Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj
Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) estis internacia societo, kiu okupiĝis pri la organizado de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj (IEK), kiuj okazis ekde 1988. Por ebligi rektajn interŝanĝojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estis limigita al cent kvindek; ofte kunvenis ĉirkaŭ cent homoj.
Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo | ||
OSIEK tiel daŭrigis la organizadon de Internaciaj Konferencoj, kiujn ĝis 1987 organizis la Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM), kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Ivo Lapenna post la hamburgaj eventoj en 1974.
OSIEK-premio
redaktiOSIEK ekde 1990 atribuis al kulture gravaj verkoj la OSIEK-premion kaj eldonis la literaturan dumonatan revuon La Gazeto.
Statuto
redaktiIdenteco
redakti0.0 La nomo de la organizaĵo estas: Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK), en la plua teksto "la Societo".
0.1 La sidejo de la Societo situas en Klagenfurt/Celovec (Aŭstrio); pro gravaj kaŭzoj la Komitato povas decidi ŝanĝon de la sidejo ĝis la sekvanta Asembleo, kiu findecidas.
Celoj de la societo kaj ties efektivigo
redakti1.0 La Societo celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj;
1.1 la organizadon, dum la Internaciaj Esperanto-Konferencoj, de simpozioj de fakaj asocioj Esperanto-lingvaj por la partoprenantoj de Internaciaj Esperanto- Konferencoj,
1.2 la kreadon de premioj, eldonaĵoj kaj aliaj rimedoj por la Esperanto kulturo lige kun la Internacia Esperanto-Konferenco,
1.3 la subtenadon kaj la stimuladon de la tradukado kaj verkado Esperanto lingvaj,
1.4 la subtenadon de kultura Esperanto-turismo reale kontribuanta al al interkonado kaj estimo interetnaj.
1.5 La Societo informadas siajn membrojn per LA GAZETO kaj ĉiuj aliaj rimedoj de informado aprobitaj de la Komitato.
Membraro
redakti2.0 Aktiva membro de la Societo povas fariĝi ĉiu esperantisto pli ol 16-jara. La membrokotizo estas egalvaloro de 25 poŝtmarkoj por plej ordinara letero en la lando de la membro.
2.1 Dumviva membro de la Societo povas fariĝi ĉiu esperantisto, kiu pagas unupage 15-oblon de la membrokotizo.
2.2 Mecenato de la Societo povas fariĝi ĉiu esperantisto, kiu donacas al la Societo monsumon pli grandan ol 100-obla membrokotizo.
2.3 Honora membro de la Societo povas fariĝi ĉiu homo honorinda, proponita de la Komitato kaj akceptita de la Asembleo.
2.4 La membrecon kiel aktiva membro, dumviva membro aŭ mecenato oni akiras per aliĝdeklaro kaj ties akcepto flanke de la Komitato.
2.5 La membreco ĉesas per la morto, per libervola eksiĝo skribe deklarita al la Komitato, kaj per eksigo kiu povas esti decidata de la Asembleo pro nepago de la membrokotizo aŭ alia neplenumo de la devoj.
2.6 La aktivaj membroj, dumvivaj membroj kaj mecenatoj havas la aktivan kaj pasivan elektorajton; ili havas la devon respekti la statuto kaj laŭpove subteni la celojn de la Societo.
Asembleo
redakti3.0 La Asembleo konsistas el ĉiuj membroj aktivaj, dumvivaj kaj mecenatoj de la Societo.
3.1 Ĝi estas kunvokata de la prezidanto ĉiujare en la kadro de la Internacia Esperanto-Konferenco.
3.2 La Asembleo decidas pri la budĝeto de la Societo, pri la agadprogramo kaj pri ĉiuj aliaj aferoj, kiuj ne apartenas al la kompetenteco de la Komitato.
3.3 Ĉiu voĉdonrajta membro povas komisii alian membron voĉdoni por li en la Asembleo; sed neniu membro rajtas reprezenti pli ol unu alian membron.
3.4 La laŭorde kunvokita Asembleo estas tuj decidpova; por decido sufiĉas simpla plimulto de la donitaj voĉoj (kun escepto de punktoj 7 kaj 8).
