Hualjan
Hualjan (ĉine 花蓮市) estas universitata urbego, signifa mara haveno kaj ĉefurbo de la samnoma gubernio (distrikto) en orienta Tajvano.
Hualjan | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 970 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 000 (2008) [+] | ||
Loĝdenso | 3 740 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 58′ N, 121° 36′ O (mapo)23.972222222222121.60638888889Koordinatoj: 23° 58′ N, 121° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 21 m [+] | ||
Areo | 29,41 km² (2 941 ha) [+] | ||
Horzono | norma horzono en Tajvano [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: 29,41 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 104,046 (2018)
- Poŝtkodo: 970
- Telefonkodo:
- Horzono: UTC + 8
GeografioRedakti
Hualjan kuŝas laŭ la orienta marbordo laŭ la Pacifiko.
HistorioRedakti
Tiu loko estis nomita "Kiraj" (奇萊) ĝis la frua dudeka jarcento. La hispanoj konstruis minojn por oro en 1622, sed permanenta loĝloko komenciĝis nur en 1851, ĉar du mil kamparanoj alvenis. Dum dominado de japanoj la loknomo estis ŝanĝita al Karen (花蓮港), ankaŭ japanaj kolonianoj alvenis. La vilaĝo estis establita en 1910, la haveno post jardeko. Tamen en la posta periodo la japanoj rezignis pri evoluo de vilaĝo-haveno pro la malbonaj cirkonstancoj. Post la 2-a mondmilito en 1946 Kuomintango deklaris la loknomon al la nuna nomo, samtempe ĝi iĝis distrikta ĉefurbo. En 1951 sismo preskaŭ detruis la urbeton. En la 1970-aj jaroj la fiŝkaptista haveno iĝis grava internacia marhaveno por la komercaj ŝipoj.
EkonomioRedakti
En Karen la japanoj produktis rizojn, sukerkanojn kaj jutojn. En la 21-a jarcento la primara estas la komerco kaj turismo.
EdukoRedakti
Hualjan havas 3 universitatojn, 12 gimnaziojn, 4 mezlernejojn, 16 bazlernejojn.
KlimatoRedakti
Taitung havas humidan subtropikan klimaton kaj iomete tropikan pluvarbarklimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 23,4 °C (somere 25-32 °C, vintre 15-22 °C). Neniam frostas. La jara precipitaĵo estas 2177 mm averaĝe. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte.
TrafikoRedakti
En Hualjan trajna kaj busa stacidomoj, flughaveno, mara haveno kaj 2 provincaj ĉefvojoj helpas la trafikon.
VidindaĵojRedakti
ĜemelurbojRedakti
- Ulsan, Sud-Koreio (1982)
- Jonaguni, Japanio (1982)
- Albuquerque (Nov-Meksiko), Usono (1983)
- Bellevue (Vaŝingtonio), Usono (1984)
- Oudtshoorn, Sud-Afriko (1985)
- Takaĉiho, Japanio (2005)
- Santa Maria (Laguna), Filipinoj (2006)
- Saipano, Nord-Marianoj, Usono (2007)
- Kaŝipur, Barato (2016)
FontojRedakti
- WikiTrans
- oficiala paĝo
- [1]