Emblemo de Tajvano

la ŝtata emblemo de la Respubliko de Ĉinio
(Alidirektita el Blazono de Tajvano)

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de la Respubliko de Ĉinio, lando en Esperanto ofte pli koncize nomata Tajvano, estas simboligita blanka suno kun 12 radioj sur fono de blua ĉielo. La simbolo ankaŭ aperas kiel supra heraldike dekstra, do fakte maldekstra parto en la nacia flago de Tajvano, kaj en malmulte variigita formo ankaŭ funkcias kiel emblemo de la politika partio Kuomintango. Ĉine ĝi simple nomatas 青天白日旗 - "blua ĉielo kun blanka suno".

Emblemo de Tajvano
La ŝtata emblemo de La Respubliko de Ĉinio
La ŝtata emblemo de La Respubliko de Ĉinio
Uzata ekde: la 17-a de decembro 1928
vdr

Vidu ankaŭ redakti