Plovdiv

urbo en Bulgario

Plovdiv (bulgare Пловдив) estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Bulgario. Kun ĉirkaŭ 350 000 loĝantoj ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, post la ĉefurbo Sofio, de kie ĝi situas 130 km sudorienten. Plovdiv situas ĉe la rivero Marica, kies valo formas gravan vojon inter Sofio kaj Turkio. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 370 975 loĝantoj sur areo de 101,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 638 loĝantoj/km².

Plovdiv · Пловдив
urbego • municipa ĉefloko • provinca ĉefurbo • urbo en Bulgario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Plovdiv
Poŝtkodo 4000
Aŭtokodo РВ (П)
Telefonkodo (+359) 032
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 370 975  (2024) [+]
Loĝdenso 3 638 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 24° 44′ O (mapo)42.14208624.741454Koordinatoj: 42° 9′ N, 24° 44′ O (mapo) [+]
Alto 164 m [+]
Areo 101,98 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+02:00 [+]
Plovdiv · Пловдив (Bulgario)
Plovdiv · Пловдив (Bulgario)
DEC
Plovdiv · Пловдив
Plovdiv · Пловдив
Situo de Plovdiv · Пловдив

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plovdiv [+]
vdr
Strato en malnova Plovdiv

Historio redakti

En la loko de Plovdiv jam 500 jarojn antaŭ nia epoko ekzistis traka setlejo, nomita Eumolpia. Kiam la makedona reĝo Filipo la 2-a konkeris la regionon en la jaro -341, li nomis la urbon Philippopolis (Filipurbo), kion la trakoj tradukis al Pulpudeva, de kio venas la hodiaŭa nomo. Sed intertempe la urbo havis ankaŭ aliajn nomojn: Philibe (otomana) kaj Trimontium (romia).

En 1878 rusoj forpelis la otomanojn, kaj Plovdiv iĝis ĉefurbo de Orienta Rumelio. En 1885 Orienta Rumelio kuniĝis kun Bulgario, kun Sofio kiel ĉefurbo, kiel ĝis nun.

Galerio redakti

 
urba panoramo
 
Romia amfiteatro en Plovdiv

Gravuloj redakti

Esperantistoj en Plovdiv redakti

  • Konstantin Mateev
  • Ivan Armin
  • Ivan Savov
  • Todor Iŝev

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti