvana historio ekde 1945 kreis kelkajn praktikajn problemojn por ĝiaj civitanoj. Ŝlosilaj inter tiuj estas la preciza naturo de Tajvana nacia identeco, la dubasenca internacia politika statuso de Tajvano, kaj la malfacilaj trans-markolaj rilatoj. En Tajvano, tiuj aferoj generas debaton inter politikaj partioj kaj kandidatoj. ĈPR daŭre asertas la Politikon pri Unusola Ĉinio, laŭ kiu ĝi estas la sola laŭleĝa registaro de "Ĉinio" kaj Tajvano estas provinco de Ĉinio. ĈPR minacis uzi militforton kiel respondon al ajna formala deklaro de Tajvana nacia sendependeco aŭ ajna decido de ĈPR-aj gvidantoj ke paca ĉina unuiĝo ne plu eblas.

Je la 16-an de januaro 2016 la Demokratia Progresema Partio, kiu kontraŭstaras amikiĝon kun Ĉinio, gajnis la balotojn por la parlamento kaj la registaro. Fariĝis la unua prezidantino de Tajvano sinjorino Tsai Ing-Wen.

Internacia agnosko

redakti
 
Ruĝa: Tajvano.
Malhela: Landoj kun ambasadejoj de Tajvano.
Malhelblua: Landoj kaj regionoj kun reprezentejoj de Tajvano.
Hela: Landoj kaj regionoj kie reprezentejoj estas malestablitaj.

Origine Usono kaj kelkaj aliaj landoj agnoskis Respublikon Ĉinion kiel la solan reprezentanton de la ĉina popolo kaj ĝis 1971 Tajvano estis membro de la Unuiĝintaj Nacioj. Sed ekonomia kaj politika fortiĝo de la Popola Respubliko Ĉinio (ĈPR) detruis iliajn esperojn pri baldaŭa kolapso de la komunista reĝimo en Pekino, kaj la 1-an de januaro 1979 Usono oficiale starigis diplomatiajn rilatojn kun ĈPR. Lokon de Tajvano en Unuiĝintaj Nacioj kaj la aliaj internaciaj organizaĵoj okupis ĈPR. Pekino oficiale proklamis politikon de "Unueca Ĉinio", kadre de kiu agnosko de ĈPR kiel la sola reprezentanto de la ĉina popolo iĝis antaŭkondiĉo de la diplomatiaj rilatoj kun ĈPR. Pro tio preskaŭ ĉiuj landoj rompis diplomatiajn rilatojn kun Tajvano kaj agnoskis ĝin nura provinco de ĈPR[4].

En 2023 nur Vatikano kaj 12 landoj-membroj de la Unuiĝintaj Nacioj havis kompletajn diplomatiajn rilatojn kun Tajvano kaj plejparte tio estis landoj etaj kaj malriĉaj, do influeblaj per la tiel nomata "dolara diplomatio" kiel amaskomunikiloj nomis klopodojn de Tajvano ricevi diplomatian agnoskon interŝanĝe al ekonomia subteno. En 2005 diplomatiajn rilatojn kun Tajvano rompis Senegalo kaj Grenado, en 2006 — Ĉado, en 2007 — Kostariko, en 2008 — Malavio, en 2013 — Gambio, en 2016 — Santomeo kaj Principeo, en 2017 — Panamo, en 2018 — Salvadoro, Domingo kaj Burkino, en 2019 — la Salomonoj kaj Kiribato, en 2023 — Honduro[5].

Iuj landoj plurfoje rompadis kaj restarigadis la diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, sekvante ŝanĝojn de siaj registaroj kaj ekstera politiko. Tiel Burkino establis la rilatojn kun Tajvano en 1961 (sekvan jaron post sia sendependiĝo), rompis ilin post puĉo en 1973, reestablis post alia puĉo en 1994 kaj denove rompis en 2018[6]. Ekde tiam Lesoto estas la sola lando en Afriko, kiu ankoraŭ havas diplomatiajn rilatojn kun Tajvano[7].

