Dinastio Ming

eksimperio en orienta Azio (14a–17a jarcentoj)
(Alidirektita el Ming-dinastio)

La dinastio Ming (ĉine 明朝, Míng cháo), nomita ankaŭ Imperio de la Granda Ming, estis la reganta dinastio de 1368 ĝis 1644 nome dum 276 jaroj en Ĉinujo, haltiginte la mongolan fremdregadon de la dinastio Yuan kaj finis en la 17-a jarcento per la dinastio Qing. La Ming, priskribita de kelkaj kiel "unu el plej grandaj epokoj de laŭorda regado kaj de socia stabileco en la homa historio,"[1] estis la lasta dinastio en Ĉinio regata de etnaj Hanoj. Kvankam la dekomenca ĉefurbo Pekino falis en 1644 pro ribelo kondukita de Li Ziĉeng (kiu establis la ekon de la dinastio Ŝun, tuj anstataŭigita de la Manĉu-regata dinastio Qing), reĝimoj fidelaj al la trono Ming - kolektive nomata Suda Ming - estis kio survivis ĝis 1662.

Dinastio Ming
Dinastio
Blazono
Blazono
historia Ĉinia ŝtato • historia epoko • suverena ŝtatokulturostilo
Apero 1368 vd
Fino 1644 vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Ming Qing vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
History of China
History of China
Historio de Ĉinio
ANTIKVA
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj
Dinastio Xia 2070–1600 a.K.
Dinastio Shang 1600–1046 a.K.
Dinastio Zhou 1045–256 a.K.
 Okcidenta Zhou
 Orienta Zhou
   Periodo de Printempo kaj Aŭtuno
   Periodo de Militantaj Regnoj
IMPERIA
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K.
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E.
  Okcidenta Han
  Dinastio Xin
  Orienta Han
Tri Reĝlandoj 220–280
  Wei, Shu Han & Wu
Dinastio Jin 265–420
  Okcidenta Jin Dek ses regnoj
304–439
  Orienta Jin
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
420–589
Dinastio Sui 581–618
Dinastio Tang 618–907
  ( Dua Zhou 690–705 )
5 Dinastioj k
10 Regnoj

907–960
Dinastio Liao
907–1125
Dinastio Song
960–1279
  Norda Song Okc. Xia
  Suda Song Jin
Dinastio Yuan 1271–1368
Dinastio Ming 1368–1644
Dinastio Qing 1644–1911
MODERNA
Respubliko Ĉinio 1912–1949
Ĉina Popola Respubliko
1949–nun
Respubliko Ĉinio
(Tajvano)
1945–nun
Ĉi tiu kesto: vidi  diskuti  redakti

Historio redakti

Fondiĝo redakti

 
La imperio Ming sub la imperiestro Jongle (1402-1424)
 
La unua imperiestro de la dinastio Ming, (1368 - 1398)

En la jaro 1368 la ribelestro Ĝu Juanĝang, kiu gvidis rupon de la ruĝaj turbanoj kontraŭ la estreco de la mongoloj, kroniĝis imperiestro en la ĉina urbo Nankino kaj fondis la dinastion Ming. En 1363 li sukcesis surakvan venkon kontraŭ sian plej gravan kontraŭulon, la Han-princon chen You-liang kaj tiel mutigis ankaŭ aliajn kontraŭulojn en la sekvaj jaroj. Samtempe li komencis organizi la adminstracion kaj jam en 1363 eldonis 38 milionojn da moneroj. En la jaro 1368 lia armeo forpelis la ĥanon Togan Timur el Pekino kaj tiel ĉesigis la mongolan regadon.

Jam en 1380 okazis proceso de la imperiestro kontraŭ iama konfidulo, en kiu estis fine enmiksitaj 15 000 homoj. Tiel la tuta potenco koncentriĝis ĉe la imperiestro, kiu rekte regis ĉiujn ministerion, tio estas sen la imperiestra sekretariejo. La posteno de grandkanceliero aŭ ĉefministro estis de tiam malpermesita. En la jaroj 1385 kaj 1390 la imperiestro ripetis tiajn procesojn.

Tamen Ĝu Juanĝang tenis la kronon 31 jarojn kaj ege potencigis la feŭdan aŭtokratian centralizismon; li mortigis meritoplenajn korteganojn, fortigis la imperiestran potencon, subpremis opozician forton. La administracia aparato de la dinastio Ming supervivis dum la sekvaj ducent kvindek jaroj kvankam la loĝantaro ege kreskis kaj okazis grandaj ekonomiaj ŝanĝoj. Ĝi restis modelo por la sekvaj registaroj ĝis la jaro 1911.

