Teguo

urbo en Sud-Koreio

Teguo[1] (koree 대구, 大邱, Daegu) estas milionurbo, universitata urbo, la tria plej granda urbo en Sud-Koreio, havanta proksime 2.752.670 loĝantojn laŭ la 2006-a popolnombrado.

Larĝa panoramo al Teguo
Teguo
metropola urbo de Sud-Koreio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 444 412  (2018) [+]
Loĝdenso 1 630 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 52′ N, 128° 36′ O (mapo)35.871666666667128.60166666667Koordinatoj: 35° 52′ N, 128° 36′ O (mapo) [+]
Areo 1499,53 km² ( 149 953 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Teguo (Suda Koreio)
Teguo (Suda Koreio)
DEC
Teguo
Teguo
Situo de Teguo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Daegu [+]
vdr
Urbodomo de Taeguo
Universitato en Taeguo
Fora panoramo de Taeguo

Geografio redakti

Teguo situas en montaro, en baseno, meze de la lando. La maro troviĝas 80 km-ojn. La urbo situas ĉe la koordinatoj 35° 51′ 49″ Nordo 128° 34′ 51″ Oriento / 35.863611 °N, 128.580833 °O / 35.863611; 128.580833 (mapo).

Historio redakti

Oni trovis restaĵojn devenantajn antaŭ Kristo 1500 jarojn. Oni trovis ankaŭ dolmenojn. La unua mencio okazis en 261. La loko dum la historio apartenis al diversaj regnoj. En 890 reĝlando formiĝis kaj oni parolas pri batalo en 927. En 1254 pro invado de mongoloj detruiĝis diversaj temploj. En 1601 Teguo iĝis administra regiona ĉefurbo. En la 1890-aj jaroj multe da japanaj negocistoj alvenis, dume la fervojo ekfunkciis. En 1945 la japana dominado ĉesis, post unu jaro ribelo okazis en la urbo.

En februaro 2020 la urbo iĝis unu el centroj de la epidemio de COVID-19. La 24-an de februaro el 763 konfirmitaj infektiĝoj pli ol 300 estis ligitaj al Shincheonji Eklezio de Jesuo en Teguo.

Ekonomio redakti

En Teguo la plej gravaj industriaj branĉoj estas la teksaĵoj kaj maŝino-produktoj. La kvalito de la pomoj kultivitaj ĉirkaŭ la grandurbo estas famaj en la tuta Koreio.

Klimato redakti

Teguo havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po pli ol 1000mm. En julio kaj aŭgusto la averaĝa temperaturo atingas la 30 °C-ojn. Vintre tio estas iomete sub frostopunkto.

Vidindaĵoj redakti

Trafiko redakti

Teguo havas internacian flughavenon kaj stacidomon. Aŭtovojoj estas al 3 direktoj. En la urbo metrooj kaj aŭtobusoj trafikas.

Ĝemelurboj redakti

Esperantistoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti