Ulsan

urbo en Sud-Koreio


Ulsan [ul.s͈an] (Hangul transliterumo : 울산광역시, Hanja transliterumo :蔚山廣域市) estas urbego, metropolo, havenurbo kaj la oka plej granda urbo en Sud-Koreio [1]. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 1 150 116 loĝantoj sur areo de 1 060,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 085 loĝantoj/km².

Ulsan
metropola urbo de Sud-Koreio • urbego • urbosetlejo • havenurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 680-010 – 689-934
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 150 116  (2018) [+]
Loĝdenso 1 085 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 33′ N, 129° 19′ O (mapo)35.55129.31666666667Koordinatoj: 35° 33′ N, 129° 19′ O (mapo) [+]
Areo 1060,19 km² ( 106 019 ha) [+]
Ulsan (Tero)
Ulsan (Tero)
DEC
Ulsan
Ulsan
Situo de Ulsan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ulsan [+]
vdr

Ulsan estas la industria centro de Sud-Koreio, kaj en ĝia najbareco estas, interalie, la plej grandaj aŭtomobilaj kaj ŝipfabrikoj de la mondo de Hyundai, kaj la naftrafinejoj - ankaŭ la plej grandaj en la mondo - de la SK Energy Corporation. La MEP de la grandurbo en 2008 estis proksima al 64,000 USD pokape, signife pli alta ol aliaj sudkoreaj grandurboj; Se la grandurbo estus vicigita kiel "lando" ĝi estus la tria plej riĉa en la mondo, preterpasante Norvegio, Singapuro, Usono, Honkongo kaj Svislando.

La grandurbo estas dividita en kvin kvartalojn: Buk-gu, Dong-gu, Jung-gu, Nam-gu kaj Ulju-gun.

Ulsan estas la hejmo de la Hyundai Tigers futbalteamo de la profesia ligo de Sud-Koreio, kies hejma ludejo, stadiono Munsu, aranĝis plurajn da la ludoj en la Futbala Mondpokalo de 2002. Ankaŭ en la urbo estas universitato fondita en 1969 kie studas ĉirkaŭ 10 500 studentoj.

Referencoj redakti

  1. Metropola urbo - en la Hangul : 광역시 - " Gwangyoksi " - speciala grandurbo kun la samaj potencoj kiel provinco, ekzistas 6 tiaj grandurboj en la lando, la aliaj estas Pusano, Inĉono, Teguo, Deĝon kaj Kŭangĵuo.