Sekvaj regantoj redakti

Post la forpaso de Ĝu Juanĝang, lia nepo tenis la kronon kiel imperiestro Ĝjanŭen, poste estis venkita de sia onklo Ĝu Di, la imperiestro Ĉengzu post enkroniĝo. La Imperiestro Jongle (ĉine 永樂) (n. la 2-an de majo 1360 - m. la 12-an de aŭgusto 1424), naskita kiel Ĝu Di, estis la tria imperiestro de la Dinastio Ming de 1402 al 1424. Lia nomo Jongle signifas "Porĉiama Feliĉo". Li estis la Princo de Jan (燕王), posedanta armean bazon en Beiping. Li iĝis konata kiel Chengzu de Ming. Li iĝis imperiestro per planado uzurpi la tronon kiu estis kontraŭ la deziroj de imperiestro Hongŭu. Li translokigis la ĉefurbon de Nankino ĝis Pekino en la jaro 1421 kie ĝi situis en la sekvantaj generacioj, kaj kie estis konstruita la Malpermesita Urbo. En tiu epoko Ĉeng He estis fama maristo, esploristo kaj diplomato. La imperiestro Hongŝi (洪熙 prononce xʊ̌ŋɕí; 16a de Aŭgusto 1378 – 29a de Majo 1425), laŭ persona nomo Ĉu Gaoĉi (朱高熾), estis la kvara imperiestro de la Dinastio Ming. Li sukcedis sian patron, la imperiestron Jongle, en 1424. Lia politika nomo signifas "Vaste brila". La imperiestro Ŝŭande (en ĉina: 宣德帝, p Xuāndédì; 16a de Marto 1399[2] - 31a de Januaro 1435), persona nomo Ĉu Ĉanji (朱瞻基), estis la kvina imperiestro de la Dinastio el 1425 al 1435. Lia ĉina politika nomo signifas "Proklamo de Virto".

 
Ĝiaĝing.

La imperiestro Ĝjaĝing (ĉine: 嘉靖; piĝine: Jiājng; Wade-Giles: Chia-ching; 16-an de septembro 1507 - 23-an de januaro 1567) estis la 12-a imperiestro de la Ming-dinastio kiu regis de 1521 ĝis 1567. Ĝiaĝing estas inteligenta kaj efika; dum poste li strikis, kaj elektis ne partopreni iujn ŝtatajn kunvenojn, li ne neglektis la dokumentarojn kaj aliajn registarajn aferojn. La imperiestro ankaŭ estis konata kiel kruela kaj memgrandiga imperiestro kaj li ankaŭ elektis resti ekster la Malpermesita Urbo en Pekino por povi vivi izolite. Ignorante ŝtatajn aferojn, la imperiestro fidis je Ĵang Cong kaj Jan Song por pritrakti aferojn de la ŝtato.

La imperiestro Ŭan Li aŭ pinjine Wanli (ĉine 萬曆, prononco Ŭànlì), n. la 4-an de septembro 1563; m. la 18-an de aŭgusto 1620, apartenis al la dinastio Ming. Li ekregis la 19-an de julio 1572, estante 8-jara knabo. Komence li estis sub la forta influo de sia edukisto Ĵang Juĵeng, pli poste sub tiu de diversaj potencemaj grupoj de eŭnukoj.

Kvankam la dinastio Ming potencigis la centralizismon, tamen pluraj imperiestroj estis sentalentaj aŭ tro junaj, ne administris la kortegajn aferojn, tiel la regpotenco falis en la manojn de eŭnukoj, kiuj malversaciis kaj ĉantaĝis, persekutis honestajn korteganojn, pro tio la reĝimo pli kaj pli koruptiĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj akriĝis. En la meza tempo de la dinastio Ming okazis multaj kamparanaj ribeloj, kiuj tamen estis subpremitaj.

 
Ĉina lignogravuraĵo de la komenco de la 17-a jarcento, reprezentanta ŝipojn de Ĉeng He.

En la dinastio Ming estis fama politikisto nomata Ĵang Juĵeng. Por mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj savi la regadon de la dinastio Ming, li praktikis reformadon. Li reordigis la administradon super oficistoj, vigligis agrikulturon, jungis riverojn, reduktis impostojn kaj publikajn servojn, tiel li certgrade malpezigis la ŝarĝon de la popolo.

La agrikulturo de la dinastio evoluis iom pli ol en la antaŭa dinastio, evoluis ŝpinteksado kaj porcelanado, plimulte evoluis ankaŭ ekspluatado de fererco, kuprofandado, peperfarado, ŝipfarado kaj similaj. Evoluis la eksteraj ekonomiaj kaj kulturaj interfluoj. La navigisto Ĉeng He sepfoje navigis al pli ol 30 landoj kaj regionoj de Azio kaj Afriko. Tamen post la meza tempo de la dinastio, Ĉinio estis agresita de Japanio, Hispanio, Portugalio kaj Nederlando.

 
Imperiestro Ŭan Li sur la ŝtata reprezenta ŝipo

En la dinastio la komercaĵa ekonomio evoluis kaj aperis kapitalisma ĝermo. En la komenco de la dinastio en la socio estis multe da dezertoj sen mastro. La imperiestro Taizu kolektis migrantojn, reduktis aŭ eliminis impostojn, pro tio ege multiĝis la memkultivistoj. Tabako, batato, maizo, arakido kaj aliaj novaj agrikulturaj specoj sinsekve enkondukiĝis en Ĉinion. En tiu tempo relative altnivele disvolviĝis metio inkluzive de porcelanado kaj ŝpinteksado. Precipe en silkŝpinteksado aperis metiejoj kun dekoj da tekstiloj kaj dungitaj metiistoj. Tio montras, ke en Ĉinio jam aperis malforta ĝermo de kapitalismo. En la dinastio multiĝis la specoj de komercaĵoj, oftis interŝanĝoj. En tiuj lokoj, kie abundis produktaĵoj kaj oportunis trafikado, jam formiĝis komercaj centroj grandaj kaj malgrandaj. Aperis prosperaj urboj, kiaj Pekino, Nankino, Suĵou, Hangĵou kaj Kantono.

 
Tri Herooj de Tri regnoj, silkopentraĵo de Sekkan Sakurai (1715–1790), priskribanta Liu Bei, Guan Yu kaj Zhang Fei.

En la dinastio furoris okparta eseo en ŝtata ekzameno. Tre prosperis la verkado de romanoj, presiĝis la romanoj “Ĉe Akva Rando”, Tri regnoj, “Pilgrimado al Okcidento” kaj aliaj. Cetere aperis nombro da klasikaj verkoj, ekzemple, “Vojaĝnotoj de Xu Xiake”, “Kompendio de Medicinaj Materialoj” kaj ankaŭ verkoj pri agrikulturo, metiarto kaj dokumentoj.

En la lasta periodo de la dinastio, la agroj ege multe aparteniĝis al la imperistra familio, regnestroj kaj similaj, impostoj pli kaj pli peziĝis kaj la sociaj kontraŭdiroj pli kaj pli akriĝis. Iuj oficistoj esperis mildigi la sociajn kontraŭdirojn kaj postulis bremsi privilegiojn de eŭnukoj kaj burokratoj. Ili, titolitaj kiel “donglin-anoj”, lekciis kaj komentis la politikajn aferojn. Tamen poste ili estis persekutitaj de burokratoj kaj eŭnukoj. Tio ankoraŭ pli malkvietigis la socion.

Ankaŭ la kontraŭdiroj en la kamparo akriĝis. En 1627 en la provinco Ŝanŝjio aperis trosekeco, oficistoj devigis pagi impostojn, tio incitis ribelon de kamparanoj. Miloj kaj miloj da malsatuloj organiziĝis kiel kamparanaj ribelaj armeoj. Kiam en 1644 kamparanaj ribelantoj konkeris Pekinon, la imperiestro Ĉongĵen sin pendumis.

Falo de la dinastio Ming redakti

 
La imperio Ming en 1580

Komenciĝis la falo de la dinastio per atakoj de la Manĉuoj, al kiuj aldoniĝis kamparanaj ribeloj.

Kiam la armeo Ming mortigis en la jaro 1583 familianojn de la manĉu-princo Nurhaci, tiu iĝis malamiko de la Ming. En 1619 li venkis kvar armeojn de la Ming, kiuj samtempe atakis lin ĉe la monto Sarhu ĉe Mukden.

Samtempe pluraj misrikoltoj en la jaroj 1627/28 okazigis malsategon. Ribelis kamparanoj en Ŝenŝjio kaj Ŝanŝjio, kiuj gvidataj de Gao Qinĝiang, Li Zicheng kaj ankaŭ Zhang Xianzhong organiziĝis kaj fine celis la faligon de la dinastio. En aprilo de la jaro 1644 Li Zicheng invadis Pekinon kaj proklamiĝis imperiestro, la lasta imperiestro Chongzhen pendumis sin.

Tamen Li Zicheng mistaksis la financan situacion de Pekino kaj ne sukcesis restarigi ordon en la ĉefurbo. La generalo Wu Sangui, kiu estris la reston de la armeo Ming ĉe la norda landlimo fine aliĝis al la manĉu-princo Dorgon, kiu regis en la nomo de la sesjara manĉu-imperiestro Shunzhi. Ili marŝis al Pekino en la jaroj 1644/61 kaj fine forpelis Li Zicheng kaj fondis la dinastion Qing.

Ĝis 1662 ekzilitaj familianoj de la Ming starigis kontraŭimperiestrojn en suda Ĉinujo, kiuj restis tamen senefikaj.

Kulturo redakti

Literaturo kaj arto redakti

 
Ideala Monto Lu, de Ŝen Ĵu, 1467.

Laŭlum, en sia artikolo "Ĉina klasika beletro en Esperanto" disvolvigas detalan priskribon de la tuta panoramo de la klasika ĉina literaturo kaj dediĉas laŭdajn paragrafojn al tiu dinastio.[3] Li elstarigas la verkiston Feng Menglong (1574-1646) kiu kolektis rakontojn de la antaŭaj dinastioj kaj el tiu inspiro li verkis pli ol 70 proprajn novelojn; li eldonis tri novelarojn nome "Parabola novelaro", "Averta novelaro" kaj "Admona novelaro", kiuj rikoltas entute pli ol 120 verkojn: Temoj estis amo de junuloj, metiistoj, komercistoj ktp., kontraste al tiraneco de superuloj. Famaj estas ""Olevendisto kaj belulino", "Perfidita prostituitino Du Shiniang kaj ŝia trezorujo". Menciindas ankaŭ Ling Mengchu" (1580-1644) kiu verkis du novelarojn, nome "Unua kolekto de mirindaj okazaĵoj" kaj "Dua kolekto de mirindaj okazaĵoj", kiuj entute enhavas 78 rakontojn pri vivo en urboj.[4]

 
Dekorata dorso de pipo el la dinastio Ming.

Literaturo, pentrarto, poezio, muziko, kaj opero de variaj tipoj floris dum la Ming dinastio, speciale en la ekonomie prospera malsupra valo de la rivero Jangzio. Kvankam noveloj estis popularaj jam dum la dinastio Tang (618–907),[5] kaj la verkoj de tiutempaj aŭtoroj kiel Xu Guangqi, Xu Xiake, kaj Song Yingxing estis ofte teknikaj kaj enciklopediaj, la plej rimarkinda literatura disvolvigo estis tiu de la nacia novelo. Dum la nobela elito ricevis edukon sufiĉe altnivelan por kompreni la lingvon de la klasika ĉina, homoj ricevantaj nur rudimentan edukadon — kiel virinoj en kleraj familioj, komercistoj, kaj vendejistoj — iĝis granda ebla publiko por literaturo kaj aliaj lingvaj artoj kiuj uzis la nacian popolan ĉinan.[6] Kleraj fakuloj redaktis aŭ disvolvis gravajn ĉinajn romanojn en matura formo en tiu periodo, kiel Ĉe akvorando kaj Pilgrimado al la Okcidento. Jin Ping Mei, publikigita en 1610, kvankam uzanta pli fruan materialon, markis la tendencon al sendependa komponstilo kaj temoj rilataj al psikologio.[7] En la lastaj jaroj de la dinastio, Feng Menglong kaj Ling Mengĉu plinovigis la literaturan panoramon pere de nacilingvaj noveloj. Ankaŭ teatraĵoj estis same imagopovaj. La plej fama el tiuj, nome La Paviliono de Peonioj, estis verkita de Tang Ksianzu (1550–1616), kaj premieris en la Paviliono de la Princo Teng en 1598.

Neformalaj eseoj kaj vojaĝliteraturo estis aliaj ĉeftendencoj. Ksu Ksiake (1587–1641), aŭtoro de vojaĝliteraturo, publikigis sian verkon Veturaj Taglibroj en 404 000 verkitaj karaktroj, kun informaro pri ĉio ajn el la loka geografio ĝis mineralogio.[8] [9] La unua referenco al la publikigo de privataj gazetoj en Pekino estis de 1582; ĉirkaŭ 1638 la Pekina Gazeto ŝanĝiĝis el la uzado de lignobloka presado al la uzado de la nova presado pere de moveblaj tipoj.[10] La nova literatura fako de morala gvidado al negocada etiko disvolviĝis dum la fino de la periodo de la dinastio Ming, ĉefe por konsumado fare de la komercista klaso.[11]

 
Pentraĵo de vagvendisto vendanta birdojn, fare de Ji Ŝeng (計盛), 15-a jarcento.

Kontraste al Ksu Ksiake, kiu fokusis al teknikaj aspektoj en sia vojaĝliteraturo, la ĉina poeto kaj funkciulo Ĝuan Hongdao (1568–1610) uzis vojaĝliteraturon por esprimi siajn dezirojn por individuismo same kiel por aŭtonomeco el kaj frustracio kun la konfuceisma kortega politiko.[12] Ĝuan deziris liberigi sin el la etikaj kompromitoj kiuj estas nesepareblaj el la kariero de klera funkciulo. Tiu kontraŭ-oficiala sentaro en la vojaĝliteraturo kaj en la poezio de Ĝuan estis fakte sekvo de la tradicio de la poeto kaj funkciulo de la Song dinastio Su Shi (1037–1101).[13] Ĝuan Hongdao kaj liaj du fratoj, nome Ĝuan Zongdao (1560–1600) kaj Ĝuan Ĵongdao (1570–1623), estis la fondintoj de la Gong'ana Skolo de Beletro.[14] Tiu tre alte individuisma skolo kaj de poezio kaj de prozo ridevis kritikojn el la konfuceisma establaro pro sia asociigo kun intensa voluptama lirikismo, kiuj aperas ankaŭ en nacilingvaj romanoj de la Ming-epoko kiel la Jin Ping Mei.[14] Eĉ nobeldevanaj funkciuloj estis tuŝitaj de tiu nova populara romantisma literaturo, kiu serĉis korteganinojn kiel koramikojn por literaturigi la heroajn amhistoriojn kiuj ne povis esti akceptitaj aŭ bonvenigitaj en la tradicio de aranĝitaj geedzecoj.[15]

 
Pentraĵo de floroj, papilio, kaj rok-skulptaĵo fare de Ĉen Hongŝu (1598–1652); malgrandaj folialbumaj pentraĵoj kiel tiu ĉi iĝis tre popularaj por la unua fojo en la Song dinastio.
 
Ŝen Ĵu (1427–1509) fonis la Vu-Skolon de pentrato, kiu ege grave kontribuis al la ĉina arta tradicio.

Famaj pentristoj estis Ni Zan kaj Dong Kiĉang, same kiel la Kvar Majstroj de la Ming dinastio, nome Ŝen Ĵu, Tang Jin, Ŭen Ĵengming, kaj Kiu Jing. Ili uzis la teknikojn, stilojn, kaj kompleksecon de la pentrarto atingita de siaj antaŭuloj de la dinastioj Song kaj Juan, sed aldonis teknikojn, stilojn, kaj detalojn. Bone konataj artistoj de la Ming dinastio povis vivteni sin simple el sia pentrarto pro la altaj prezoj kiujn ili postulis por siaj artaĵoj kaj la granda peto fare de la tre klera komunumo por kolekti valoregajn artaĵojn. Iam la artisto Kiu Jing ricevis 2.8 kg da arĝento por pentri longan manrulaĵon por la okdeka datreveno de la patrino de riĉa patrono. Famaj artistoj ofte arigis sekvantaron, kelkaj el kiuj estis amatoruloj kiuj pentris dum kandidatiĝo al kariero de funkciuloj kaj aliaj estis tut-tempaj pentristoj.[16]

 
Marko de la imperiestro Ŝuande de la Mig dinastio kaj periodo (1426–35) de imperia vazo de blublanka porcelano. Metropola Muzeo de Arto, Novjorko.

La periodo famis ankaŭ pro ceramiko kaj porcelano. La ĉefa produktocentro por porcelano estis la imperiaj fornoj de Jingdeĵen en la provinco Ĝjangŝjio, famaj ĉefe pro la periodo de la blublanka porcelano, sed ankaŭ produktanta aliajn stiloj. La porcelanfabrikoj de Dehua en Fuĝjano kontentigis la eŭropajn plaĉojn kreante ĉinan eksportadon de porcelano fine de la 16-a jarcento. famiĝis ankaŭ individuaj ceramikistoj, kiel ekzemple He Ĉaozong, kiu famiĝis komence de la 17-a jarcento pro sia stilo de skulptaĵoj el blanka porcelano. En The Ceramic Trade in Asia, Chuimei Ho ĉirkaŭkalkulas, ke ĉirkaŭ 16% el la ĉina ceramiko de la Ming-epoko estis eksportita al Eŭropo, dum la cetero estis sendita al Japanio kaj Sudorienta Azio.[17]

Ĉizitaj desegnoj en lakaĵoj kaj desegnoj emajlitaj en porcelanaĵoj montris prilaboritajn scenojhn similajn laŭ komplekseco al tiuj de la pentrarto. Tiuj artaĵoj troveblis en la hejmoj de la riĉuloj, kune kun broditaj silkaĵoj kaj varoj el jado, eburo, kaj ĉelemajlo. La domoj de riĉuloj havis meblojn el palisandro kaj malpezaj ĵaluzioj. La skribaj materialoj en la privata studio de saĝulo, kiel prilaboritaj ĉizitaj penikujoj faritaj el ŝtono aŭ ligno, estis desegnitaj kaj aranĝitaj ceremonie por havigi estetikan altiron.[18]

Fakuleco fine de la Ming periodo centriĝis en tiuj aĵoj de rafinita arta stilo, kiu havigis verkojn por artokomercistoj kaj eĉ por sekretaj fraŭduloj kiuj per si mem faris imitaĵojn kaj falsajn atribuitaĵojn.[18] La Jezuito Matteo Ricci estante en Nanjing verkis, ke ĉinaj trompartistoj estis ingeniaj farante fraŭdaĵojn kaj altajn profitojn.[19] Tamen, estis gvidiloj por helpi la nefidindajn novajn fakulojn; Liu Tong (mortis en 1637) verkis libron presitan en 1635 kiuj instruis siajn legantojn kiel distingi falsajn kaj aŭtentajn artaĵojn.[20] Li malkovris ekzemple, ke bronzaĵo de la epoko de la imperiestro Ŝuande (1426–1435) povis esti aŭtentigita taksante ĝian brilon; porcelanaĵoj el la epoko Ĝongle (1402–1424) povis esti taksita aŭtenta laŭ sia dikeco.[21]

Religio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Jezuita misio en Ĉinujo kaj Ĉina rito-polemiko.
 
