Hiroŝimo
Hiroŝimo (japane
Hiroŝimo | ||
japane: 広島市 (Hiroshima-shi) | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: 広島市 | ||
Lando | Japanio | |
---|---|---|
Regiono | Ĉugoku | |
Gubernio | Gubernio Hiroŝima | |
Historia regiono | Edo-epoko | |
Memorindaĵo | Hiroŝima-jo, Atombombita kupoldomo | |
Situo | Hiroŝimo | |
- koordinatoj | 34° 24′ 20″ N 132° 26′ 23″ O / 34.40556 °N, 132.43972 °O (mapo) | |
Areo | 905,25 km² (90 525 ha) | |
Loĝantaro | 1 173 980 (2010) | |
Denseco | 1 296,86 loĝ./km² | |
Fondo | Sengoku-epoko | |
Urbestro | Kazumi Matsui | |
Horzono | UTC+9 | |
Poŝtkodo | 730-8586 | |
Telefona antaŭkodo | 082-245-2111 | |
Arbo | Kamforarbo | |
Floro | Oleandro | |
Situo enkadre de Japanio
| ||
Vikimedia Komunejo: Hiroshima, Hiroshima | ||
Retpaĝo: www.city.hiroshima.lg.jp | ||
La 6-an de aŭgusto 1945 atombombo estis faligata en la urban centron, pro kiu ĝis la fino de la sama jaro mortis ĉirkaŭ 140.000 homoj.
Hiroŝimo estas ankaŭ nomata la urbo de paco aŭ la urbo de akvo. Ĝi troviĝas sur la delto de la rivero Oota-gawa (japane: 大田川), kies ses riverbranĉoj fluas tra la urbo.
Historio
redaktiAntaŭ la 19-a jarcento
redaktiAntaŭ ĉirkaŭ 600 jaroj en la nuna loko de Hiroŝimo troviĝis dise kvin vilaĝetoj. En la jaro 1589, antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, la feŭdestro MOORI Terumoto (japane
Hiroŝimo kreskis ĉirkaŭ la kastelo, nomata kastelo de la karpo el la fino de la 16-a jarcento sub la estreco de la klano Asano, kiu regis en la loko ĝis la Meiji-restarigado.
Fine de la 19-a jarcento
redaktiLa konstruo de la haveno en 1889 kaj la stacio de la Sanyo-fervojo inter Kobeo kaj Shimonoseki finpretigita en 1894 helpis la evoluon de la urbo.
Dum la unua japana-ĉina milito (1894–1895) Hiroŝimo estis la imperiestra ĉefstabejo. De tiam multaj solidattransportaj ŝipoj sinsekve en- kaj el-iris la havenon Uzina (宇品) de Hiroŝimo. Sekve Hiroŝimo iĝis militista centro de la japana imperio. Ĝis la Dua Mondmilito la urbo gajnis pli kaj pli da graveco kaj iĝis la sepa plej granda urbo de Japanujo.
Dua Mondmilito
redaktiLa 6-an de aŭgusto 1945 je 8:15 matene, la usona bombaviadilo Enola Gay faligis la usonan nuklean bombon Little Boy sur la metropolon. Pro tiu unua uzo de nuklea armilo en milito, ĉirkaŭ 80 % de la ĝis tiam tute neruinigita urbo estis detruitaj kaj inter 90.000 kaj 200.000 homoj tuj mortigitaj.
Rekonstruado
redaktiPost la rekonstruado, ekde 1949 Hiroŝimo evoluis al unu el la plej gravaj industriaj lokoj kaj estas nuntempe pro pli ol 1,1 milionoj da loĝantoj la dekunua plej granda urbo de Japanujo.
Nuntempe la radiado ne plu superas la kutiman kosman fonan radiadon (natura radioaktiveco) kaj do ne estas pli alta ol en aliaj regionoj de la tero.[1]
Politiko kaj administracio
redaktiLa urbestro de Hiroŝimo, Tadatoshi Akiba, estis elektita jam trifoje, lastan fojon en 2007. La 55 anoj de la urba konsilio (Hiroshima-shigikai) estis elektitaj samtempe kun la urbestro en 2007. La plej grande reprezentita partio estas la Liberala Demokrata Partio.[2]
En Hiroŝimo troviĝas eksteraj ejoj de la ministerioj de la centra registaro, kiu rilatas al la regiono Ĉugoku.