Tamen por iel praktike interagi kun Tajvano, ĉirkaŭ 50 landoj havas tie reprezentejojn, kiuj efektivigas plejparton de la funkccioj propraj al ambasadejo aŭ konsulejo. Tajvano reciproke havas reprezentejojn en pluraj landoj, kutime nomanate ilin "reprezentejo de Tajpejo". Ofte aliaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj por priskribi Tajvanon uzas la vortumon "Ĉina Tajpejo"[4]. En amaskomunikiloj de ĈPR oni kutime parolas pri "alia bordo" dum al la internaciaj amaskomunikiloj kaj neregistaraj organizaĵoj estas rekomendite uzi vortumon ne "Ĉina Tajpejo" (kio povus esti traktata kiel identigo etna, ne nacia), sed "Ĉinio Tajpejo", kio klare difinas la insulon kiel unu el la regionoj de ĈPR[8].

Tajvano partoprenas la Olimpikojn ekde 1932, sed en 1976 kaj 1980 ĝi bojkotis la Ludojn, ĉar al ĝia teamo estis malpermesite uzi la nomon Respubliko Ĉinio. En 1981 en Laŭzano inter la Tajvana Olimpika Komitato kaj la Internacia Olimpika Komitato estis subskribita interkonsento. Ekde tiam anstataŭ la flago de Tajvano estas uzata la flago de la Ĉina Tajpeja Olimpika Komitato[8].

Lingvoj

redakti

La ĉefaj lingvoj parolataj en Tajvano estas la ĉina normlingvo (oficiala lingvo de Respubliko Ĉinio), la hokiena (ofte nomata ankaŭ "la tajvana"), la hakaa, kaj la diversaj indiĝenaj lingvoj. Dum en ĈPR oni adaptis la simpligitan skribon, tiuj reformoj ne okazis en Tajvano. El tio sekvas, ke oni skribas la ĉinajn lingvojn en tradicia skribo en Tajvano.

 
mapo de Tajvano farita per radaro, kiu kolore vidigas la insulan reliefon

Esperanto-movado

redakti

Estis aperita en 1913, en tiama Formoso, dum la Japano regada, ESPERANTA LIBRETO eldonita per hektografio. Enhavis unuan paĝon, skribitan per la ĉina lingvo. Dua paĝo enhavas vortojn kaj notojn de himno al Mikado; tria paĝo “ La Espero". Sekvas proverboj, fabeloj kaj legendoj, kaj humoraĵoj. Lasta paĝo, reklamoj de Esperantaj Gazetoj.”

Geografio

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Tajvano.

Tajvanon apartigas disde Ĉeftera Ĉinio la Tajvana Markolo.

Ekonomio

redakti

Tajvano estas karakterizita kiel eksport-orientita kapitalisma-entreprenista ekonomio, kun malalta inflacio kaj senlaborecoprocento. Dum la lastaj tri jardekoj, la ekonomio de Tajvano kreskis kun rapideco de ĉirkaŭ 8% jare. Ekde la 1950-aj jaroj, kiam Tajvano ricevis masivan ekonomian helpon de Usono, ĝia industrio disvolviĝis rapide. La parto de agrikulturo en la malneta enlanda produkto malpliiĝis de 35% en la 1950-aj jaroj al nur 2.7% hodiaŭ.

Rilate al siaj aliaj najbaroj, Tajvano ne estis grave trafita de la financa krizo de 1997 en Azio. Alia faktoro, kiu distingas ĝin de siaj najbaroj, estas la fakto, ke ĝia ekonomio baziĝas ĉefe sur malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kaj ne sur gigantaj korporacioj, kiuj regas la ekonomiojn de Japanio kaj Sud-Koreio, ekzemple.

Tajvano estas unu el la plej gravaj eksportantoj de elektraj aparatoj, maŝinaro, komputila aparataro (kiel procesoroj kaj likvokristala ekrano) kaj aliaj industriaj produktoj. Ĝiaj kvin plej grandaj komercaj partneroj estas la Ĉinio, Usono, Honkongo, Japanio kaj Singapuro, la loka valuto estas la tajvana dolaro, kaj ĝi estas membro de la Monda Komerca Organizo (MKO).