Ĉina vitrigita grejsa statuo de diaĵo de Taoismo, el la Ming dinastio, 16-a jarcento.

La hegemoniaj kredoj dum la Ming dinastio estis la variaj formoj de la tradicia ĉina religio kaj de la Tri Instruoj — nome Konfuceismo, Taoismo, kaj Budhismo. La Tibetaj lamaoj apogitaj de la Dinastio Yuan perdis tiun favoron, kaj la fruaj Ming imperiestroj aparte favoris Taoismon, garantiigante al ties praktikantoj multajn poziciojn en la ŝtataj ceremoniaj oficejoj.[22] La imperiestro Hongvuo limigis la kosmopolitan kulturon de la Mongola Yuan dinastio, kaj la produktiva Princo de Ning nome Ĵu Kvan eĉ komponis unu enciklopedion atakantan Budhismon kiel eksterlanda "plendokulto", damaĝa al la ŝtato, kaj alian enciklopedion kiu poste aliĝis al la Taoisma kanono Daozang.[22]

La imperiestro Ĝongle kaj poste imperiestroj forte patronis Tibetan Budhismon apogante konstruadon, presadon de sutroj, ceremoniojn ktp., por serĉi legitimecon inter eksterlanda publiko. Gongle klopodis portreti sin kiel Budhisma ideala reĝo, nome ĉakravarti.[23] Estas pruvoj ke tiu portreto estis sukcesa konvinkante eksterlandan publikon.[24]

Ankaŭ Islamo estis bone establita tra Ĉinio, kun historio ŝajne startigita en epoko de la iran-konkerinto Sa'd ibn Abi Ŭakkas dum la Tang dinastio kaj kun oficiala apogo dum la Yuan dinastio. Kvankam la Ming dinastio akre fortranĉis tiun apogon, estis ankoraŭ kelkaj elstaraj islamaj figuroj, kiel la pova eŭnuko de la imperiestro Yongle nome Ĉeng He. Ankaŭ la generaloj de la imperiestro Hongvuo nome Ĉang Jukun, Lan Ju, Ding Deksing, kaj Mu Jing estis identigitaj kiel islamanoj fare de fakuloj Hui, kvankam tio estas pridubita de neislamaj fontoj. Krome, la apero de islamanoj en la armeoj kiuj pelis la mongolojn norden okazigis laŭgradan ŝanĝon en la ĉina percepto de islamanoj, transire el "eksterlandanoj" al "familiaj eksterlandanoj".[25] La imperiestro Hongvu verkis la Centvortan Laŭdon al Islamo kaj al la profeto Muhammad. La imperiestroj Ming forte patronis la konstruadon de moskeoj kaj garantiis malavarajn liberecojn por la praktiko de Islamo.[26]

 
Bodisatva Manĝuŝrio en Blanc-de-Chine (ĉina blanko), de He Ĉaozong, 17-a jarcento; Song Jingksing dediĉis tutan parton de sia libro al la ceramika industrio faranta porcelanaĵojn kiel tiu.[27]

La alveno de la Ming dinastio estis dekomence detrua al Kristanismo: en sia unua jaro, la Imperiestro Hongvuo deklaris la okjaraĝajn Franciskanajn misiojn inter Yuan heterodoksaj kaj eksterleĝaj.[28] Ankaŭ la jarcent-aĝa Orienta Eklezio de Ĉinio. Dum la fino de la epoko Ming nova tajdo de kristanaj misiistoj alvenis — aparte Jezuitoj — kiuj uzis novajn okcidentajn sciencon kaj teknologion en siaj diskutoj por konvertado. Ili lernis ĉinajn lingvon kaj kulturon en la Kolegio Sankta Paŭlo de Makao post ĝia fondo en 1579. La plej influa estis Matteo Ricci, kies "Kunyu Wanguo Quantu" nome (Mapo de Sennombraj Landoj de la Mondo) tute ŝanĝis la tradician percepton de la geografio tra Orienta Azio, kaj kies laboro kun la konvertito Ksu Guangki kondukis al la unua ĉina traduko de la verko de Eŭklido nome Elementoj en 1607. La malkovro de la Ksi'a Steleo en Ŝjiano en 1625 ebligis ke kristanismo estu traktata kiel malnova kaj establita religio, anstataŭ kiel nova kaj danĝera kredo. Tamen, estis fortaj malkonsentoj pri la etendo laŭ kiu la konvertitoj povis plue plenumi ritojn al la imperiestro, Konfuceo, aŭ al la prauloj: Ricci estis tre kontentigema kaj klopodo fare de liaj sukcedantoj por retiriĝi el tiu politiko kondukis al la Nankina Incidento de 1616, kiu ekzilis kvar Jezuitojn al Makao kaj devigis la aliajn for de la publika vivo dum ses jaroj.[29] Serio de spektaklaj malsukcesoj fare de ĉinaj astronomoj — kiel miskalkulo de eklipso facile kalkulita de Ksu Guangki kaj Sabatino de Ursis — kaj reveno de la Jezuitoj por prezentiĝi kiel edukitaj fakuloj en la konfuceisma maniero[30] restarigis siajn riĉojn. Tamen, je la fino de la Ming-epoko la Dominikanoj startigis la Ĉinan rito-polemikon en Romo kio finfine kondukis al kompleta malpermeso de kristanismo sub la Qing dinastio.