Komitato
redakti4.0 La Komitato de la Societo estas elektita por kvar jaroj de la Asembleo de la Societo. La Komitato konsistas el la prezidanto, du vicprezidantoj, sekretario, kasisto kaj de komitatanoj ŝarĝitaj per la organizado de Esperanto-studkursoj, per la projunulaj aranĝoj, per la kunordigo de la laboro de fakaj asocioj, kaj per aliaj precizaj taskoj. La Komitato gvidas la agadon de la Societo kaj respondecas antaŭ la Asembleo. Pro la naturo kultura kaj scienca de la agado de la Societo, la membroj de la Komitato devas havi altnivelan edukitecon. La Komitato decidas per simpla plimulto de la donitaj voĉoj.
4.1 La prezidanto reprezentas la Societon, subskribas la oficialajn aktojn, kreas kontaktojn, kunvokas la Komitaton kaj prezidas ties kunsidojn, prezidas la Asembleon kaj decidas kaze de voĉegalecaj voĉdonadoj.
4.2 La vicprezidantoj helpas aŭ anstataŭas la prezidanton, kiam necesas.
4.3 La sekretario prizorgas ĉiujn administrajn aferojn de la Societo kaj pridiskutas la kondiĉojn de Internaciaj Esperanto-Konferencoj kun la lokaj organizantoj.
4.4 La kasisto prizorgas la financajn aferojn de la Societo.
4.5 La komitatano pri la kursoj kaj lekcioj respondecas pri la kvalito kaj organizado de Esperanto-kursoj, kies celo estas la atingo de lingvonivelo, kiu kapabligas prelegi kaj verki.
4.6 La komitatano pri porjunulaj aranĝoj prizorgas la specialajn paralelajn distrajn programojn por gejunuloj.
4.7 La komitatano pri fakaj asocioj rilatigas la fakajn asociojn kun la Internaciaj Esperanto-Konferencoj, kaj prizorgas la bezonojn de fakaj asocioj, kiuj deziras kongresi aŭ simpozii kadre de la Internaciaj Esperanto Konferencoj.
4.8 Se la Komitato opinias, ke necesus nova komitatano, gi alelektas kunlaboranton, kiu fariĝos komitatano se la tuj sekvanta Asembleo akceptas lin per simpla plimulto da voĉoj.
4.9 La kunlaborantoj respondecas antaŭ la Komitato kaj devas aŭ fariĝi komitatanoj de la sekvanta Asembleo, aŭ ĉesigi siajn funkciojn post la plenumo de siaj taskoj. La kuunlaborantoj estas voĉdonrajtaj kiel la komitatanoj.
Naturo de la Internaciaj Esperanto-Konferencoj
redakti5.0 La Internaciaj Esperanto-Konferencoj devas ebligi la plej altnivelan kaj plej agrablan intelektan laboradon. Pro tio la nombro de partoprenantoj estas limigita al cent kvindek (150), sed la Komitato post aranĝo kun la loka organizanto rajtas malaltigi ĉi tiun nombron ĝis sepdek kvin (75). La membroj de OSIEK havas prioritaton se la nombro da aliĝantoj superas la limnombron.
Solvo de disputoj
redakti6.0 En ĉiuj disputoj pri intern-societaj rilatoj decidas arbitracia komisiono. Tio koncernas disputojn kaj inter la unuopaj membroj, kaj inter unuopaj membroj kaj la Komitato.
6.1 La arbitracia komisiono estas formata tiamaniere, ke ĉiu disputanta partio elektas du membrojn arbitraciantoj, kiuj elektas plian membron prezidanto. Se oni ne trovas interkonsenton pri la prezidanto, decidas la loto.
6.2 La arbitracia komisiono decidas per simpla plimulto. La decidoj de la arbitracia komisiono estas definitivaj.
Ŝanĝo de statuto
redakti7.0 La statuto povas esti ŝanĝita per decido de la Asembleo. Por tiaj decidoj necesas plimulto de du trionoj de la donitaj voĉoj.
Libervola dissolviĝo de la societo
redakti8.0 La libervola dissolviĝo de la Societo povas okazi nur per decido de la Asembleo, por kiu necesas plimulto de du trionoj de la donitaj voĉoj.
8.1 Samtempe kun la dissolvigo devas esti decidita ankaŭ pri la havaĵo; laŭeble la havaĵo estu transdonota al unuiĝo kun similaj kulturaj celoj.