Ĉe akvorando

ĉinlingva romano, verkita en la 14a jarcento, pri 108 eksterleĝuloj, kiuj formas milicon, estas pardonitaj de la registaro, kaj faras kampanjojn kontraŭ fremdaj invadantoj kaj ribelantoj

Ĉe akvorando (ĉinlingve : 水浒传 Shuǐ hǔ zhuàn) (elp. Ŝui hŭ ĝuan) estas ĉina romano, kiu rakontas la aventurojn de cent ok famaj ĉinaj geherooj.

Ĉe akvorando
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ŝi Nai'an, Shi Hui, Guo Xun, Luo Guanĵong
Lingvoj
Lingvo skribita ĉiutaga ĉina lingvo
Eldonado
Eldondato 14-a jarcento
Ĝenro historia romano • aventura romano
vdr
Bildo de Ĉe akvorando.

Ĉe akvorando estas la unua romano pri kamparana ribelo en la feŭda socio en la literatura historio de Ĉinio. Ĝin verkis Ŝi Nai'an, literaturisto en la komenca periodo de Ming-dinastio, kolektinte nekoherajn rakontojn pri la kamparana ribelo estrata de Song Jiang, rafininte kaj polurinte ilin surbaze de tradiciaj rakontoj kaj teatraĵoj.

Priskribante la batalon de la kamparana armeo estrata de Song Jiang kun Liangŝan-monto kiel la bazloko, la romano fidele montras la klasajn kontraŭdirojn en la feŭda socio de Ĉinio kaj la naskiĝon, disvolviĝon kaj neeviteblan malvenkon de la kamparana ribelo. Laŭ la pensfadeno "oficistoj igas la popolon ribeli" la romano malkaŝas kaj skurĝas la putran regantaron, fervore laŭdas la heroan spiriton de la ribelantoj. La intrigoj estas komplikaj kaj la karakteroj de la herooj delikate priskribitaj. La aŭtoro priskribis la heroojn konforme al ilia deveno, vivovojo kaj ŝanĝiĝo de la medioj. En la romano la aŭtoro talente priskribis 108 bravajn figurojn. La lingvo estas klara, viveca kaj humura. Malgraŭ, ke la romano estis malpermesita nelonge post sia apero, ĝi neniam ĉesis cirkuli inter la popolanoj.

En Esperanto aperis redakti

Ekzistas versio en Esperanto, tradukita de Laŭlum (serio Serio Oriento-Okcidento, n-ro 35), Pekino: Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2004. Pro tiu ĉi traduko la tradukisto ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 2011.

Eksteraj ligiloj redakti