Dum sia misio, Ricci kontaktis en Pekino fare de unu el la proksimume 5 000 judoj de Kajfengo kaj enkondukis ilin kaj sian longan historion en Ĉinio en Eŭropo.[31] Tamen, la inundo de Kajfengo de 1642 okazigis ke la Kajfenga Ming-guberniestro detruis la komunumon, kiu perdis kvin el siaj dek du familioj, sian sinagogon, kaj plej grandan parton de sia Toraoj.[32]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Edwin Oldfather Reischauer, John King Fairbank, Albert M. Craig (1960) A history of East Asian civilization, Volume 1. East Asia: The Great Tradition, George Allen & Unwin Ltd.
  2. 《宣宗章皇帝實錄》. “仁宗昭皇帝嫡長子,母今太皇太后,以己卯歲二月九日生上於北京。” en ĉina
  3. Laŭlum, "Ĉina klasika beletro en Esperanto", en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 748-760.
  4. Laŭlum, p. 757.
  5. Ebrey, Walthall, Palais; 2006; pp. 104–105.
  6. Ebrey, 1999, pp. 202–203
  7. Plaks, 1987, pp. 55–182.
  8. Needham, 1959, p. 524
  9. Hargett, 1985, p. 69
  10. Brook 1998, p. xxi.
  11. Brook 1998, pp. 215–217.
  12. Chang 2007, pp. 318–319.
  13. Chang 2007, p. 319.
  14. 14,0 14,1 Chang 2007, p. 318.
  15. Brook 1998, pp. 229–231.
  16. Ebrey 1999, p. 201.
  17. Brook 1998, p. 206.
  18. 18,0 18,1 Spence 1999, p. 10.
  19. Brook 1998, pp. 224–225.
  20. Brook 1998, p. 225.
  21. Brook 1998, pp. 225–226.
  22. 22,0 22,1 Wang (2012), p. 11
  23. David M. Robinson. (2008) “7 and 8”, Culture, Courtiers, and Competition: The Ming Court (1368–1644). Harvard East Asian Monographs. ISBN 978-0-674-02823-4.
  24. Robinson 2020, pp. 203–207.
  25. Lipman 1998, p. 38-39.
  26. (2019-12-20) “The Ming Court as Patron of the Chinese Islamic Architecture: The Case Study of the Daxuexi Mosque in Xi'an”, SHEDET (6), p. 134–158. doi:10.36816/shedet.006.08. Alirita 16a de Septembro 2021.. 
  27. Needham 1965, pp. 171–172.
  28. Leslie 1998, p. 15.
  29. Wong 1963, pp. 30–32.
  30. Ebrey 1999, p. 212.
  31. White 1966, pp. 31–38.
  32. (Xu 2003, p. 47).

