Lakaĵo estas objekto orname kovrita per lako. La lako estas kelkfoje inkrustita aŭ ĉizita. Lakaĵoj inkludas skatolojn, manĝilarojn, butonojn kaj eĉ ĉerkojn pentritajn per lako - aparte tiu dekoracia arto havas tradicion en la kulturoj de Orienta Azio.

dinastio Ming lakaĵe ornamita skatolo inkrustita per perlamotaj peonioj de la dinastio Ming, 16-a jarcento