Kvartaloj
redaktiHiroŝimo havas 8 kvartalojn, kiuj nomiĝas Aki, Asakita, Asaminami, Higaŝi, Minami, Naka, Niŝi kaj Saeki. La lasta modifo de kvartaloj okazis en 2005, kiam la komunumo Juki estis aligita al la kvartalo Saeki.
Najbaraj urboj kaj komunumoj
redaktiTrafiko
redaktiEkde 1976 Hiroŝimo estas stacio de la linio Ŝinkansen-Sanyo.
La nova flughaveno de Hiroŝimo situas ĉirkaŭ 50 km oriente de la urbo, la malnova, konata kiel Hiroshima-Nishi daŭre utilas por regionaj flugoj.
La aŭtoŝoseoj Ĉugoku kaj Sanyo estas ligitaj al Hiroŝimo, kiel ankaŭ la nacia vojo 2, kiu trairas la urbon de oriento al okcidento.
De la haveno de Hiroŝimo ekzistas multaj pramligoj al la insuloj de la Seto-maro kaj al Ŝikoku.
Linio Astram estas la kromnomo de metroo de Hiroŝimo.
Ekonomio
redaktiEn Hiroŝimo troviĝas interalie la ĉefsidejo de la firmao Mazda. Troviĝas en la urbo krom la administracio kaj evoluado ankaŭ unu el la du japanaj fabrikoj. Tial la urbo iĝis centro de la aŭtoindustrio.
Hiroŝimo havas havenon por fiŝkaptado kaj eksportado, krome flughavenon.
Pluraj entreprenoj konstruas ŝipojn.
Turismo
redaktiLa urbo estis preskaŭ komplete detruita de la atombombo faligita la 6-an de aŭgusto 1945. En la urbo troviĝas ĉirkaŭ 200 monumentoj por atombombitoj. Multspecaj cenotafoj, kiel ŝtonaj monumentoj, statuoj, turoj donas Hiroŝimo aspekton de urbo de cenotafoj. Tiuj ĉi monumentoj estis konstruitaj de diversaj organizoj kaj personoj memore al iliaj intimaj atombombitoj post la milito.
La plej vizitataj lokoj estas tiuj proksime de la nulopunkto:
- Hiroŝima-jo, la kastelo de la karpo estis rekonstruita en 1958.
- En la golfo de Hiroŝimo, situas la insulo Mijaĵima kun la Itsukushima-Sanktejo kaj la enakva torijo, kiu estas unu el la plej fotitaj lokoj en Japanujo.
Ekzistas rete esperantlingva Gvidlibro.
-
La kupoldomo en la pacparko
-
Hiroŝimo post la bombatako
-
La kastelo de Hiroŝimo
Kulturo kaj sporto
redaktiMia amata Hiroŝimo (france Hiroshima mon amour, IFA: iʁoʃima mɔ̃n‿amuʁ; japane 二十四時間の情事, Nijūyojikan no jōji, signifante Dudek kvar-hora amrilato) estas romantika drama filmo de 1959 reĝisorita de Alain Resnais kaj scenarita de Marguerite Duras. La filmo prezentas la rilaton inter franca aktorino kaj japana ulo kiuj renkontiĝas iun vesperon en loka trinkejo. Ŝi estas en Hiroŝimo por ludi en filmo sed okazaĵoj ŝajne disvolviĝas hazarde laŭ la manieroj de la koro kaj pasioj.
Kuirarto
redaktiOkonomiyaki estas speco de krespo, sur kiu oni kuiras maldikajn striojn de brasiko kaj viando aŭ marfruktoj.
Sporto
redakti- Hiroshima Toyo Carp (広島東洋カープ), basbala teamo
- Sanfrecce Hiroshima (サンフレッチェ広島), futbala teamo
Naskiĝintoj en Hiroŝimo kaj ties verkoj
redakti- La hiroŝimodevena lernejanino Sasaki Sadako (1943-1955) batalis ĝis sia morto per la faldado de origamio-gruoj kontraŭ leŭkemio pro kiu ŝi suferis pro la liberigita radiado post la faligo de la atombombo. Pro la tutmonda disvastigo de ŝiaj malsano kaj faldado papergruoj iĝis simbolo de internacia pacmovado kaj rezisto kontraŭ nuklea milito.