Bibliografio redakti

  • Andrew, Anita N. kaj John A. Rapp. (2000). Autocracy and China's Rebel Founding Emperors: Comparing Chairman Mao and Ming Taizu. Lanham: Rowman & Littlefield Publishers Inc. ISBN 0-8476-9580-8.
  • Atwell, William S. "Time, Money, and the Weather: Ming China and the "Great Depression" of the Mid-Fifteenth Century," The Journal of Asian Studies (Volume 61, Number 1, 2002): 83–113.
  • Brook, Timothy. (1998). The Confusions of Pleasure: Commerce and Culture in Ming China. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-22154-0 (Paperback).
  • Chan, Hok-Lam. (1988). "The Chien-wen, Yung-lo, Hung-shi, and Hsuan-te reigns, 1399-1435" en The Cambridge History of China: Volume 7, The Ming Dynasty, 1368–1644, Part 1, 182–384, eldonita de Denis Twitchett kaj John K. Fairbank. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-24332-7.
  • Chang, Michael G. (2007). A Court on Horseback: Imperial Touring & the Construction of Qing Rule, 1680–1785. Cambridge: Published by Harvard University Asia Center; distribuita de Harvard University Press. ISBN 0-674-02454-0.
  • Jonathan Clements: Coxinga and the Fall of the Ming Dynasty (Coxinga kaj la falo de la dinastio Ming), Sutton Publishing, Phoenix Mill 2005, ISBN 0-7509-3270-8
  • Crosby, Alfred W., Jr. (2003). The Columbian Exchange: Biological and Cultural Consequences of 1492; 30th Anniversary Edition. Westport: Praeger Publishers. ISBN 0-275-98092-8.
  • Fall of the Ming Dynasty. (Falo de la dinastio Ming) en: R Ernest Dupuy, Trevor N Dupuy: Collins Encyclopedia of Military History. HarperCollins, Glasgow 1993. ISBN 0-00-470143-7
  • Ebrey, Patricia Buckley; Walthall, Anne; Palais, James B. (2006), East Asia: A Cultural, Social, and Political History, Boston: Houghton Mifflin Company, ISBN 978-0-618-13384-0.
  • Ebrey, Patricia Buckley (1999), The Cambridge Illustrated History of China, Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-66991-7.
  • Fairbank, John King; Goldman, Merle (2006), China: A New History (2a eldono), Cambridge: Harvard University Press, ISBN 978-0-674-01828-0..
  • Jacques Gernet : Die chinesische Welt (La ĉina mondo). suhrkamp taschenbuch. Frankfurt, Suhrkamp 1997. ISBN 3-518-38005-2
  • Hargett, James M. (1985), "Some Preliminary Remarks on the Travel Records of the Song Dynasty (960–1279)", Chinese Literature: Essays, Articles, Reviews, 7 (1/2): 67–93, doi:10.2307/495194, JSTOR 495194.
  • Ray Huang: 1587, A Year of No Significance, The Ming Dynasty in Decline (1857, jaro de nesignifo, la deklino de la dinastio Ming). Yale University Press, New Haven 1982. ISBN 0-300-02518-1
  • Hucker, Charles O. (1958), «Governmental Organization of The Ming Dynasty», Harvard Journal of Asiatic Studies 21: 1-66, JSTOR 2718619, doi:10.2307/2718619.
  • Leslie, Donald D. (1998). "The Integration of Religious Minorities in China: The Case of Chinese Muslims" (PDF). www.islamicpopulation.com. The 59th George E. Morrison Lecture in Ethnology. Arkivita el la originalo (PDF) la 17an de Decembro 2010. Alirita la 26an de Marto 2021.
  • Lipman, Jonathan N. (1998), Familiar Strangers: A History of Muslims in Northwest China, Seattle: University of Washington Press.
  • Needham, Joseph (1959), Science and Civilisation in China: Volume 3, Mathematics and the Sciences of the Heavens and the Earth, Cambridge University Press, Bibcode:1959scc3.book.....N.
  • ——— (1965), Science and Civilisation in China: Volume 4, Physics and Physical Technology, Part 2, Mechanical Engineering, Cambridge University Press.
  • Plaks, Andrew. H (1987). "Chin P'ing Mei: Inversion of Self-cultivation". The Four Masterworks of the Ming Novel: Ssu Ta Ch'i-shu. Princeton University Press: 55–182. JSTOR j.ctt17t75h5.
  • Robinson, David M. (2020). Ming China and its Allies: Imperial Rule in Eurasia (ilust. eld.). Cambridge University Press. pp. 8–9. ISBN 978-1-108-48922-5.
  • Spence, Jonathan D. (1999), The Search For Modern China, New York: W. W. Norton, ISBN 978-0-393-97351-8.
  • John Stewart, Bowman (2000). Columbia Chronologies of Asian History and Culture. Columbia University Press. p. 47.
  • Denis Twitchett, Frederick W. Mote : The Cambridge History of China. (La kembriĝa historio de Ĉinujo) Bd 7. The Ming Dynasty 1368–1644. Teil 1. Cambridge University Press, Cambridge 1988. ISBN 0-521-24332-7
  • Denis Twitchett : The Cambridge History of China. (La kembriĝa historio de Ĉinujo) Bd 8. The Ming Dynasty 1368–1644. Teil 2. Cambridge University Press, Cambridge 1998. ISBN 0-521-24333-5
  • Vega, Carlos-Luis de la (1971). «Aspectos de la vida diaria en China durante la dinastía Ming». Boletín de la Asociación Española de Orientalistas (VII): 39-58. ISSN 0571-3692. Konsultita la 25an de aprilo 2016.
  • Wang, Richard G. (2012). The Ming Prince and Daoism: Institutional Patronage of an Elite. OUP. ISBN 978-0-19-976768-7.
  • White, William Charles (1966), The Chinese Jews, Volume 1, New York: Paragon Book Reprint Corporation.
  • Wong, H.C. (1963), "China's Opposition to Western Science during Late Ming and Early Ch'ing", Isis, 54 (1): 29–49, doi:10.1086/349663, S2CID 144136313.
  • Xu, Xin (2003). The Jews of Kaifeng, China: history, culture, and religion. Jersey City, NJ: KTAV Publishing House. ISBN 978-0-88125-791-5.

Eksteraj ligiloj redakti