Ŝablono-Diskuto:Informkesto blazono

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu

Anstataŭ enkonduko ĉu ne estus pli bone skribi uzata ekde? Le Un I 07:13, 21. Maj 2010 (UTC)

  1. Por Por: . Mi ankaŭ preferas "uzata ekde", sed la "enkonduko" jam estis en multe da artikoloj, tial mi ne ĝin ŝanĝigis. Se ni konsentas, mi povas anstataŭigi ĝin aŭtomate. CasteloBrancodiskuto 14:57, 21. Maj 2010 (UTC)
  2. Por Por: Per certa kodigo de ŝablono eĉ eblas aranĝi, ke kaj la malnova (enkonduko) kaj la nova (uzata ekde) parametroj funkcias. Ekzemplo por tia kodigo troviĝas en la ŝablono Informkesto planto de la suprasoraba vikipedio, ĉe kelkaj parametroj. Amike --Tlustulimu 15:26, 21. Maj 2010 (UTC)

Kiel verkinto de la ĝis nun plej multaj artikoloj pri blazonoj, mi pensis ke eblus eviti la penon speciale krei informkestan ŝablonon por tiu kategorio, sed tamen flatiĝas ke aliaj tamen pensis ke indas la penon evoluigi specialan ŝablonon... Iel tio estas bona eĥo pri la valoreco de la kreitaj artikoloj. Mi cetere en la antaŭe senŝablonaj informkestoj de la verkitaj artikoloj skribis "enkonduko", ĉar mi celis substreki la oficialan enkondukon de la emblemo kiel ŝtata blazono ... multaj historiaj blazonoj jam estis "uzataj ekde" pli longa tempo kiel neformala emblemo, insigno de nobela dinastio aŭ de sola reganto... Tamen mi volis eviti longan teksteron - skribi "oficiale uzata kiel kiel ŝtata blazono" kompreneble estus maleble longe en ero de informkesto. Tamen principe mi ankaŭ povus adaptiĝi al "uzata ekde" - ja eblas kompreni ke tio celas "uzata ekde ... kiel ŝtata blazono de X-lando", se la tuta artikolo havas la titolon "blazono de X-lando".

Tamen mi havas urĝan peton enkonduki en la ŝablonon la eblecon individue elekti grandecon de la blazonodosiero - iuj dosieroj pli larĝaj ol altaj nun bone reprezentiĝas (ekzemple tiu de Haitio) sed aliaj pli altaj ol larĝaj fariĝas tro grandaj (ekzemple tiu de Danio). Se eblas mem elekti la grandecon de la informkesta blazonodosiero en pikseloj, facile eblas adapti la grandecon al bona proporcio. Mi neniel kontraŭas ke la norma grandeco povas esti 200px se nenio alia indikitas, sed estu ebleco mem variigi la grandecon. Alikaze la antaŭa senŝablona informkesto estis pli varia ol la nuna ŝablono, kaj la progreso enkonduki la ŝablonon estus malprogreso. Ĉu iu emas enkonstrui tiun parametron?

Sincere, ThomasPusch 16:59, 11. Jun 2010 (UTC)

✔ Farite mi ĵus aldonis uzata ekde, lasante enkonduko, tiel ke la nunaj artikoloj ne devos esti tuj ŝanĝataj. Krome mi aldonis grandeco, por povi varii la dosieron. Kaj mi aldonis ankaŭ informon pri tio al la dokumentado. Amike --Tlustulimu 17:24, 11. Jun 2010 (UTC)

Mi rimarkas ke kaj mi mem kaj ankaŭ aliaj foje misgvidiĝas de la parametro "enkonduko" al meto de dato en akuzativa formo, "enkonduko = la 17-an de junio 1944", kio post savo de redakto kreas informkestan linion "uzata ekde la 17-an de junio 1944", kio kompreneble malĝustas. Nur se oni sisteme relegas la tutan informkestan tekston post savo de la redaktaĵo, ekvideblas la fuŝo. Plurajn senintence akuzativigitajn datojn de mi mem mi ĵus korektis, sed tia misgvido ne necesas. Tial mi alvokas vere sisteme uzigi la parametron "uzata ekde", kiu evitas tiun ĝenan fonton de gramatikaj eraretoj. ThomasPusch (diskuto) 17:02, 8 Nov. 2014 (UTC)

@Tlustulimu:: Mi ĵus volis aldoni nenepran parametron "lando", kiu povu montri la landonomon kun antaŭa flago en la informkesto. La novaĵo bone funkcias, se la parametro estas aldonata, sed kompreneble ankoraŭ ĝi ne estas ĉie, kaj se ĝi mankas, aperas miniature mallarĝa blanka streko centre maldekstre en la kesto. En la unua ekzemplo "Haitio" mi intence ne metis la novan parametron, nur en la dua ekzemplo, "Vanuatio", ĝi estas. Estas nur minimuma fuŝo, sed evidente mi ion faris malĝuste. Ĉu vi, la fakulo, vidas mian eraron kaj povas ĝustigi ĝin? ThomasPusch (diskuto) 14:52, 16 nov. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Thomas. La fuŝeton kaŭzis kombino el superflua | kaj la <div>-strangaĵo en la fontokodo. Mi ĵus korektis tion. Tlustulimu (diskuto) 17:02, 22 nov. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto blazono".