- Hara Tamiki naskiĝis en Hiroŝimo la 15-an de novembro 1905. Post studado de la angla en Tokio li laboris kiel instruisto de la angla, sed verkis ankaŭ beletron. La ĉefa temo de lia verko estis jam tiam la morto, sed ankoraŭ prezentita kiel "bela morto". En 1944 mortis lia edzino kaj sekve li reiris al sia hejmurbo Hiroŝimo. Li tie spertis la faligon de la atombombo la 6-an de aŭgusto 1945. Ekde tiam lia verko staris sub la frapfrazo "Ne vivu pro vi mem! Vivu por priplendi la mortintojn!". Li famiĝis ĉefe pro sia rakonto Natsu no hana (1949; esperante: sunfloroj, en Ekde tiu tago, eldonita de Ito Narihiko en 1984). Ĝi estis unu el la plej bonaj verkoj de la japana militliteraturo kaj grave influis la japanan pacmovadon. Pro malespero pri la komenco de la korea milito li ĵetis sin mem la 13-an de marto 1951 en Musashino antaŭ trajnon.
- Kun la Kadavro de l' Edzino, subtitolita travivaĵoj en Hiroŝima, estas 54-paĝa broŝuro, japanlingve verkita de Ogura Tojofumi.
- Ankaŭ la grava japana komponisto Toshio Hosokawa naskiĝis la 23-an de oktobro 1955 en Hiroŝimo. Li verkis la simfonion "Memory of the Sea" (memoro de la maro) pri la memsaniĝfortoj de sia naskiĝurbo.
- Arawa Kimura, futbalisto
- Issey Miyake, dezajnisto
- Hiromi Akiyama, artisto
- Yūzan Fujita, politikisto
- Mana, muzikisto
Esperanto en Hiroŝimo
redaktiLa loka Esperanto-asocio Hirosima Esperanto-Societo[3] estas tre agema kaj ofte ĉiĉeronas esperantistojn tra la pacparko kaj la urbo.
Ĉiujare la plenuma komitato por Internacia Virina Tago petas subtenleterojn el la tuta mondo por prepari ekspozicion en la urbodomo de Hiroŝimo. Temo de la ĉijara (2010) alvoko estas: nuligi nuklearmilojn sur la tero ĝis 2020.
Esperanto Ŝinonome Ĵuku estas kursejo kun du ĉambroj kaj salono, ĝi entenas entute 50 seĝojn. Ĝi situas en Hiroŝima-shi, kvartalo Minami-ku, Ŝinonome 3 - 7 - 12, ĉambro 205. Ĝi funkcias ekde januaro 2012.
Fama aktivistino en Hiroŝimo estas OSIOKA Taeko, emerita instruistino, esperantistino kaj ĉiĉeronino en la pacoparko. Ĝis 2021 ŝi kolektis 110 000 subskribojn por abolo de nukleaj armiloj.
Literaturo en Esperanto
redaktiPromenado en Hirosima, la urbo de monumentoj, Hiroŝima Esperanto-Societo, Hirosima-si, 2021, 72 paĝoj, ISBN 9784947691378.
Karl Bruckner, Sadako volas vivi!, romano, 173 paĝoj, eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2023, ISBN 9788088326403[4]
Hiroŝima. kompilis : Kansai Ligo eld. Japana E.-Librokooperativo, Osaka 1952, p. 16.
|
Ĝemelurboj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Q & A about the Atomic Bombing (TTT-ejo de la urbo Hiroŝimo). Arkivita el la originalo je 2003-07-01. Alirita 2010-02-17.
- ↑ TTT-ejo de la urba konsilio de Hiroŝimo
- ↑ TTT-ejo de Hirosima Esperanto-Societo. Arkivita el la originalo je 2004-08-12. Alirita 2005-10-05.
- ↑ (eo) Karl Bruckner, Sadako volas vivi!, Libroservo de Universala Esperanto-Asocio, 2023
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (en) Retejo de la urbo Hiroshima, Arkivigite je 2007-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- (en, jp) Hiroŝima pacmemora muzeo
- Esperanta gvidlibro pri Hiroŝimo
- Retejo de la Hiroŝima Esperanto-Societo Arkivigite je 2004-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- (eo) Prelego de Osioka Taeko, Ne plu Hiroŝimon: atesto de atombombito – Virtuala ekspozicio Hiroŝimo-Nagasako: 75 jaroj por paco, YouTube