La ekonomia prospero rezultigis investon de tajvana kapitalo en la najbaraj landoj en Orienta Azio, inkluzive de Ĉinio, kiu provizas tajvanan industrion per granda kvanto da laborantaj manoj. La interspaco inter la ekonomia graveco de Tajvano por ĝia granda rivalo, kaj la konstanta politika streĉiĝo kiu regas inter ĝi kaj Ĉinio, finfine kondukas al la recesio de la politika konflikto, kaj la konservado de la streĉa status quo inter la landoj. Tajvano estas inkludita en la listo de la kvar tigroj de Azio kune kun Honkongo, Sud-Koreio kaj Singapuro.

La telekomunika merkato en la Respubliko estas regata de Chunghwa Telecom, kiu antaŭe estis parto de registara ministerio kaj estis privatigita dum 1996. La nacia flugkompanio de Tajvano estas China Airlines.

Laŭ la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022, publikigita de la Reto de Solvoj por Daŭripova Evoluo de la Unuiĝintaj Nacioj, Tajvano estas la 26-a plej feliĉa nacio en la mondo kaj la plej feliĉa en Orienta Azio[9].

Etnaj grupoj

redakti

La ĉefaj etnaj grupoj en Tajvano estas ĉinoj (96.45%) kaj tajvanaj indiĝenoj (2.45%). Krome estas minoritataj etnoj el Kontinenta Ĉinio, Honkongano, Makaano, kaj eksterlandanoj (1.10% entute).

Inter etnografiaj grupoj de ĉinoj estas hokloj, la hakaoj (19.3%), kaj postmilitaj migrintoj. La postmilitaj migrintoj signifas la popoloj, kiuj venis al Tajvano kun la Kuomintanga registaro post la Dua Mondmilito kaj la sekva Enlanda Milito de Ĉinio.

Sub la indiĝenoj estas diversaj popoloj. La ĉefaj grupoj estas Amis, Atajaloj, Paiwan, Bunun, Pujumoj, Rukai, Cou, Saisiyat, Yami, Thau, Kebalan, Truku, Sakizaya, Sedekoj, Hla’alua, Kanakanavu. Ankaŭ estas ebenlandaj indiĝenoj.[10]

Referencoj

redakti
  1. 翁佳音. 「福爾摩沙」由來 (ĉine). Arkivita el la originalo je 2013-08-11. Alirita 2021-06-05.
  2. Chiu Hsin-hui  (2008). “The colonial ‘civilizing process’ in Dutch Formosa” (angle), p. 1624–1662. 
  3. Ton Harmsen (1-a julio 2017). “Anthonius Hambroek en het verwaarloosd Formosa”, Neerlandistiek (nederlandalogio) (nederlande). 
  4. 4,0 4,1 Filip Noubel (2023-06-16) Ĉu Tajvano estas neagnoskita lando? (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-06-26. Alirita 2023-10-28.
  5. Filip Noubel (2023-06-12) Oficialaj diplomatiaj rilatoj de Tajvano: komplika ludo fronte al obstakloj fare de Ĉinio (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-06-26. Alirita 2023-10-28.
  6. Filip Noubel (2023-06-13) Tajvano kaj Burkino: tumulta historio de kooperado kaj disiĝo (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-06-29. Alirita 2023-10-28.
  7. Сергей Карамаев, Анастасия Ломова (2023-12-15) Эсватини — последний африканский союзник Тайваня: вызовы для КНР и возможности для новых игроков (ruse). Rusia Konsilio pri Internaciaj Aferoj. Arkivita el la originalo je 2023-12-18. Alirita 2023-12-18.
  8. 8,0 8,1 Filip Noubel (2023-06-12) La diplomatia lukto pri la nomo de Tajvano dum la Olimpiko (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2021-08-09.
  9. Oiwan Lam (2022-08-16) Tajvano: la plej feliĉa nacio en Orienta Azio, laŭ la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022 (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-31.
  10. 台灣行政院. 族群(國情簡介-人民) (ĉine). Arkivita el la originalo je 2021-6-6.

Vidu ankaŭ

redakti

Insularoj:

Eksteraj ligiloj

redakti