Kumanovo (Makedona Куманово; Albana KumanovaKumanovë, Turka Kumanova) estas urbo situanta en la nordoriento de Norda Makedonio, en la nordorienta regiono. Ĝi estas la administra centro de la samnoma komunumo opština Kumanovo. Laŭ la censo de 2002 loĝas ĉi tie entute 70 842 loĝantoj.

Kumanovo
urbeto
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono nordorienta regiono
Komunumo opština Kumanovo
Poŝtkodo 1300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 70 842  (2002) [+]
Loĝdenso 139 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 21° 43′ O (mapo)42.13222222222221.714444444444Koordinatoj: 42° 8′ N, 21° 43′ O (mapo) [+]
Alto 333 m [+]
Areo 509,48 km² (50 948 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Kumanovo (Nord-Makedonio)
Kumanovo (Nord-Makedonio)
DEC
Kumanovo
Kumanovo
Situo de Kumanovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kumanovo [+]
vdr

Loco,priskribo redakti

La urbo situas sub la orientaj deklivoj de la montoj Скопска Црна Гора, en valo ĉe la kunfluejo de la rivero Lipkovska Reka kun la rivero Kumanovka. La alteco estas ĉirkaŭ 350 m.

La aŭtovojo A1 / E75, kiu iras de Skopjo al Serbio, trapasas la urbon de sudo ĝis nordo. Sekvas ĝin la ĉefa regiona vojo A2 / E871, kiu kuras orienten de la lando ĝis la limo kun Bulgario.

La urbon trapasas ankaŭ fervoja linio, kiu iras de Skopjo al Serbio.

Loĝantaro redakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 70 842 loĝantoj.

El la totala nombro, 18 277 Albanoj (25,80%), 42 840 Makedonoj (60,47 %) , 4 042 Ciganoj (5,71 %), 4 727 Serboj (6,67 %) kaj la ceteraj.

Religio: 22.483 Islamanoj (31,74 %), 46 766 ortodoksa (66,02 %) kaj la ceteraj.

Ekonomio redakti

Kumanovo estas la tria plej granda urbo en Makedonio.

Kumanovo estas centro de industria produktado en nordorienta Makedonio. Precipe la ŝuindustrio en ĉi tiu urbo havas grandegan tradicion kaj travivas de jardekoj. La urbo estas la centro de la piedvesta industrio en Makedonio kaj pli tie. Aldone al piedvesto, velditaj tuboj kaj profiloj estas produktitaj ĉi tie. El la nutraĵa industrio estas muelejo, bakejo, trinkaĵoproduktado.

Referenco redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Куманово en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf

Pluaj fotoj redakti