Kiribato

regno konsistanta el insuloj en Pacifiko

Kiribato estas lando en Oceanio, en la Pacifika Oceano. La teritorio de la lando konsistas el multaj insuloj de Mikronezio kaj Polinezio dislokitaj en granda areo norde kaj sude de la ekvatoro.

Kiribato
Kiribata Respubliko
Republic of Kiribati

Flago de Kiribato

Blazono de Kiribato
Blazono de Kiribato
Detaloj Detaloj
Nacia himno: 'Teirake kaini Kiribati'
Nacia devizo: „te mauri, te raoi ao te tabomoa“

en Esperanto "sano, paco kaj prospero"

Situo
suverena ŝtatoinsula landolando • insulara lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bairikio
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, kiribata lingvo
Uzata(j) lingvo(j) kiribata, angla
Areo 811 km²
Loĝantaro 119 438 (2020)
Loĝdenso 127 loĝ./km²
Loĝantoj kiribatanoj
Horzono +12 ĝis +14
Interreta domajno .ki
Landokodo KI
Telefona kodo +686
Plej alta punkto Banaba
Plej malalta punkto Pacifiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidanto Taneti Maamau
Ĉefministro Taneti Maamau
Nacia tago 12-a de julio
Sendependiĝo 1979
Ekonomio
Valuto Kiribata dolaro

AkvejoPacifiko

Koordinatoj1° 28′ 0″ N, 173° 2′ 0″ O (mapo)1.4666666666667173.03333333333
Plej alta punktoBanaba [+]
Plej malalta punktoPacifiko [+]
Areo811 km² (81 100 ha) [+]
Loĝantaro119 438 [+] (2020)
HorzonoUTC+12:00, UTC+13:00, UTC+14:00, UTC+12:00, UTC+13:00, UTC+14:00 [+]

Kiribato (Kiribato)
Kiribato (Kiribato)
DEC
Map
Kiribato

Vikimedia Komunejo:  Kiribati [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Vidaĵo de Abaiang, tipa insulo de Kiribato

Kiribato estas lando en la Pacifiko kies teritorio etendiĝas je pli ol 2000 km kaj ĝia ekskluziva ekonomia zono estas pli granda ol tera surfaco de Barato. Inter ĝiaj 33 insuloj elstaras Kristnaskinsulo kiel la plej granda atolo en la mondo, situanta nurajn 2000 km for de la Havajo. Situo kaj grandeco de Kiribato faras ĝin unu el ŝlosilaj landoj de la regiono.

Biogeografie la insularo de la Gilbertoj troviĝas en la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj en mara ekoregiono. Al la ŝtata teritorio krom la Gilbertoj apartenas la Liniaj Insuloj, la Feniksa Insularo kaj la kompare izolita insulo Banaba.

Distriktoj redakti

Etimologio redakti

La landonomo devenas de la nomo de kapitano kaj esploristo Thomas Gilbert, kiu konigis tiujn insulojn al eŭropanoj. Pro fonologiaj kaj ortografiaj trajtoj de la kiribata lingvo, la insulanoj transskribis Gilbert en la kiribatan kiel Kiribati [ˈkiɾibas]. Ĝia malnova nomo estas "Gilbertaj insuloj" (Gilbert Islands).

Kulturo redakti

Politiko redakti

Interna politiko redakti

En aprilo 2020 opozicio gajnis plimulton en la parlamento, ricevinte 23 lokojn, dum nombro de la deputitoj de la reganta partio malkreskis de 31 ĝis 22. Tamen la 22-an de junio kiel prezidanto estis reelektita Taneti Maamau, konata kiel forta subtenanto de proksimaj ligoj kun Ĉinio. Li ricevis 26 053 voĉojn, dum lia kontraŭulo Banuera Berina — nur 17 866. La ĉefa diskuto inter la kandidatoj koncernis rilatojn kun Ĉinio.

Ekstera politiko redakti

Kiribato apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

En septembro 2019 la prezidanto Taneti Maamau nuligis agnoskon de Tajvano kiel la sendependa ŝtato kaj baldaŭ aliĝis al la ĉina iniciato "Zono kaj Vojo". Tiu decido, sekvinta similan antaŭnelongan decidon fare de la Salomonaj insuloj, malkreskigis nombron de la landoj, agnoskantaj Tajvanon kiel sendependan ŝtaton ĝis 15. Ĉinio bonvenigis la decidon kaj proponis larĝan kunlaboron al la oceania nacio.

Vidu ankaŭ redakti